Al la enhavo

Ĉu estas diferenco inter "malantaŭ" kaj "post"?

de sj93, 2010-novembro-30

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

sj93 (Montri la profilon) 2010-novembro-30 20:49:11

Ĉu iu scias kiam oni devas uzi kion vorton? Mi ne scias - Ĉu tioj vortoj havas precize saman signifon?

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2010-novembro-30 21:12:04

Saluton!

sj93:Ĉu iu scias kiam oni devas uzi kion kiun vorton? Mi ne scias - Ĉu tioj tiuj vortoj havas precize la saman signifon?
Jen konciza respondo:

Uzu malantaŭ, kiam temas pri loko, ekz.

Malantaŭ la domo estas ĝardeno.

(Antaŭ la domo estas timiga hundo.)

Uzu post, kiam temas pri tempo, ekz.

Post la kurso mi iris al kafejo.

(Antaŭ la kurso mi manĝis bananon.)

Kolonjano

le_chaz (Montri la profilon) 2010-decembro-01 07:31:47

KoLonJaNo:Uzu malantaŭ, kiam temas pri loko, ekz.
Ne estas grava diferenco inter ambaŭ vortoj. Ili signifas la saman aferon. Estas nur malgranda diferenco en la lingvouzo, kiel ĵus klarigis Kolonjano.

Oni tamen rajtas uzi "post" ankaŭ parolante pri loko. Tio estas mia kutimo.

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2010-decembro-01 09:52:40

Saluton!

le_chaz:
KoLonJaNo:Uzu malantaŭ, kiam temas pri loko, ekz.
Ne estas grava diferenco inter ambaŭ vortoj. Ili signifas la saman aferon. Estas nur malgranda diferenco en la lingvouzo, kiel ĵus klarigis Kolonjano.
Sed ja estas malsimetrio:

Dum loka uzado de post estas pravigebla (vd. malsupre), tempa uzado de malantaŭ estas eraro (kp. PMEG pri la rolvorteto "malantaŭ").

le_chaz:Oni tamen rajtas uzi "post" ankaŭ parolante pri loko. Tio estas mia kutimo.
[/quote]Kaj tiu de Z. (kp. PMEG pri la rolvorteto "post").

Al komencanto en la jaro 2010 mi rekomendus uzi post nur, se li celas tempan rilaton.

Kolonjano

sudanglo (Montri la profilon) 2010-decembro-01 09:59:14

Malgraŭ tio, ke vi trovos en PIV ke unu el la sencoj de 'post' estas malantaŭ, mi sentas ke povas esti diferenco kiam oni donas voj-indikojn.

Io povas esti post alia afero en sinsekvo.

Do, 'Iru rekte laŭ ĉi tiu vojo, kaj la poŝtoficejon vi trovos 100 metrojn post la supervendejo' tute ne signifas ke la poŝtoficejo estas kaŝita malantaŭ la supervendejo (eble en la supervendeja parkejo).

le_chaz (Montri la profilon) 2010-decembro-01 16:14:55

KoLonJaNo: tempa uzado de malantaŭ estas eraro
Vi pravas! Mi forgesis tion.

darkweasel (Montri la profilon) 2010-decembro-01 16:32:51

sudanglo:Malgraŭ tio, ke vi trovos en PIV ke unu el la sencoj de 'post' estas malantaŭ, mi sentas ke povas esti diferenco kiam oni donas voj-indikojn.

Io povas esti post alia afero en sinsekvo.

Do, 'Iru rekte laŭ ĉi tiu vojo, kaj la poŝtoficejon vi trovos 100 metrojn post la supervendejo' tute ne signifas ke la poŝtoficejo estas kaŝita malantaŭ la supervendejo (eble en la supervendeja parkejo).
Al mi ŝajnas, ke tio estas ne loka, sed tempa uzado de post - ĝi signifas subkomprene "la poŝtoficejon vi trovos 100 metrojn post ke vi estos pasinta la supervendejon".

sj93 (Montri la profilon) 2010-decembro-01 17:04:24

Dankon al ĉiu, estas nun pli klara.

sudanglo (Montri la profilon) 2010-decembro-01 21:50:37

En la alfabeto, 'A' venas antaŭ 'B' kaj 'C' post 'B'.

Ĉu ne temas pri pozicio (loko) pli ol pri tempo?

tommjames (Montri la profilon) 2010-decembro-02 10:53:44

sudanglo:En la alfabeto, 'A' venas antaŭ 'B' kaj 'C' post 'B'.

Ĉu ne temas pri pozicio (loko) pli ol pri tempo?
Povus esti aŭ loko aŭ tempo depende de kunteksto ĉu ne? Se oni imagas ekzemple ke la literoj "venas" dum oni sinsekve diras ilin, povus temi pri tempo ĉar oni aŭdus (aŭ vidus) B post kiam li audis/vidis A. Sed se oni pensas pri la fizika loko de ĉiu litero en vico, povus temi pri loko. Laŭ mi oni povus diri same pri tiu ekzemplo pri la poŝtoficejo kaj supervendejo.

Reen al la supro