Strangaj vortoj
de Terurĉjo, 2007-majo-08
Mesaĝoj: 73
Lingvo: Esperanto
Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-junio-21 10:22:52
Ne necesas ordoni al mi legi la librojn pri Harry Potter. Mi mem ne povas min devigi fari tion, malgraŭ tio, ke mi kelkfoje provis eklegi ilin.
Krome, mi feliĉe (aŭ malfeliĉe) nun ne havas necesecon legi la librojn por miaj infanoj, ĉar ili jam povas tion fari.
Verdire, mi estas edukita de similaj libroj, kaj tre ŝatas eĉ nun legi ion el scienca fikcio aŭ fantazio.
Al mi tre plaĉis via skribmaniero kaj esprimmaniero, tial mi iomete ŝerce sendis al vi mian saluton.
manu_fr (Montri la profilon) 2007-junio-21 12:58:56
Mi decidis partopreni iom pri la frenezfadeno de
TER-UR-ĈJ-O
farante etan desegnon (vidu sube)
La kialo de la desegno estas, ke oni diras, ke uroj ankoraŭ ekzistas ie en Rusio (mi ne serĉas !)
amike
Manu
Mielo (Montri la profilon) 2007-junio-21 13:55:02
manu_fr:Saluton al la esperantistoj de ĉiuj la landojKaj siaj okuloj estas Esperanta.
Mi decidis partopreni iom pri la frenezfadeno de
TER-UR-ĈJ-O
farante etan desegnon (vidu sube)
La kialo de la desegno estas, ke oni diras, ke uroj ankoraŭ ekzistas ie en Rusio (mi ne serĉas !)
amike
Manu
Manu, vi desegnas bone. (Mi esperas ankaŭ al Terturĉjo plaĉas. )
Ĉu se vi havos tempon desegnos ankaŭ al mi ?
white knight (Montri la profilon) 2007-junio-21 14:04:19
Filu (Montri la profilon) 2007-junio-21 16:42:26
Eble ŝajnis mi esti iom kritikema malrekomendante la serion al plenkreskuloj. Fakte, plurfoje legis mi, ke la sekvontaj verkoj ĉiam pli bonas ol la antaŭaj, do eble la trian, kvaran, kvinan kaj sesan (kaj baldaŭ ankaŭ la sepan) tre ĝojigos mi.
Mi havas rezervojn pri la du unuaj ne ĉar ili estas rekte malbonaj, sed ĉar laŭ mi estas en ili kelkaj kontraŭdiroj kaj sensencaĵoj.
Kaj tre ŝatis ankaŭ mi la verkon "Alicio en Mirlando" (kiun legis mi france, angle kaj esperante ).
Terurĉjo, bonvolu pardoni min pro miaj duboj pri viaj intencoj. Tro partoprenis mi en forumoj retaj, kie homoj estas sarkasmemaj, sed nun tute komprenis mi, ke vi ne estas unu el ili. Ĉefe, trovis mi, ke troigis vi komparante Homeron la grandegan kun la sengrandeca mi, kaj pro tio suspektis ke vi trovis rindindan skribmaniero mia.
Manu, via desegno belegas.
Andybolg (Montri la profilon) 2007-junio-22 20:15:30
Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-junio-23 10:19:19
Bonŝance, mi uzas AMD-on.
Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-junio-27 17:43:24
komprenas = prenas komon
honestas=estas hono (mi ne scias, kio estas hono).
Vilinilo (Montri la profilon) 2007-junio-27 22:37:58
Sukero = ero de suko. Miaj sukoj ankaŭ havas iom da akvo...
Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-junio-29 13:12:34
Vilinilo:Vagino = ina vago. Do eble vago devus signifi peniso!Vagino=virinvojaĝo.
Vagino=vagaĉa ino.