Al la enhavo

Patro, Patrino, Patrulo

de SDG, 2010-decembro-11

Mesaĝoj: 37

Lingvo: Esperanto

fekaldemokratio (Montri la profilon) 2010-decembro-12 09:12:49

antoniomoya:Se vi ne ŝatas Esperanton kiel ponto-lingvon, kiel fakte vi regas ĝin tiel bone? (vi sendube dediĉis al ĝia studado multe da via libertempo).
Jes, verŝajne mi dediĉis al lernado de via mi-penis-longe-lingvo multe tro da mia libertempo, sed danke al tio mi almenaŭ povis bone konsciiĝi pri ĝia fuŝeco kaj kompleta netaŭgeco por la freneza celo, al kiu ĝi aspiras. Eble ankaŭ tio estas iel valora sperto kaj utila scio.

antoniomoya:Kiun alian lingvon vi proponus kiel "duan" (pro ĝiaj facileco kaj virtoj)?
Mi opinias, ke trudi iun ajn lingvon al la tuta mondo kiel "duan lingvon por ĉiuj" estas malsana per si mem.

antoniomoya (Montri la profilon) 2010-decembro-12 09:31:19

fekaldemokratio:
ĝia fuŝeco kaj kompleta netaŭgeco por la freneza celo, al kiu ĝi aspiras.
Kiel vi povas vidi, kara Fek, dank' al Esperanto ni povis/povas kompreni unu la alian, malgraŭ la fakto ke mi ne scias eĉ unu vorton el via gepatra lingvo.

Amike el Hispanujo.

fekaldemokratio (Montri la profilon) 2010-decembro-12 09:44:13

antoniomoya:
Kiel vi povas vidi, kara Fek, dank' al Esperanto ni povis/povas kompreni unu la alian, malgraŭ la fakto ke mi ne scias eĉ unu vorton el via gepatra lingvo.
Nu, mi pensas, ke vi ne vere bone min komprenis, ĉar parolante pri la freneza celo mi intencis - kio laŭ mi estis sufiĉe evidenta - la aspirojn de la esperantistaro fari tiun lingvon "la dua por ĉiuj" kaj la kredon je ties "universaleco", dum vi laŭŝajne kredis, ke mi entute neas la eblon komunikiĝi per Esperanto!

Kompreneble estas nenio mirinda, ke du eŭroplingvanoj ellernis Esperanton kaj komunikiĝas, kaj mi ne memoras min nei tion, ke komunikado per Esperanto eblas, sed kredu al mi, ke ni interkompreniĝus ankaŭ se ni ambaŭ ellernus la japanan, la indonezian aŭ la belarusan.

Sed se laŭ vi la fakto, ke oni povas komunikiĝi per Esperanto, estas sufiĉa kaj fina argumento, ke oni ĝin subtenu kiel tutmondlingvon, vi absolute nenion komprenis.

darkweasel (Montri la profilon) 2010-decembro-12 11:30:32

Ho ve ... senkulpa.gif

antoniomoya (Montri la profilon) 2010-decembro-12 12:43:14

fekaldemokratio:sed kredu al mi, ke ni interkompreniĝus ankaŭ se ni ambaŭ ellernus la japanan, la indonezian aŭ la belarusan.

Sed se laŭ vi la fakto, ke oni povas komunikiĝi per Esperanto, estas sufiĉa kaj fina argumento, ke oni ĝin subtenu kiel tutmondlingvon, vi absolute nenion komprenis.
Mi tre bone komprenis vin, Fek. Ekde la komenco.

Sed vi konsentos kun mi ke lerni Esperanton estas multege pli facile ol lerni la japanan, la indonezian, la belarusan, la hispanan aŭ la polan por povi paroli inter ni.

Tie kuŝas, laŭ mi, la valoro de Esperanto, kompare kun la naciaj lingvoj.

Amike.

fekaldemokratio (Montri la profilon) 2010-decembro-12 17:00:48

antoniomoya:Sed vi konsentos kun mi ke lerni Esperanton estas multege pli facile ol lerni la japanan, la indonezian, la belarusan, la hispanan aŭ la polan por povi paroli inter ni.

