Al la enhavo

Kelkaj unuaj demandoj

de Terurĉjo, 2007-majo-06

Mesaĝoj: 22

Lingvo: Esperanto

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-majo-06 20:39:09

Hura!
Mi komencas la fadenon!
Jen miaj demandoj:
1. Ĉu iu lingvo havas participojn kaj adverbajn participojn de venonta tempo? Ekzemple, venonta, laboronta, ironta, vendota, skribota, dirote kaj t.p.
La rusa lingvo ilin ne havas.
Por diri ruse "skribota letero" mi devas diri "letero, kiun mi skribos" aŭ "letero, kiun mi intencas (volas) skribi".
2. La rusa lingvo havas imperativon nur en dua gramatika persono. Ruse "faru" signifas "ci faru" aŭ "vi faru". Mi ne povas imagi ruse frazojn "mi faru", "li faru", "oni faru". Mi estas devigata paroli: "lasu min fari, mi devas fari", "lasu lin fari" aŭ ion similan (пусть он сделает, я должен сделать).
Ĉu iu lingvo havas normalan imperativon en 1 aŭ 3 personoj?
Anticipe dankema Terurĉjo.

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2007-majo-07 03:16:41

1. Mi ne konas tian lingvon. Tamen en Esperanto, se ekzistus participo por pasinta tempo, nuntempo, sed ne venonta tempo, la gramatika sistemo ne estus, almenaŭ ne ŝajnus kompleta. En la angla oni diras "letero por esti skribita" ("a letter to be written") por diri "letero skribota", kaj eĉ, oni diras "letero estanta skribita" ("a letter being written") por diri "letero skribata"... Certe en la ĉina, pro la speciala gramatiko, ne ekzistas participo, aŭ eĉ diferencaj formoj de verboj.
2. Ŝajne en la Franca ekzistas imperativo por la unua persono plurala. Estas eble diri "Ni faru" en la franca. Fakte, en Esperanto oni povas ankaŭ diri "Mi skribis en simpla formo por ke li povu kompreni", kio estas logika sed ŝjane ne ekzistas en multaj lingvoj. Eble ĉar ne ŝanĝiĝas la formoj de verboj en Esperanto pro la persono, imperativon oni povas uzi por ĉiuj personoj. Certe en la Ĉina lingvo, ne ekzistas ia ajn imperativo. Por esprimi deziron ni uzas interjekcion aŭ nur fraz-tonon.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-majo-07 07:31:44

1. Estas iom malfacile (Malfacilas?) alkutumigi sin uzi tiajn forestantajn en mia lingvo vortojn, sed post longa praktiko tio ŝajnas tre oportuna.
2. Kial naturaj francoj nenion rakontas. Aŭ ĉu ili ankoraŭ dormas?
En tiaj kazoj la rusa uzas verbojn de la pasinta tempo. Ekzemple:
Esperante: Mi volas, ke vi faru tion.
Ruse: Я хочу, чтобы ты сделал это. (Mi volas, ke vi faris tion.)
Kiam mi nur komencis lerni (eklernis?) Esperanton, tio multe min mirigis. Nun, certe, mi jam kutimas tiel skribi kaj iam paroli. Sed kiam oni skribas "Mi faru" aŭ "Ili parolu", mi devas pensi por ĝuste traduki en la rusan (enrusigi?). lango.gif

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2007-majo-07 08:18:12

Terurĉjo:En tiaj kazoj la rusa uzas verbojn de la pasinta tempo. Ekzemple:
Esperante: Mi volas, ke vi faru tion.
Ruse: Я хочу, чтобы ты сделал это. (Mi volas, ke vi faris tion.)
Male, angle oni uzas la futuran tempon. rido.gif
Ekz. Esperante: Mi kuras por ke mi trafu la buson.
Angle: I run so that I'll catch the bus. (Mi kuras por(tiel?) ke mi trafos la buson.)
Ŝajne la angla frazo ne estas natura... eble oni preferas diri "I run so that I can catch the bus." (Mi kuras por ke mi povas/povos trafi la buson.)
Kaj ni Ĉinoj... Bone, ni ĉinoj neniam bezonas studi similan problemon. Tial kiam mi eklernis Esperanton, mi komparis tion nur kun la angla sed ne kun la ĉina... lango.gif

PS. Kioma horo estas nun en Francio?

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-majo-07 08:27:54

En mia regiono nun estas la 11.23 de mateno. Ŝajne, en Francio nun estas la 8.23.

