Al la enhavo

Ekologio, konsumado, vivniveloj kaj t.p.

de Terurĉjo, 2007-majo-10

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-majo-10 18:16:22

Antaŭen kuraĝe, sur arbojn, en kavernojn, al ŝtonaj hakiloj kaj lancoj. Kiu volas esti mola kaj lanuga?

Ĉu usonanoj kulpas pro la preskaŭ plej alta vivnivelo en la mondo?

Ĉu uzado de elektroveturiloj permesas plibonigi ekologian situacion sur la terglobo?

Mie, tute ne, ĉar por elektrokurento necesas multege da elektrostacioj, ĉu hidro-, ĉu nuklea-, ĉu iaj aliaj.
Hodiaŭ en Kaliningrada regiono nia registaro decidis fermi la ventan elektrostacion pro ĝia malutilo, ĉar la prezo de elektroenergio estas tro granda.

manu_fr (Montri la profilon) 2007-majo-10 19:26:16

Terurĉjo:
Ĉu uzado de elektroveturiloj permesas plibonigi ekologian situacion sur la terglobo?
Kompreneble jes, ĉar elektroenergio ne estas fosila energio.
Oni devas malpligrandiĝi rapide la efektojn de la CO2 en la atmosfero, kaj aŭtoj estas granda fonto da atmosferpoludo.
Ankaŭ bovinoj, bedaŭrinde...
Diru, kara loĝanto de la nordrusio, ĉu vi ankoraŭ havas permafroston pli norde ?
Ĉu estas pro blizardo ke oni stopis la ventenergio en via urbo, ĉu estas pro tio, ke tiu ĉi energio devenis tromultekosta en Kaliningrado ? Oni ja scias, ke la vento destruas facile, sed por mi estus interese scii.
Manu
sal.gif

PS : mi dankas vin, por la kialo, ke vi komencis tiun ĉi fadenon pri ekologio.
Espereble multaj forumanoj partoprenos pri pozitivaj aspektoj

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-majo-10 20:53:35

Mi atendis tiun, kiu kreos la fadenon pri gravaj ekologiaj problemoj, sed vane.
Tiam mi mem decidis roli kiel Kreanto. okulumo.gif

Estimataj diskutantoj.
Respondu bonvole al mia demando: de kie estas prenita la elektroenergio? Ĉu de kosmo, aero, suno?
Entute ne!
Pura elektroenergio estas produktita de forbruligado de nafto, gaso, karbo, torfo kaj t.p. Oni ankaŭ produktas tiun energion en hidroelektrejoj kaj atomaj elektrejoj, sed la plej granda parto da e-energio estas produktita en termoelektrocentraloj.

Pripensu ankaŭ pri tio, kiom da energio (kia parto) necesas al ordinara homo por vivi, kaj kiom da energio (kia parto) necesas al la funkciado de industrio, precipe la peza.
Ŝajnas, ke ĉiuj homoj por vivi konsumas nur kelke da procentoj de tutmonda energia konsumado. Tial ĉu vi malpliigos vian konsumadon, ĉu iom pliigos, la ĉefa situacio ne ŝanĝiĝos.
Necesas al la homaro ne ŝanĝi konsumadon, sed serĉi novajn alternativajn fontojn de energio.
Mi mem ne dubas, ke nia Tero kapablas nun elteni eĉ pli grandan konsumadon.

Pri la plivarmiĝo de la Tera klimato.
Kial mia lando, la plej malvarma lando de l'mondo, devas lukti kontraŭ tia utila por ĝi procedo? Mi, ekzemple, volus, ke en Rusio ankaŭ kresku tutjare babanoj, ananasoj kaj aliaj ekzotaj fruktoj kaj legomoj. Mia lando devas konsumi energion por hejti sin, sed ne por produkti ion. Pro tio Rusio energion ne konsumas, sed, ŝajne, malŝparas, elspezas, vane disigas.