Tie kuŝas, laŭ mi, la valoro de Esperanto, kompare kun la naciaj lingvoj.
Jes, por NI estas "multege pli facile", kaj nek tion mi neis, ĉar ni estas eŭroplingvanoj devenantaj de la sama lingva kulturrondo, en kiu vivis, kaj el kiu ĉerpis Zamenhof. Sed ne por ĉiuj Esperanto tiom familiaras, kaj ne ĉiu miregas pri ties facileco. Ne por ĉiuj ĝi eĉ entute aspektas uzeble. Fakte por la plejmulto da homoj en la mondo ĝi estas io bizara, groteska kaj strange malfacila, kaj la ideo, ke ĝi estas por ili konstruita "dua lingvo", kiun ili nepre lernu, aspektas al ili supozeble kiel ia tre malbona ŝerco. Ĝi estas kreitaĵo de la freneza menso de lingvoscienca diletanto, kiu kopiis - subkonscie aŭ intence - mezeŭropajn lingvojn kun ĉiuj ties strangaĵoj substrekataj ĝis ĉio komencis impresi kiel verko kreita parodiocele, de sensciulo ne eĉ kapablanta kompreni, ke ne ĉiu en la mondo hejme parolis la jidan kaj senpene scipovos elparoli "antikvsciencojn".

Vi parolas, ke la japana aŭ la indonezia malpli facilas? Tio malĝustas almenaŭ se temas pri fonologio. Por la plejparto de la mondo la japana aŭ la indonezia multege pli facilos ol Esperanto se temas pri elparolado, ĉar eĉ tiuj lingvoj aspektas pli "universal-planlingvece" ol via Esperanto (rigardu ekzemple al la japana kaj ties evitado de konsonantsinsekvoj), kiu deziris esti tutmondlingvo, sed ŝajnas esti nur ia ŝerco pri mezeŭropaj lingvoj aranĝita de sensciulo deziranta ilin moki.

Ankaŭ se temas pri gramatiko oni povas trovi multajn lingvojn enhavantajn elementojn multe pli facilajn, simplajn, intuiciajn kaj klarajn ol la korespondaj elementoj de hazarda kaj ĥaosa Esperanto, kaj kie do damne kuŝas tiu via mirindega "valoro kompare kun la naciaj lingvoj"?!

Komprenu tion fine, kaj mi finas la diskuton antaŭ ol vi denove elpaŝos kun ia "argumento" celanta supervenki ian sekvan tezon, kiun mi entute ne starigis, ekzemple, ke japano entute ne povas ellerni Esperanton, aŭ io tiaspeca.

nikko (Montri la profilon) 2010-decembro-12 17:39:13

djbumerang, saluton! Kiel fartas vi? Kial vi forgesis nian kanalaĉon? sal.gif

Altebrilas (Montri la profilon) 2010-decembro-12 17:45:39

Esperanto povas ŝajni malfacila al tiuj, kiun deziras strikte apliki la regulojn, sed tio ne estas necesa por esti komprenata, kaj, se vi estas sincera, neniu riproĉos al vi viajn erarojn.

Oni eĉ povas uzi "matro" aŭ "gepatro" se tio estas nepre bezonata (ekz. por tradukado), esperanto estas sufiĉe fleksebla, sed la aliaj esperantistoj ne estas devigataj uzi tiajn neologismojn.

Preferindas respekti la fundamenton, por eviti multobligon de reformitaj versioj de la lingvo - kaj se ili estas tro multnombraj, ne plu eblos distingi fundamentan esperantan vorton de neologismo komprenebla nur de ĝia kreinto.

Esperanto estas proponata, ne trudata al siaj uzantoj, kaj pro la simpleco de sia gramatiko (kondiĉe de ne harfendi) kaj la disvastiĝo de la radikoj eĉ en neeŭropaj lingvoj, ĝi restas multe pli facile lernebla ol fremda lingvo.

Chainy (Montri la profilon) 2010-decembro-12 18:24:38

darkweasel:Ho ve ... senkulpa.gif
+1

"f*kaldemokratio" certe sonas tre familiara - li ja povus esti tiu djbumerang. Se jes, pli bone, se li mem forf*ku.

darkweasel (Montri la profilon) 2010-decembro-12 19:57:33

Chainy:li ja povus esti tiu djbumerang.
Ne nur povus, sed certe estas.

Reen al la supro