Al la enhavo

Kiel oni elparolas la vorto "L'"?

de rynasaurus, 2010-decembro-28

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

rynasaurus (Montri la profilon) 2010-decembro-28 03:02:28

Mi legis poemojn kaj kantojn kiuj havas la vorton "l'" en ili.

Ĉu oni elparolas "l'" kiel "la"? Aŭ "lo" aŭ kion?

Ekzemple:En l' kapo.

(Ĉu oni elparolas "en lo kapo."? "en la kapo."?)

Dankon kaj bonvolu pardonu miajn erarojn.

RiotNrrd (Montri la profilon) 2010-decembro-28 03:26:56

"La".

sergejm (Montri la profilon) 2010-decembro-28 05:14:46

«l'» oni elparolas kiel «l», ne «lo» aŭ «la».
«En l' kapo» oni elparolas kiel «en-l-kApo».
Oni ne mallongigu «la» al «l'», se tio estas malbone elparolebla, same antaŭ aŭ post «l», kiel «al l' lampo», kie ĝi estas malbone aŭdata. Plej ofte la mallongigo estas post prepozicio kun vokalo en la fino, kiel «de».
«de l'» estas elparolata «del» (sed oni ne skribu «del»!).

darkweasel (Montri la profilon) 2010-decembro-28 08:22:43

Laŭ la Fundamento, oni mallongigu la al l' nur post prepozicio finiĝanta per vokalo, kaj tiam ne estas problemo: de l' elparoliĝas kvazaŭ del.

Reen al la supro