Al la enhavo

Patro, Patrino, Patrulo

de SDG, 2010-decembro-11

Mesaĝoj: 37

Lingvo: Esperanto

SDG (Montri la profilon) 2010-decembro-11 06:41:12

patro = parent
patrino = mother
patrulo = father

Kio vi pensas? Ĉu vi uzas alia sufikson?

antoniomoya (Montri la profilon) 2010-decembro-11 07:20:26

SDG:patro = parent
patrino = mother
patrulo = father

Kio vi pensas? Ĉu vi uzas alia sufikson?
Pardonu, Matt, sed "patro" estas "father", NE "parent", kiun oni diras "parenco".

Amike.

darkweasel (Montri la profilon) 2010-decembro-11 07:29:31

antoniomoya:NE "parent", kiun oni diras "parenco".
... sed ankaŭ parenco ne estas "parent", sed "relative".

La sistemo de SDG pli-malpli laŭas la Idan sistemon, sed en Esperanto patro estas "father" kaj patrino estas "mother". Por "parents" ekzistas gepatroj - ne ĉiuj akceptas ununombran uzon de tiu vorto (gepatro), ĉar laŭ ili tio estas tro malproksima al la Fundamenta signifo de ge-. De ĉiuj akceptata maniero diri "parent" estas unu el la gepatroj - aŭ eble eĉ malido.

adrideo (Montri la profilon) 2010-decembro-11 07:39:43

Ĉu Ido havas vorton kiu signifas "gepatro?" patro=patro kaj matro=patrino...

nikko (Montri la profilon) 2010-decembro-11 08:10:14

adrideo:Ĉu Ido havas vorton kiu signifas "gepatro?" patro=patro kaj matro=patrino...
Ne. Ido havas vorton "genitori".

darkweasel (Montri la profilon) 2010-decembro-11 08:15:19

Ido tutstrange havas genitoro por "gepatro", sed "patro" kaj "patrino" ne estas laŭregule genitorulo kaj genitorino, sed la tute malsamaspektaj patro kaj matro. senkulpa.gif [ironio]Kia facilega lingvo, kia plibonigo kompare al Esperanto ...[/ironio]

Chainy (Montri la profilon) 2010-decembro-11 22:28:17

darkweasel:Por "parents" ekzistas gepatroj - ne ĉiuj akceptas ununombran uzon de tiu vorto (gepatro), ĉar laŭ ili tio estas tro malproksima al la Fundamenta signifo de ge-. De ĉiuj akceptata maniero diri "parent" estas unu el la gepatroj - aŭ eble eĉ malido.
Mi pensas, ke estas jam akceptata de multaj uzi 'gepatro' por 'parent', eĉ se tio iom malproksimas al la Fundamenta signifo de 'ge-'. Estas multe pli oportune diri 'gepatro', ol la tro longan 'unu el la gepatroj'!! Parenteze, la vortaro de JC Wells donas 'gepatro' por 'parent'.

fekaldemokratio (Montri la profilon) 2010-decembro-11 23:05:56

darkweasel:tute malsamaspektaj patro kaj matro
...

darkweasel:[ironio]Kia facilega lingvo[/ironio]
Jes, ĉar ja ellerni du apartajn vortojn por "patro" kaj "patrino" estas ekster la ebloj de la plimulto da homoj en la mondo, malkiel ellerni terure dilentante konstruitan fonologion plenan je malfacilaj konsonantsinsekvoj kaj entute nenecesaj sonoj (pardonu mian sincerecon, sed oni verŝajne reale devas esti idioto por opinii, ke lingvo, kiu plenas je vortoj kia "landskneĥto", "ŝanĝiĝi" kaj "ŝmacojn" taŭgas kiel "dua lingvo por ĉiuj"), amasegon da VERE superfluaj radikoj (ekzemple aregon da "sciencaj" radikoj ripetantaj la signifojn de ordinaraj vortoj), po du aŭ tri nomojn de amaso da landoj ktp ktp ktp (mi povus longe skribadi pri sekvaj fuŝaĵoj) ĉu ne?

Vere mi neniel povas kompreni, kiel por iu du malsamaj radikoj por tiom bazaj konceptoj kiaj "patro" kaj "patrino" en Ido (kio estas la plej normala afero en la mondo - montru al mi UNU naturan lingvon, kiu derivas "patrino" de "patro") povas esti io primokinda, dum li vidas nenion ĝenan en reale monstraj fuŝaĵoj en sia amata planlingvo, kiuj reale ekskludas ĝin el la rondo de eblaj kandidatoj por ia "tutmondiĝo"...

Kredu al mi, ke ekzistas centoj da idiotaĵoj en Esperanto, kiujn iu povus fingromontri dirante kun tute prava ironio "kia facilega lingvo", dum via mokado al "patro" kaj "matro", kaj provado trovi tie ian "neregularecon" estas simple bedaŭrinda.

Cetere, interesas min, ĉu esperantistaj gepatroj, kiuj damaĝas al siaj infanoj per instruado al ili Esperanton kiel la unuan lingvon, reale provas igi ilin elparoli "paĉjo" kaj "panjo" kiel ties unuajn vortojn...

SDG (Montri la profilon) 2010-decembro-12 04:50:10

http://en.wikipedia.org/wiki/Gender_reform_in_Espe...

Ĉu -un funkcias por la viro [gender]? Se hundo iru apud mi, kaj mi diri "rigardu tio hundo," ĝi ŝajni falsa. Mi ne scias la sekso de la hundo. Ĉu pro kio mi havas diri io ebla falsa, [ie] tio la hundo estas vira?

Bonvoli pardonu mia multaj eraroj kun literumo kaj gramatiko.

antoniomoya (Montri la profilon) 2010-decembro-12 08:31:00

fekaldemokratio: sed oni verŝajne reale devas esti idioto por opinii, ke lingvo, kiu plenas je vortoj kia "landskneĥto", "ŝanĝiĝi" kaj "ŝmacojn" taŭgas kiel "dua lingvo por ĉiuj"
Se vi ne ŝatas Esperanton kiel ponto-lingvon, kiel fakte vi regas ĝin tiel bone? (vi sendube dediĉis al ĝia studado multe da via libertempo).

Kiun alian lingvon vi proponus kiel "duan" (pro ĝiaj facileco kaj virtoj)?

Amike.

Reen al la supro