Al la enhavo

Konsultejo de la Akademio de Esperanto

de Terurĉjo, 2007-majo-08

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-majo-08 17:11:33

Estimataj geforumanoj!
En la rusia Esperanto forumo eminenta esperantisto Boris Kolker, kiel provizora prizorganto de la Konsultejo, respondas al demandoj pri Esperanto. Mi publikigos demandojn, respondojn kaj rimarkojn de niaj spertaj esperantistoj.
Mi esperas, ke tio utilos al ĉiuj.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-majo-08 17:13:35

OFICIALAJ INFORMOJ de la Akademio de Esperanto

Numero 8 – 2007 05 03

La Akademio de Esperanto ĵus reorganizis la Sekcion Konsultejo, kiun provizore, ĝis la elekto de nova direktoro, prizorgas akademiano Boris Kolker.

La Akademio de Esperanto en 1999 starigis la Konsultejon de la Akademio, al kiu povas turni sin ĉiu Esperanto-uzanto per difinitaj lingvaj demandoj por ricevi konsilon aŭ rekomendon. Demandojn pri vortfarado (novaj nocioj, terminoj) la komisiono povas respondi relative rapide; ĉe komplikaj gramatikaj problemoj kutime daŭras pli longe. La respondoj ne estas decidoj de la Akademio de Esperanto, sed rekomendoj de la membroj de la Sekcio; tamen la Akademio esperas ke utilas tiu ĉi rapida servo, kiel pruvis la praktiko de la lastaj jaroj, kiam la Konsultejon gvidis Stefan Maul.

Kiel demandi de la Konsultejo?
Vi povas:
1. Preferinde uzi la demando-formularon, kiun oni trovas en
[url=http://akademio-de-esperanto.org/konsultejo/demand... ]http://akademio-de-esperanto.org/konsultejo/dema...[/url]
2. sendi retpoŝtan mesaĝon al konsultejo@akademio-de-esperanto.org
3. sendi leteron al la provizora prizorganto de la Konsultejo:
Boris Kolker, 2487 North Taylor Rd, Apt 11, Cleveland Heights, OH 44118, Usono

La Konsultejo ne akceptas demandojn per telefono.

Klare formulu viajn demandojn, kaj demandu konkrete. Rapidan respondon ni povas garantii nur al demandintoj, kiuj disponas pri ret-adreso aŭ telefakso.

La Sekcio Konsultejo petas, nepre ne sendi bagatelajn demandojn, kiujn povas respondi ĉiu sperta esperantisto, serĉante en vortaroj kaj aliaj konsult-libroj.

* * *

La estraro de la Akademio de Esperanto interkonsente kun la koncernata provizora prizorganto de la Sekcio Konsultejo: Geraldo Mattos, prezidanto, Brian Moon, vicprezidanto, Probal Dasgupta, vicprezidanto, Renato Corsetti, sekretario, kaj Boris Kolker, provizora prizorganto.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-majo-08 17:14:42

DEMANDO 1 de Aleksandro Galkin (Rusio/Germanio) – Uzado de la prepozicio JE por datoj.

Ĉu oni rajtas uzi la prepozicion JE en la senco "precize en tiu dato", kiel oni faras tion por horoj?

RESPONDO.

Nenio malhelpas uzi la prepozicion JE por datoj, kvankam oni faras tion relative malofte; ekzemple: “Mi venos je merkredo”, “Mi venos je la 2-a de februaro”. Pli ofte oni uzas por datoj prepozicion kun konkreta signifo (ekzemple, “en”): “Mi venos en merkredo”, “Mi venos en la 2-a de februaro”. Kaj eĉ pli ofte oni uzas por datoj la akuzativon: “Mi venos merkredon”, “Mi venos la 2-an de februaro”. Resume: ĉiuj tri rimedoj por indiki daton estas permeseblaj.

Mallongigitaj esprimoj kiel “je la tria” (sen eksplicita indiko, ĉu temas pri tago aŭ horo), tamen, kutime uziĝas nur pri horo (“je la tria” = “je la tria horo”). Tial oni evitu tian mallongigitan dirmanieron kun “je”, se temas pri tago de monato.

