Strangaj vortoj
de Terurĉjo, 2007-majo-08
Mesaĝoj: 73
Lingvo: Esperanto
taneli (Montri la profilon) 2007-junio-30 20:57:18
manu_fr:Mi dubas pri uroj, sed urinon mi vidis kaj flaris plurfoje en multaj landoj...
La kialo de la desegno estas, ke oni diras, ke uroj ankoraŭ ekzistas ie en Rusio (mi ne serĉas !)
sinjoro (Montri la profilon) 2007-junio-30 22:21:18
Tur = Uro, sovaĝa bovo formortinta en la 17-a jarcento
Żubr = Eŭropa bizono, vivanta inter alie en praarbaro Białowieża.
Sxak (Montri la profilon) 2007-julio-08 13:32:21
PIV 2005:*ur/o Sp. de bovo (Bos primigenius, sin Bos urus), formortinta antaŭ kelkcent jaroj,Oni skribas pri iu tute formortina besto, sed donas ankaŭ ĝian latinan nomon....
La vortaro de Dal:ЗУБР (Zubr) или зубр м. вид дикого быка, с косматой шеей; водится в Литве иKaj ĉi tie Dal skribas pri vivanta besto kun la sama latina nomo kiu vivas en Litovio kaj Kaŭkazo
на Кавказе; Bos urus ...
Nu, tiama Litovio inkluzivis ankaŭ la nunan Belorusion, tamen oni povas vidi ke tiam tiu besto vivis ankaŭ en Kaŭkazo...
La vortaro de Dal:ТУР (tur) м. стар. дикий бык, ныне зубр, уцелевший у нас только вĈi tie Dal skribas ke fakte la rusa "tur" estas sinonimo de "zubr" kaj preskaŭ ripetas la lokojn kie la besto plu loĝas: la praarbaro Białowieża kaj Kaŭkazo
Беловежской пуще (гроднинск.) и за Кавказом;
Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-julio-10 18:36:31
En la mond' naskiĝis nova ido,
Tra la mond' malsaĝa iras voko:
Renkontata ĉie per la rido,
Nun de loko flugas ĝi al loko.
Ĝi al glavo, sangon soifanta,
Nun la homan familion tiras:
Al la mond' eterne militanta
Malpaciĝon novan ĝi inspiras!
Sub sensenca sign' de blua stelo
Kolektiĝas kelkaj poliglotoj, --
Kaj neniu scias pri la celo,
Kiun havas tiuj idiotoj!
Forte staras muroj de miljaroj
Inter la popoloj dividitaj, --
Sed ankoraŭ plifortiĝus baroj,
Se per Ido estus ni kaptitaj.
Sur sensenca ida fundamento,
Komprenante preskaŭ jam nenion,
La popoloj pro la malkonsento
Pereigus homan familion! . . .
Sed ni kredu: tiu ĉi brutaro
Tre rapide tute malfortiĝos, --
Kaj la bela sonĝo de l' homaro
Por eterna ben' efektiviĝos!
[El Krestomatio de Esperanta Literaturo, Vol. I, I. Szerdahelyi, Budapeŝto 1979]
Filu (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-13 19:22:20
En la riĉa tualeto vatikana ekturniĝis papere makulita papero.
Filu (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-14 16:17:00
El ĉiverbo troveblas la sekvontaj vortoj:
gefratoj: tiuj, al kiuj estis aldonita la samajn gepatrojn.
gefritoj: tiuj, al kiuj estis unue aŭ iam aldonita la samajn gepatrojn, sed kies samgepatriĝeco ial poste finiĝis.
Mi naskiĝis en Haitio, kaj poste norvegia familio mian fratinon kaj min adoptis... Tamen, ankoraŭ ses el niaj gefritoj ankoraŭ loĝas Haitie. [/color]
gefrotoj: tiuj, al kiuj poste estos aldonita la samajn gepatrojn.
Mia franjo (frantino) kunportas frotinon mian en sia ventro. [/color]
1-franto; 2-virfranto; 3-frantino: maloftaj 1-gepatro...; 2-patro...; 3-patrino...
...kiu havas pli ol unu gefilon.
1-fronto; 2-virfronto; 3-frontino: maloftaj 1-gepatro...; 2-patro...; 3-patrino...
...kiu havas malpli ol du gefilojn, sed kiu deziras iam havi almenaŭ du.
ktp.
黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-19 05:07:04
->Ili: uzi ilon
Ili havas iom da iloj. Ili scias ili, sed ne scias ilin.
piteredfan (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-19 23:21:15
黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-20 02:24:07