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2007-majo-07 08:53:06

Terurĉjo:En mia regiono nun estas la 11.23 de mateno. Ŝajne, en Francio nun estas la 8.23.
Do ili estas certe dormanta! rido.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-majo-07 10:44:48

Terurĉjo:En mia regiono nun estas la 11.23 de mateno.
Mi min korektas.
Kiam oni parolas pri tempo, necesas uzi sekvajn esprimojn:
estas la 11.23 antaŭ tagmezo aŭ
estas la 11.23 post tagmezo
Francoj efektive dormas post la grandega festo, kiun ili aranĝis okaze de la elekto de nova prezidento.
Mi envias al ili: kelkcentoj da forbruligitaj aŭtoj, sendorma nokto, plena de kantoj, dancoj, torĉmarŝoj, interbataloj kontraŭ polico.
Evidente, ke francoj devas bone dormi.
Kiu rakontis pri kresko de ekstremismo en Rusio? lango.gif

Omniknowledge (Montri la profilon) 2007-majo-07 12:02:54

Terurĉjo:
1. Ĉu iu lingvo havas participojn kaj adverbajn participojn de venonta tempo? Ekzemple, venonta, laboronta, ironta, vendota, skribota, dirote kaj t.p.
La rusa lingvo ilin ne havas.
Por diri ruse "skribota letero" mi devas diri "letero, kiun mi skribos" aŭ "letero, kiun mi intencas (volas) skribi".
2. La rusa lingvo havas imperativon nur en dua gramatika persono. Ruse "faru" signifas "ci faru" aŭ "vi faru". Mi ne povas imagi ruse frazojn "mi faru", "li faru", "oni faru". Mi estas devigata paroli: "lasu min fari, mi devas fari", "lasu lin fari" aŭ ion similan (пусть он сделает, я должен сделать).
Ĉu iu lingvo havas normalan imperativon en 1 aŭ 3 personoj?
Anticipe dankema Terurĉjo.
Ankaŭ mia lingvo havas nek la ventontajn participojn, nek la imperativon en aliaj personoj krom la dua. Fakte, mi pensas ke en neniu lingvo tio ekzistas.

En la rumana, oni havas specialan gramatikan modon, nome "konjunktivon" (conjunctiv) por esprimi konsilon (aŭ ordon, deziron) por aliaj personoj.

Ekzemple:

Iru hejmen! (eo)
Merge acasă! (ro, imperativo)
Să mergi acasă! (ro, konjunktivo)
Go home! (en)
Иди домой! (ru)

Mi volas, ke li iru hejmen. (eo)
Eu vreau ca el să meargă acasă. (ro)
I want him to go home. (en)
Я хочу, чтобы он пошёл домой. (ru)

Andybolg (Montri la profilon) 2007-majo-07 15:10:58

1. Ne. Norvege oni diras: "Letero, (kiun) mi volas (ne ekzakta 'volas', sed tiel, kiel angle 'shall') skribi." Ofte la vorto 'kiu(n)' ne estas uzata.

2. Ankaŭ ne. Oni nur diras "kuru!", "saltu!" ktp. Kiam estas multaj homoj en la loko oni ankaŭ povas diri "vi! Saltu!", sed neniam "vi saltu!".

Mielo (Montri la profilon) 2007-majo-07 18:11:50

Terurĉjo:Hura!
Mi komencas la fadenon!
Jen miaj demandoj:
1. Ĉu iu lingvo havas participojn kaj adverbajn participojn de venonta tempo? Ekzemple, venonta, laboronta, ironta, vendota, skribota, dirote kaj t.p.
La rusa lingvo ilin ne havas.
Por diri ruse "skribota letero" mi devas diri "letero, kiun mi skribos" aŭ "letero, kiun mi intencas (volas) skribi".
2. La rusa lingvo havas imperativon nur en dua gramatika persono. Ruse "faru" signifas "ci faru" aŭ "vi faru". Mi ne povas imagi ruse frazojn "mi faru", "li faru", "oni faru". Mi estas devigata paroli: "lasu min fari, mi devas fari", "lasu lin fari" aŭ ion similan (пусть он сделает, я должен сделать).
Ĉu iu lingvo havas normalan imperativon en 1 aŭ 3 personoj?
Anticipe dankema Terurĉjo.
1. Ankaŭ ni ne uzas ilin en hungara lingvo. Respektive, la antikva hungara egzistas.
2. En la hungara lingvo ĉiuj personalo uzas la malkiel (ankaŭ) la imperativon.

Mi faru ! - Én menjek !
Vi faru ! - Te menj !
Li/ŝi faru - Ő menjen ! (Ne egzistas diferenca genro)
Ni faru ! - Mi menjünk !
Vi faru ! - Ti menjetek !
Ili faru ! - Ők menjenek !

Reen al la supro