Al la enhavo

Bonvenojn?

de feliz123, 2010-decembro-01

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

feliz123 (Montri la profilon) 2010-decembro-01 06:01:57

Saluton!

Mi pensis iom, kaj imagis ke "bonvenon" signifas ion kiel "estu bonvenon ĉi tie". Do "bonvenon" estus objekton kaj povus havi pluralon.

Ĉu oni povas diri "bonvenojn"?

Dankon!

mihxil (Montri la profilon) 2010-decembro-01 09:54:19

feliz123:Mi pensis iom, kaj imagis ke "bonvenon" signifas ion kiel "estu bonvenon ĉi tie". Do "bonvenon" estus objekton kaj povus havi pluralon.
La verbo 'esti' ne havas objekton (temas pri 'perverba priskribo'). Do 'bonvenon' estas eble plurmaniere interpretebla, sed almenaŭ ne tiel. Mi proponus 'Mi deziras al vi bonvenon'.[/quote]
feliz123:Ĉu oni povas diri "bonvenojn"?
Jes. Kial ne.

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2010-decembro-01 10:11:50

Saluton!

feliz123:Saluton!

Mi pensis iom, kaj imagis ke "bonvenon" signifas ion kiel "estu bonvenon ĉi tie".
Post esti oni ne uzas akuzativon.

(Ĝusta frazo estus ekz. Estu bonvena ĉi tie.)

Kion signifas Saluton!? Kial la -n?

Ĉar temas pri konciza maniero diri [Mi sendas] saluton [al vi]!.

La diraĵoj Bonan matenon | tagon | vesperon | nokton! kaj Bonvenon! klarigeblas analoge, ekz.: [Mi deziras] bonan tagon [al vi]!

feliz123:Do "bonvenon" estus objekton kaj povus havi pluralon.
Certe bonvenon estas objekto (de pli longa frazo, kies ceterajn vortojn oni ne mencias).

feliz123:Ĉu oni povas diri "bonvenojn"?
Oni ja povus.

Mi scias, ke en la hispana oni deziras Bonajn tagojn! kaj Bonajn noktojn!.

Eble en la portugala estas simile kaj oni ankaŭ pluraligas okaze de bonveno.

Ĉar mi ne estas altranga moŝtulo, por mi tute sufiĉus singulara bonveno. rideto.gif

Kolonjano

sudanglo (Montri la profilon) 2010-decembro-01 10:13:25

Kutime oni bonvenigas unufoje. Parolante al unu persono estus strange diri 'bonvenojn' kiel saluton.

Sed se temas pri apartaj bonvenigoj al multaj personoj eble poste oni povas raporti pri la 'bonvenojn'.

Kontraste, oni ja povus fini leteron per 'bondezirojn de la tuta familio', aŭ sur salutkarto 'bondezirojn por la nova jaro'.

Roberto12 (Montri la profilon) 2010-decembro-01 10:32:49

Mi mem pli ŝatas diri bonvenu, pro la preciza senco de la verbo bonvenigi.

Miland (Montri la profilon) 2010-decembro-01 12:35:14

feliz123:Ĉu oni povas diri "bonvenojn"?
Kutime oni diras bonvenonbonvenon al vi ĉiuj. Fojfoje eble oni diras mi/ni bonvenigas vin.

feliz123 (Montri la profilon) 2010-decembro-01 22:19:16

Tre klarigaj respondoj.

Dankon al ĉiuj.

nikko (Montri la profilon) 2010-decembro-01 23:16:46

Oni povas alparoli kelkajn homojn, do, deziri po unu bonveno(n) al ĉiu. rido.gif

Reen al la supro