Al la enhavo

Lacet, tangage, roulis

de Matthieu, 2010-novembro-11

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

Matthieu (Montri la profilon) 2010-novembro-11 16:09:33

Saluton. Mi demandas min, kiel traduki ĉi tiujn tri francajn vortojn. Ili priskribas la rotacimovojn de ŝipo aŭ aviadilo.
[LISTO]
Lacet: movo en horizontala ebeno, laŭ vertikala akso.
Tangage: kliniĝo supren aŭ malsupren.
Roulis: kliniĝo dekstren aŭ maldekstren, laŭ akso samdirekta kiel la ŝipo.[/list]Eble estos pli klare kun bildo. La anglaj terminoj estas yaw, pitch kaj roll.

Antaŭdankon.

mihxil (Montri la profilon) 2010-novembro-11 17:57:58

Mutusen:Saluton. Mi demandas min, kiel traduki ĉi tiujn tri francajn vortojn. Ili priskribas la rotacimovojn de ŝipo aŭ aviadilo.
[LISTO]
Lacet: movo en horizontala ebeno, laŭ vertikala akso.
Tangage: kliniĝo supren aŭ malsupren.
Roulis: kliniĝo dekstren aŭ maldekstren, laŭ akso samdirekta kiel la ŝipo.[/list]
Nu, mi ankaŭ ne ĉiutage parolas pri tiaj aferoj, sed antaŭ multaj jaroj mi provis tradukaĉi novelon, en kiu similaj terminoj aperis.

La frazo kiun mi celas en 'La profitulo'

Se mi tiam ne fuŝis, tiam eble ne estas tiom maltaŭgaj tradukoj. Almenaŭ 'tangi' interestas.

horsto (Montri la profilon) 2010-novembro-11 21:15:21

Mi iam trovis maristan terminaron, kiu tre mirigis min. El la jaro 1908, sed tamen ŝajne altkvalita.

Frankouche (Montri la profilon) 2010-novembro-11 22:46:41

Hehe, ĉu vi lernas kiel aviadi ? okulumo.gif
Aŭ, eble vi arigas anojn de flugemuloj por Il2 ? rideto.gif

Nu, mi vidas en La vortaro:
- Tangado
- Ruliĝado

Por "lacet", hmmm, li legas : "Sinuo, zigzagiro", mi proponas "malrektirado" okulumo.gif

sudanglo (Montri la profilon) 2010-novembro-12 12:12:15

Ŝajne tangi kaj ruliĝi estas tre bone establitaj terminoj. Por la tria ebleco ĉu giri, turbi, serpenti?

Miland (Montri la profilon) 2010-novembro-13 16:42:01

Jen difino el PIV 2005:
joro: angula moviĝo de aviadilo ĉirkaŭ ĝia vertikala axo. (Responda verbo kompreneble estas jori). Jori estas en la vortaro de Wells por "yaw".

Aliaj mesaĝoj jam difinis tangi kaj ruliĝi, ambaŭ en la PIV do mi ne ripetu ilin.

Sed jen alternativa sugesto: oni difinu angulajn moviĝojn rilate al la axoj, jene: vertikala, flanka, kaj direkta. Do moviĝo ĉirkaŭ la vertikala axo ( aŭ "vertikal-aksa moviĝo" ) estu joro, ktp.

sudanglo (Montri la profilon) 2010-novembro-15 10:16:17

Sed la rotacia signifo ne estas la sola difino en PIV sub Jori. Tie oni indikas ke la termino povas aplikiĝi al devojiĝo flanken por ŝipoj kaj aŭtoj kiel ankaŭ por aviadiloj.

Mi supozas ke tangi kaj ruli estas pli oscilaj movoj.

Miland (Montri la profilon) 2010-novembro-15 11:31:48

sudanglo:Sed la rotacia signifo ne estas la sola difino en PIV sub Jori.. la termino povas aplikiĝi al devojiĝo flanken..
Ŝajnas al mi, ke se oni moviĝas sur 2-dimensia surfaco, kiel loke ebena aŭtovojo aŭ maro, devojiĝo el la nunmomenta direkto estas rotacio ĉirkaŭ la vertikala akso.

En PIV 2005 la ideo de devojiĝo flanken troviĝas nur en la difinoj rilataj al ŝipoj kaj aŭtoj. Oni scias ke je grandaj rapidecoj, ŝanĝi direkton necesas ankaŭ ruliĝi, pro aerodinamiko.

Reen al la supro