En la nomo de la Konsultejo
de la Akademio de Esperanto
Boris Kolker,
provizora direktoro.
La 6-an de majo 2007.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-majo-08 17:18:26

Jen rimarko de sperta ukraina esperantisto Mevo:

Boris Kolker:Nenio malhelpas uzi la prepozicion JE por datoj, kvankam oni faras tion relative malofte...
Ja neniu dubas, ke oni povas uzi la prepozicion je ie ajn (same, kiel uzi la radikon zoz- anstataŭ ajna radiko: ĉu tiu zozo ne estas zoze zoza? ). Tamen uzi ĝin (la prepozicion je) en la rolo menciita supre estas stile ege malbona maniero, ne malpli misa, ol ekz. diri "mi sidas je seĝo" anst. "mi sidas sur seĝo". Kial uzi la prepozicion je en la okazoj, kiam ekzistas ĝenerale akceptitaj manieroj esprimi la samon per aliaj rimedoj?

La problemo estas, ke multaj esperanto-parolantoj ial opinias, ke je estas normala, eĉ eble la baza maniero indiki la datojn, kaj la respondo de B. Kolker tion, laŭ mi, kontraŭstaras iom tro milde. Se mi rajtus esprimi samaŭtoritate mian opinion rilate tiun demandon, mi respondus jene: oni ja povas, sed oni nepre ne faru tion, preferante la prepozicion en aŭ la akuzativon.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-majo-08 17:20:04

DEMANDO 2 de Emerson Werneck (Brazilo) – Leksika fono de Esperanto.

Kiu estas la leksika fono de Esperanto? Ĉu ĝin konsistigas la latina kaj latinidaj lingvoj aŭ ankaŭ ĝermanaj, slavaj kaj la greka lingvoj?

RESPONDO.

La plej uzataj vortoradikoj eniris en Esperanton ne tiom el apartaj lingvoj, kiom el la Eŭropa internacia vortostoko. Tiu internacia vortostoko manifestiĝas por Esperanto kiel vortoradikoj, komunaj al la ĉefaj fontoj de Esperanto, kiuj estas (laŭ malkreskanta grado) la lingvoj franca, angla, germana kaj rusa. Tio signifas, ke la plej uzataj vortoradikoj eniris en Esperanton, se ili estis rekoneblaj por portantoj de kiel eble plej multaj el tiuj kvar lingvoj. Ĉar la angla lingvo kaj, en malpliaj gradoj, la rusa kaj germana lingvoj enhavas amason da vortoj (oftaj kaj maloftaj) latin(id)devenaj, la vortostoko de Esperanto aspektas en sia plej uzata parto (laŭ malkreskanta grado) kiel latina kaj latinida, ĝermana kaj slava. Apartaj vortoradikoj (ĉefe por signi lokajn realaĵojn) eniras en Esperanton el multaj aliaj Eŭropaj kaj ne-Eŭropaj lingvoj. La Esperanta vortoradiko plej ofte estas mezigita formo de vortoj-modeloj, proksimaj laŭ formo kaj semantiko, el la lingvofontoj de Esperanto.

En la nomo de la Konsultejo
de la Akademio de Esperanto
Boris Kolker,
provizora direktoro.
La 7-an de majo 2007.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-majo-26 21:54:31

DEMANDO 3 de Hélène Ménissier (Francio) – Tro granda influo de la franca lingvo

Tro multaj Esperantaj vortoj venas rekte el la franca lingvo. Mi scias, ke tio estas historia problemo; sed, laŭ mi, nepras korekti tion.

RESPONDO

La Esperanta vortostoko malpli similas al la franca ol franclingvanoj ofte supozas. Estas vero, ke ĝi konsistas grandparte el latin(id)aj vortoradikoj, ĉar ili estas komunaj al la ĉefaj fontoj de Esperanto (lingvoj franca, angla, germana kaj rusa). Tamen ofte latin(id)a radiko eniras en Esperanton en la formo, kiun ĝi akiris en la rusa lingvo {sed ne en la franca aŭ angla). La Esperanta vortostoko entenas ankaŭ konsiderindan kvanton da oftaj vortoradikoj ĝermanaj kaj slavaj. Ĉar lastatempe multaj diversfakaj anglaj vortoj penetras en aliajn lingvojn, parto el ili fariĝas internaciaj kaj ekuziĝas ankaŭ en Esperanto. Arbitre ŝanĝi la ekzistantan vortostokon de la vivanta lingvo estas neeble. Sed kun disvastiĝo de Esperanto ekster Eŭropo, ĝi enprenos vortojn ankaŭ el ekstereŭropaj lingvoj. Per plena eluzo de la Esperanta vortfarado oni povas limigi la rekte prenitajn vortojn.

