Al la enhavo

dekstrulo / maldekstrulo

de fizikisto, 2010-decembro-23

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

fizikisto (Montri la profilon) 2010-decembro-23 14:12:15

Saluton,
Kiel oni nomas iun, kiu prefere uzas sian dekstran/maldekstran manon? La vortojn "dekstrulo" kaj "maldekstrulo" oni ja uzas por politika direkto. Ĉu oni povas uzi ilin ankaŭ por la preferata mano? Ĉu vi havas pli taŭgan proponon?

Mi deziras al ĉiuj ĝojan Kristnaskon!

darkweasel (Montri la profilon) 2010-decembro-23 14:25:01

Eble (mal)dekstramanulo.

AlfRoland (Montri la profilon) 2010-decembro-23 15:18:50

darkweasel:Eble (mal)dekstramanulo.
Ŝajnas esti bona propono, mia vortaro proponas "dekstramana" kiel adjektiva formo.

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2010-decembro-23 16:27:21

REVO:dekstrulo

1.
Tiu, kiu uzas kutime la dekstran manon por skribi, labori ks.
2. TEZ
POL Persono apartenanta al la konservemaj aŭ reakciaj partioj, kiuj tradicie sidas en Parlamentejo dekstre de la prezidanto.
Dume en la Reta Vortaro dekstrulo havas ambaŭ signifojn. Same maldekstrulo.

sinjoro (Montri la profilon) 2010-decembro-24 13:35:16

Ni diru, ke "dekstrulo" estas iu, kies kvalito estas "io dekstra", sen troa precizo kiun montras la kunteksto. Se necesas diferencigi montrante, ke temas pri uzata mano kaj ne sekvata politiko, "maldakstramanulo" bonas.

Mi salutas ĉeokaze ĉiujn, kiuj samkiel mi estas maldekstruloj en ambaŭ signifoj okulumo.gif

Reen al la supro