Al la enhavo

Kiel oni prononcas la literojn de la alfabeto de via lingvo?

de Altebrilas, 2010-novembro-04

Mesaĝoj: 27

Lingvo: Esperanto

fekaldemokratio (Montri la profilon) 2010-novembro-09 01:24:36

dbs:
literoj: Q, X,Y; ili estas nur en la vortoj el fremdaj lingvoj
Eble vi celas Q, X kaj V...

yugary (Montri la profilon) 2010-novembro-10 04:20:57

Altebrilas:Ĉu onu konas la originon de la korea alfabeto? Ĉu oni scias, kiel ĝi estis kreita?
Jes, la korean alphabeton kreis la kvara reĝo de la dinastio Ĝosŏn (1392 ĝis 1910). (Prononcu la ŏ-on kiel la "o" de la franca vorto "bonne".) Li naskiĝis la 7an de Majo, 1397, kaj mortis la 18an de Majo, 1450. Li regis Koreujon de 1418 ĝis sia morto. Nuntempe li estas konata laŭ la postmorta reĝa nomo Sejong. (Tio estas la oficiala latinalfabetigo, prononcata "Seĝoŋ".) Sejong forte bedaŭris ke koreoj ne havis konvenan rimedon por skribi sian lingvon. (Ĝis tiam, kvankam koreoj ja parolis la korean lingvon, skribante ili uzis la ĉinan.) Sejong iniciatis la uzadon de la nova skribsistemo en 1443 kaj eldonis oficialajn dokumentojn priskribantajn la sistemon en 1446. Multaj nobeloj kaj aliaj kleruloj forte kontraŭis la novan alfabeton, taksante ĝin uzinda nur por virinoj kaj vulgaruloj. Sed tiu plej granda inventaĵo de Sejong iom post iom trovis pli vastan uzadon tiel ke en la hodiaŭa Koreujo (tio estas, Suda Koreio, Norda Koreio, kaj partoj de Manĉurio) oni preskaŭ neniam skribas ĉine, uzante nur la alfabeton korean.

whynottryitall (Montri la profilon) 2010-novembro-17 16:21:01

En la hispana (sen la novaj ŝanĝoj)

a (a), be (b), se (c), ĉe (ch) de (d),
e (e), efe (f), ĥe (g), aĉe (h),
i (i), ĥota (j), ka (k), ele (l), eʝe (ll) eme (m), ene (n), eɲe (ñ),
o (o), pe (p), ku (q), ere (r), ese (s), te (t),
u (u), u be (v), doble ú (w), ekis (x), i griega (y), seta (z)

Altebrilas (Montri la profilon) 2010-novembro-19 21:23:35

Kiuj estas la novaj ŝanĝoj?

Altebrilas (Montri la profilon) 2010-novembro-24 23:34:44

Iu afero kiu interesas min estas kompreni
1. kiam oni kreis la alfabeton?
2. el kiu antaŭa alfabeto?
3. Kie oni metis la novajn literojn,
[LISTO]
ĉu post ekzistanta litero?
ĉu en la fino?[/list]4. Kiel oni nomas la literojn
[LISTO]
ĉu laŭ la prononco?
ĉu laŭ la nomo en la antaŭa alfabeto?
ĉu alimaniere?[/list]Ekz en la latina alfabeto, oni aldonis "U" antaŭ "V", "J" post "I", kaj w, X,Y, Z ĉe la fino de la alfabeto.

En la franca kaj kk aliaj lingvoj "Y" nomiĝas "Greka I", kaj "W" "duobla V".
Z nomiĝas "Zed", mi supozas, ke tio estas ligita al la greka "Zeta". Pri H "aŝ" (hache)mi ne komprenis la originon.

En la germana J ("Iod") kaj V ("faŭ") ŝajnas havi nomojn devenantajn de la hebrea aŭ de la fenica.

En la angla W estas "duobla U"

sudanglo (Montri la profilon) 2010-novembro-28 12:14:39

Do ŝajne, se oni literumus 'fino' en Esperanto kiel ef, i, en, o anstataŭ fo, i, no, o - tiam la plejparto de Eŭropanoj tion komprenus.

Kontraŭ-Fundamenta, sed laŭ Regulo 15 (pri transpreno de internaciaj vortoj) tamen akceptebla.

oksigeno (Montri la profilon) 2010-decembro-01 11:36:56

En Portugalio oni diras pli-malpi ĉi tiel (la vokaloj kun kromsignoj estas malegaletaj al la esperantaj):
A -A, B - Be, C - Se, D - De, E - É, F - Fe, G - Ĵe, H - Â-ga, I - I, J - Ĵótâ, K - Kapâ, L - Él, M - Ém, N - Én, O - Ó, P - Pe, Q - Qe, R - Érr, S - És, T - Te, U - U, V - Ve, X - Ŝiĵ, Z - Ze

Reen al la supro