Malfeliĉaj bovinoj! malgajo.gif
Ili furzas, tial oceanoj forbordiĝas kaj glaĉeroj degelas. okulumo.gif

annadahlqvist (Montri la profilon) 2007-majo-10 23:40:23

Necesas al la homaro ne ŝanĝi konsumadon, sed serĉi novajn alternativajn fontojn de energio.
Kial ne la du? Oni povas serĉi novajn alternativajn por neceseca konsumado kaj ŝanĝi konsumadon de aliaj varoj al malpli energibesonas varoj.
Kial mia lando, la plej malvarma lando de l'mondo, devas lukti kontraŭ tia utila por ĝi procedo?
solidareco?
kontraŭe:
-specioj estingiĝo
-pli aŭ malpli pluvo (sekeco kaj inundo)
-laŭ unu teorio, kiam arkto fandos, renversos fluo en la oceano (Gulf stream) kaj sen varma fluo, skandinavio frostigos kaj iniciatos unu nova glaciepoko en Eŭropo.

mccambjd (Montri la profilon) 2007-majo-11 03:35:02

Terurĉjo:de kie estas prenita la elektroenergio?
Mi kredas ke estas nur unu ne-forceja fonto kiu povas plenumi niajn aktualajn kaj estontajn bezonojn: nuklea energio. Ĉiuj aliaj fontoj ŝajnas taŭgi nur por malgrandaj uzadoj.
Grandega problemo kun venta kaj suna energio estas la manko de sufiĉa energia akumulado--la suno brilas kaj la vento blovas nur parton de la tago. Grandegaj areoj bezonas provizi eĉ urbeton kun energio de la suno, vento, aŭ bio-etanolo. Fine, ne ĉiuj lokoj havas fidindan sunbrilon, venton, ktp.
Ili estas/us utilaj, sed eĉ kombiniĝitaj, ili verŝajne neniam tute plenumos niajn bezonojn. Ni postulas puran, abundan, fidindan fonton de energio. Mi scias ke nuklea energio havas problemojn, kaj grandajn kaj malgrandajn. Sed kion estas la alternativo?
...kiom da energio (kia parto) necesas al ordinara homo por vivi, kaj kiom da energio (kia parto) necesas al la funkciado de industrio...
Mi kredas ke niaj energiaj bezonoj neniam malpliiĝos, ĉar energio estas ekonomio. Pli efikeco simple signifas pli riĉeco. Do, mi opinias ke efikeco ne estas plej grava parto de la solvo. Aliflanke, pliboniĝi nia efikeco estas pli rapida ol fari novaj centraloj!