Cetere, tiu ĉi demando ne konformas al la celoj de la Konsultejo, kiu donu konsilojn pri tio, kiel uzi la lingvon, kiel esprimi tion aŭ jenon, kiel diri ion en ĝusta maniero. Por ĝeneralaj demandoj oni uzu la liston AdE-diskuto:
http://groups.yahoo.com/group/AdE-diskuto/
al kiu oni povas aliĝi per sendo de malplena retletero laŭ la adreso:
AdE-diskuto-subscribe@yahoogroups.com .

-----------------------------------------

DEMANDO 4 de Vytautas Ŝilas (Litovio) – Partopreni en kongreso aŭ kongreson?

Ĉe kunmetitaj vortoj, kutime, la ĉefa estas la dua komponanto (ekz., la radiko “pren” en la kunmetaĵo “pruntepreni”). PIV ĉiujn, kiuj unteresiĝas pri vortuzo de “partopreni” el la vortnesto de transitiva “preni” sendas al la vortnesto “parto”. Tie ni ekscias, ke la kunmetaĵo “partopreni” estas netransitiva. PIV prezentas sufiĉe klaran ekzemplon: “partopreni en la laboroj de ambaŭ komitatoj”. Tamen en la praktiko oni uzas “partopreni en kongreso” kaj “partopreni kongreson”. Kiu uzo estas (pli) ĝusta?

RESPONDO

Ĉar "partopreni" origine signifis "preni (sian) parton", "partopreni en kongreso" estas certe ĝusta esprimo. En okazoj, kiam oni hezitas, kiun prepozicion uzi, oni rajtas uzi malpli konkretan prepozicion "je" aŭ akuzativon, se tio ne ŝanĝas la signifon de la esprimo, do ankaŭ “partopreni kongreson” estas ĝusta esprimo.

-------------------------------

DEMANDO 5 de Mark Haskell (Usono) – Vorto(j) por la angla ‘intelligence’

En la angla lingvo "intelligence" povas havi la signifon de “informo” aŭ “sciigo”. Do, kiun Esperantan vorton oni uzu por la esprimo "military intelligence collection" aŭ "a matter of national intelligence" ktp?

RESPONDO

La angla vorto “intelligence” havas plurajn signifojn kaj ne estas tradukebla per unusola Esperanta vorto. Ankaŭ du esprimoj, pri kiuj vi demandas, povas havi diversajn tradukojn depende de kunteksto kaj stilo. Ekzemple, jenaj tradukoj ŝajnas esti adekvataj: 1. "military intelligence collection" – “armea kolektado de (konfidencaj) informoj/sciaĵoj”; aŭ mallonge “armea informokolektado”. 2. "a matter of national intelligence" – “afero rilatanta al nacia/registara/nearmea kolektado de (konfidencaj) informoj/sciaĵoj”; aŭ mallonge “nearmea informokolektado”; eble eĉ “afero rilatanta al nacia sekureco”.

En la nomo de la Konsultejo
de la Akademio de Esperanto
Boris Kolker,
provizora direktoro.
La 26-an de majo 2007.

Oŝo-Jabe (Montri la profilon) 2009-novembro-18 04:00:02

Terurĉjo:same, kiel uzi la radikon zoz- anstataŭ ajna radiko: ĉu tiu zozo ne estas zoze zoza? ).
Mi neniam antaŭe legis pri zozo. Mi tre ŝatas ĝin!

Miland (Montri la profilon) 2009-novembro-18 11:40:45

Terurĉjo:En la rusia Esperanto forumo eminenta esperantisto Boris Kolker, kiel provizora prizorganto de la Konsultejo, respondas al demandoj pri Esperanto. Mi publikigos demandojn, respondojn kaj rimarkojn de niaj spertaj esperantistoj.
Mi esperas, ke tio utilos al ĉiuj.
Dankon! Ŝajnas tre utila afero. Mi skribos pli al vi aparte.

Reen al la supro