Al la enhavo

Fieraj gefiloj de libera Francio! Rakontu pri viaj impresoj.

de Terurĉjo, 2007-majo-07

Mesaĝoj: 31

Lingvo: Esperanto

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-majo-07 20:06:42

Tio, kion mi televidas, min iomete mirigas kaj preskaŭ timigas. Kio okazis en Francio? Mi konstante vidas novaĵojn kaj raportojn pri malordaĵoj en Francio post la elekto de la nova prezidento. Aŭtoj brulas, amasoj da ebria junularo detruas ĉion ĉirkaŭ si, konstantaj interbataloj kontraŭ polico, centoj da arestitoj.
Niaj francaj defratoj, ĉu vi ankoraŭ vivas?

Pino (Montri la profilon) 2007-majo-08 11:01:18

Jes ni ankoraŭ vivas.

Pino (Montri la profilon) 2007-majo-08 15:05:21

Pardonu sed mi ankaŭ vivas!
Vi pravas, aŭtoj bruli ne estas atesto de demokratio.
Sed tio, kion vi televidas, estas iomete optika ilusio : Cameraoj de usonaj kaj rusaj
televidadoj amas fajroj de aŭtoj kaj interbataloj. Dum la lastaj ribeloj en ĉirkaŭurbo jam fremdaj telividoj prezentis Francio kiel en milito. Paris ne ankaŭ estas
Bagdado.

Mielo (Montri la profilon) 2007-majo-08 17:55:39

Pino:Pardonu sed mi ankaŭ vivas!
Vi pravas, aŭtoj bruli ne estas atesto de demokratio.
Sed tio, kion vi televidas, estas iomete optika ilusio : Cameraoj de usonaj kaj rusaj
televidadoj amas fajroj de aŭtoj kaj interbataloj. Dum la lastaj ribeloj en ĉirkaŭurbo jam fremdaj telividoj prezentis Francio kiel en milito. Paris ne ankaŭ estas
Bagdado.
Kaj via nova prezidanto estas origina hungara. (Ĉu vi scias, ke multojn famajn investinoj estis hungaraj ?)

Pino (Montri la profilon) 2007-majo-08 19:17:22

Ĉu vi scias, ke multojn famajn investinoj estis hungaraj
Tio estas interesa. Mi ne konas ilin.
Kiuj ili estas ?

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-majo-08 19:30:21

Kiu estas investino?
Ĉu virino-investanto - investantino?

gardenisto (Montri la profilon) 2007-majo-08 20:15:44

Saluton !
Mi provas respondi, sed mi estas tre komencanta.
Junuloj, kiuj loĝas en ĉirkaŭurboj, se pensas senhelpaj : malpli komplezoj, multe da mallaboroj, ...
Tiuj junuloj esperis progreson se Ségolène Royal sukcesos.
Nicolas Sarkozy havis tre firmajn parolojn pri junaj "banditoj". Li ofte kontraŭmetas laboroj kaj mallaboroj.
Kiam li sukcesis, junuloj estis tre elrevigitaj. Iom da ili brulis aŭtomobilojn kaj frakasis butikojn.
Mi esperas ke ili komprenos ke violentoj fortigas Nicolas Sarkozy.
Tiuj, kiuj pensas diference ol li, devas sukcesi venontajn elektojn !
Mi esperas, ke vi komprenos mian mesaĝon !
Ĝis !

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-majo-08 20:39:20

Estimata Gardenisto!
Mi ĉion komprenis kaj bone komprenas la situacion en Francio.
Mi jam skribis, ke senlaboreco en Rusio preskaŭ ne ekzistas, sed bedaŭrinde ekzistas la problemo de malgranda salajro. Tial multaj niaj junulinoj forveturas el Rusio serĉi pli bonan, pli riĉan vivon.
Mi iom emociiĝas pri sorto de kelkaj forumanoj.
Ekzemple, mi ne vidas nian amikon Emmanuelon. Ĉu io okazis al li?

Ĉu vi opinias, ke efektive pro agoj de sola persono, kiel via nova prezidento, tiom multe dependas?

Jev (Montri la profilon) 2007-majo-08 20:45:12

Hejjjj, homoooooj! Tiu ĉi temo estas por novaĵoj pri Esperanto, ne pri Francio. rideto.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-majo-08 20:50:05

Estimata senkompata Jev!
Ni ja korespondas Esperante, ĉu ne?
Novaĵo numero unu - Gardenisto sukcese sendis sian unuan mesaĵon Esperante.
Mi lin gratulas.

Reen al la supro