manu_fr (Montri la profilon) 2007-majo-12 13:09:31

mccambjd:
Terurĉjo:de kie estas prenita la elektroenergio?
Saluton al ĉiuj !
(bone spiru antaŭe komenci legi, ĉar la mesaĝo estas iom longa !)
Mi kredas ke estas nur unu ne-forceja fonto kiu povas plenumi niajn aktualajn kaj estontajn bezonojn: nuklea energio. Ĉiuj aliaj fontoj ŝajnas taŭgi nur por malgrandaj uzadoj.
Grandega problemo kun venta kaj suna energio estas la manko de sufiĉa energia akumulado--la suno brilas kaj la vento blovas nur parton de la tago. Grandegaj areoj bezonas provizi eĉ urbeton kun energio de la suno, vento, aŭ bio-etanolo. Fine, ne ĉiuj lokoj havas fidindan sunbrilon, venton, ktp.
Ili estas/us utilaj, sed eĉ kombiniĝitaj, ili verŝajne neniam tute plenumos niajn bezonojn. Ni postulas puran, abundan, fidindan fonton de energio. Mi scias ke nuklea energio havas problemojn, kaj grandajn kaj malgrandajn. Sed kion estas la alternativo?
...kiom da energio (kia parto) necesas al ordinara homo por vivi, kaj kiom da energio (kia parto) necesas al la funkciado de industrio...
Mi kredas ke niaj energiaj bezonoj neniam malpliiĝos, ĉar energio estas ekonomio. Pli efikeco simple signifas pli riĉeco. Do, mi opinias ke efikeco ne estas plej grava parto de la solvo. Aliflanke, pliboniĝi nia efikeco estas pli rapida ol fari novaj centraloj!
Ne estas facila afero respondi pri ĉiuj aspektoj de la aktuala diskutado.
La diskuto kovras tro da aspektojn samtempe.
Sed estas interesa provi interŝanĝi ideojn malgraŭe.
Jen laŭ mi, la problemo aktuala numero un estas pri poluado kun CO2 en la atmosfero.
Se neniu reaĝas, oni iras rekte al monda katastrofo. (parenteze por nia kara rusia amiko, la bovinoj ne poluas furzante, sed ruktante)shoko.gif
Kaj mi esperegas ke rusoj konscias aŭ baldaŭ konscios, kaj reaĝos same kiel la aliaj.
(mi komprenas la rusojn, kiuj verdire ne timas plialtiĝi temperaturon de lia atmosfero).
Sed, serioze :
Ĉu ni havas elekton nenion fari?
certe ne ...
Ĉu oni povas ĉanĝi ion ?
certe jes !
Kaj ni ĉiuj, kaj samtempe, kaj ekde nun, precipe en niaj vivmanieroj !
Se oni prenas la ekzemplon pri veturiloj, oni ofte jam povas simple marŝi aŭ cikli anstataŭ stiri aŭton.
Oni povas ankaŭ elekti veturi dank'al energio da etanolo (kiel la brazilanoj) kun la "fleks"-sistemo.
En Francio, oni ne havas kan-sukerojn, sed oni provas uzi kolzon :
De longe busoj veturas suksece kun kolzo (oleo de kolzo) en grandaj francaj urboj.
La vera problemo estas grave politika : oni paĝas grandan parton da impostoj sur la prezo de la benzino !
Kaj oni pliriĉiĝas TOTAL, ELF ktp...kiuj havas tre (tro !) grandan povon.
En Francio tiele, la uzado de kolzo aŭ alkoholo ankoraŭ ne estas permesita por individuoj (ĉu ne estas honto ?!)
Sed, idividue, mi ekz. tamen uzas en mia aŭto 50% benzinon, 50% kolzon, kaj la motoro funkcias tre bone ! Laŭ mi estas tro grava fari tion, malgraŭ ke mi tute ne rajtas fari tion : mi preferas ne respekti la aktuala, francan leĝon. Verdire, se mi tuj povus meti alkoholon da vino (en Francio ja abundas vino !), mi tuj farus !
okulumo.gif
Ĉiam pri aŭtoj, ĉar estas grava funto da atmosfera poludo (jes Terurĉjo, ne nur industria poluado gravas), kompreneble elektra enerĝio estas ankaŭ solvo. Ĉu rekte per suna enerĝio (baldaŭ mi esperas), ĉu per miksaĵo da klasika benzino kaj elektra energio tute produktita de la unua.
mccambjd verŝajne jam posedas tian aŭton, kaj mi miras lin pro tio.
Pri la dua aspekto de la diskudo, mi tute ne agordas kun la fakto, ke oni ripozus sur pliboniĝo de la efikeco.
Verdire, ideale, estas bona punkto.
Oni kelkmaniere ĉiam pliboniĝas teknikajn problemojn en la tempo (malgraŭ ke benzin-motoroj ĉiam restos la malpli bonajn motorojn en efikeco pura...)
Industrio ja pliboniĝas la efikecon por pliboniĝi la ekonomion.
Sed, de kiam oni pliboniĝas efikecon de la motorojn, tio ne volas diri, ke oni solvas ion.
Ĉar oni tamen en riĉaj landauj pli kaj pli posedas poluantajn varojn kiel autojn.
Oni jam parolis pri 5 aŭtoj per familio, amikoj ! Ĉu vi konscias ????
Kaj intertempe la samaj aŭtoj divenis pli kaj pli rapidaj, kaj pli kaj pli pezaj...
Konkludo : oni nenion ŝparas ! Male !!
Ĉu vi konas la poluadon de 4X4 kompare al normala aŭto ? Estas honto... Kiu vere bezonas de 4X4 en sia tuttaga vivo ? Nur tre tre tre malmultnombraj homoj sur tero.

Jen, fine, mi pensas ke politikistoj devas aktive ekde TUJ malpermesi uzadon de tro grandaj aŭtoj kiel la 4X4, inter aliaj punktoj.

Pri energio en industrio...
Mi havas bedaŭrinde preskaŭ la saman vidpunkton kiel mccambjd : nur nuklea energio permesas sufiĉi la aktualan demandon. Oni tamen ne devas forĵeti nek la sunan enerĝion, nek la ventan, kiuj permesas multajn ŝparojn. Kaj ankaŭ la remarkinda ekzemplo de la 3 gorĵ-baraĵo en Ĉinio estas sufiĉe sukseca por montri la kabablecon uzi aliajn enerĝiojn kiel la akva enerĝio krom la ĉarbono kaj petrolo.
Gratulojn al la ĉinoj !
En Francio, ĉiuj la sitoj por produkti akv-enerĝio de fluvoj estas jam uzitaj de longe.

Oni ankaŭ iom parolis pri la nuklea enerĝio..., laŭ mi la futuro verdire estas en la nuklea "fuzio" (kaj ne fisio).
Kial mi tre esperas en la proĵekto ITER.

Jen, pardono por la longeco de tiu ĉi mesaĝo...
kaj bonvolu doni vidpunktojn kaj ankaŭ precipe pozitivajn ideojn !

Manu

Reen al la supro