Al la enhavo

Strangaj vortoj

de Terurĉjo, 2007-majo-08

Mesaĝoj: 73

Lingvo: Esperanto

taneli (Montri la profilon) 2007-junio-30 20:57:18

manu_fr:
La kialo de la desegno estas, ke oni diras, ke uroj ankoraŭ ekzistas ie en Rusio (mi ne serĉas !)
Mi dubas pri uroj, sed urinon mi vidis kaj flaris plurfoje en multaj landoj...

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-junio-30 21:18:56

Mia vortaro klarigas la vorton "uro" kiel "зубр" (zubr).
Sed tiuj uroj estas nun vivaj bestoj kaj ili loĝas en Belorusio.
Vidu:
Зубр
Verŝajne, Manu temis pri sovaĝaj bovoj, kiuj jam formortis:
Uro
Ruse la bovo nomiĝas "тур" (tur).

sinjoro (Montri la profilon) 2007-junio-30 22:21:18

Terurĉjo, ŝajnas al mi ke via vortaro enhavas eraron.

Tur = Uro, sovaĝa bovo formortinta en la 17-a jarcento

Żubr = Eŭropa bizono, vivanta inter alie en praarbaro Białowieża.

Sxak (Montri la profilon) 2007-julio-08 13:32:21

PIV 2005:*ur/o Sp. de bovo (Bos primigenius, sin Bos urus), formortinta antaŭ kelkcent jaroj,
Oni skribas pri iu tute formortina besto, sed donas ankaŭ ĝian latinan nomon....

La vortaro de Dal:ЗУБР (Zubr) или зубр м. вид дикого быка, с косматой шеей; водится в Литве и
на Кавказе; Bos urus ...
Kaj ĉi tie Dal skribas pri vivanta besto kun la sama latina nomo kiu vivas en Litovio kaj Kaŭkazo
Nu, tiama Litovio inkluzivis ankaŭ la nunan Belorusion, tamen oni povas vidi ke tiam tiu besto vivis ankaŭ en Kaŭkazo...

La vortaro de Dal:ТУР (tur) м. стар. дикий бык, ныне зубр, уцелевший у нас только в
Беловежской пуще (гроднинск.) и за Кавказом;
Ĉi tie Dal skribas ke fakte la rusa "tur" estas sinonimo de "zubr" kaj preskaŭ ripetas la lokojn kie la besto plu loĝas: la praarbaro Białowieża kaj Kaŭkazo

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-julio-10 18:36:31

MALHIMNO IDISTA

En la mond' naskiĝis nova ido,
Tra la mond' malsaĝa iras voko:
Renkontata ĉie per la rido,
Nun de loko flugas ĝi al loko.

Ĝi al glavo, sangon soifanta,
Nun la homan familion tiras:
Al la mond' eterne militanta
Malpaciĝon novan ĝi inspiras!

Sub sensenca sign' de blua stelo
Kolektiĝas kelkaj poliglotoj, --
Kaj neniu scias pri la celo,
Kiun havas tiuj idiotoj!

Forte staras muroj de miljaroj
Inter la popoloj dividitaj, --
Sed ankoraŭ plifortiĝus baroj,
Se per Ido estus ni kaptitaj.

Sur sensenca ida fundamento,
Komprenante preskaŭ jam nenion,
La popoloj pro la malkonsento
Pereigus homan familion! . . .

Sed ni kredu: tiu ĉi brutaro
Tre rapide tute malfortiĝos, --
Kaj la bela sonĝo de l' homaro
Por eterna ben' efektiviĝos!

[El Krestomatio de Esperanta Literaturo, Vol. I, I. Szerdahelyi, Budapeŝto 1979]

Filu (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-13 19:22:20

Papero: ero de papo, precipe kiel eŭfemismo por papa defekaĵo.

En la riĉa tualeto vatikana ekturniĝis papere makulita papero.

Filu (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-14 16:17:00

fri: aldoni la samajn gepatrojn al diversaj vivantoj.

El ĉiverbo troveblas la sekvontaj vortoj:

gefratoj: tiuj, al kiuj estis aldonita la samajn gepatrojn.

gefritoj: tiuj, al kiuj estis unue aŭ iam aldonita la samajn gepatrojn, sed kies samgepatriĝeco ial poste finiĝis.
Mi naskiĝis en Haitio, kaj poste norvegia familio mian fratinon kaj min adoptis... Tamen, ankoraŭ ses el niaj gefritoj ankoraŭ loĝas Haitie. [/color]

gefrotoj: tiuj, al kiuj poste estos aldonita la samajn gepatrojn.
Mia franjo (frantino) kunportas frotinon mian en sia ventro. [/color]

1-franto; 2-virfranto; 3-frantino: maloftaj 1-gepatro...; 2-patro...; 3-patrino...
...kiu havas pli ol unu gefilon.

1-fronto; 2-virfronto; 3-frontino: maloftaj 1-gepatro...; 2-patro...; 3-patrino...
...kiu havas malpli ol du gefilojn, sed kiu deziras iam havi almenaŭ du.

ktp.

sal.gif

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-19 05:07:04

Ilo: aĵo uzata kiel rimedo
->Ili: uzi ilon
Ili havas iom da iloj. Ili scias ili, sed ne scias ilin. rideto.gif

piteredfan (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-19 23:21:15

Ĉu eraro havas multajn erojn? okulumo.gif

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-20 02:24:07

Onia memoro estas ties propra oro. rido.gif

Reen al la supro