Al la enhavo

SenEstsepte Fonetika Ortografio Sen Aldonay Signoy

de sev, 2011-januaro-03

Mesaĝoj: 26

Lingvo: Esperanto

sinjoro (Montri la profilon) 2011-januaro-06 02:12:12

vejktoro:Ĉu devus onı perdı la punkton el la i-oj kaj j-oj ankaŭ?
Kiucele? Pro tio la literoj estas malpli facile legeblaj kaj distingeblaj.

danielcg (Montri la profilon) 2011-januaro-06 02:40:36

Ne, tiuj estas civilizitaj supersignoj, ĉar ankaŭ la angla lingvo havas ilin. Male, la ne anglalingvaj supersignoj, kiaj la esperantaj ĉapeloj aŭ la hispana ñ, estas barbaraĵoj forigindaj.

lango.gif

Via,

Daniel

vejktoro:Ĉu devus onı perdı la punkton el la i-oj kaj j-oj ankaŭ?
lango.gif

vejktoro (Montri la profilon) 2011-januaro-06 04:16:51

Ha!

Sinjoro, mi ŝercis.

Kaj Danielcg, Vi pravas - sed, se unu punto estas bona...
Pliboniĝe, mï uzos du punktojn!

rido.gif

Vere, mi volas nur unu ortografio, kaj mi ŝatas la ĉapela-sistemon. Se oni ŝanĝus iu ajn sistemon, ebla la angla povus alpreni ĉapelojn.

sev (Montri la profilon) 2011-januaro-11 11:52:20

ridulo.gif SEFOSAS au Minirefo ?

sev:Ĉu ekzistas vortaron por tiaj esperantidoj ?
Mi preskau trovis ! (Chio ekzistas !)
ĉ -} q
ĝ,ĵ -} y
ŝ -} x
ŭ -} w
http://tech.dir.groups.yahoo.com/group/esp-novo/...
Sed ekzistas deko aw dudeko da paroloj kiuj prezentus okazajn fonetikajn konfuzojn, do oni devus uzi sinonimojn aw enkonduki neologismojn. Ekzemple, por eviti teoriajn konfuzojn kiel tiu inter "yibo" (monteto sur la dorso) kaj "yibo" (antawvelo, xipa triangula velo inter la pruo kaj la antawmasto), oni povas anstatawi la duan parolon, la antawvelon, per la internacia parolo "klivero". Tiuj okazayoj estas maryenetaj. Eble, nun multaj el vi demandos tion al mi: ho Aleksandro, kial tiom da peno? Qu por babiladi, nun interrete, pri la ortografio kaj la prononcado de Esperanto kaj la aliaj helpoplanlingvoj? Qu por qarlatani, ankoraw plifoje? Ne!
Tamen... kio pri la ayo de la qipestro ? senkulpa.gif

sergejm (Montri la profilon) 2011-januaro-11 13:28:36

En libro "Soci-politikaj aspektoj de Esperanto-movado" mi vidis en unu artikolo jenan solvon por ia nova lingvo:
Sonoj c (estu 'ts') kaj ĥ estas forigitaj por havi egale 26 sonojn;
j estu 'y';
ŭ estu 'w';
ĉ estu 'c';
ĝ estu 'q' (litero q similas al g);
ĵ estu 'j';
ŝ estu 'x'.

Sed tia alfabeto estas alfabeto sen lingvo, ĝi ne taugas por Esperanto; legu en "Historio de Ido", kial refirmita Esperanto, nomita Ido, ne havis sukceson.

sev (Montri la profilon) 2011-januaro-11 14:45:10

ĉ -} q
ĝ,ĵ -} y (au nova vorto se ekzistas omonimo)
ĥ -} k (au nova vorto se ekzistas omonimo)
ŝ -} x
ŭ -} w
Sed tia[j] alfabeto(j] estas alfabeto[j] sen lingvo, ĝi [ili] ne taugas por Esperanto;
Lau mi dependas...
Vi pravas se oni bezonas krei pli da ... dek vortoj. Se ne, oni povas diri ke estas la sama lingvo, kaj do ke la alfabeto povus taugi.

1) ĥoro -> koruso
2) ...

1) aĝo -> aeyo (prononcu aeĝo au aeĵo)
2) ...

Fakte, mi devas konsenti ke ne estus "mini-reformo"... Ech por la litero ĥ, la forigo ne estas finita... Mi ne havas tempon por tiu chi ludo. Lasu tion por kelkaj "donkishotoj" !

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-januaro-13 13:23:55

ekooshanjoy chiujawde
sed alfabetoŝanĝoj ne tro ofte... okulumo.gif

Prefere ni atendu, ke tio estos nepra kondiĉo por adoptigi esperanton...rido.gif kaj tiam, la afero ne plu dependos de ni ploro.gif

sev (Montri la profilon) 2011-januaro-14 04:18:35

Fakte...
Ne okazos. Mi longe provis SEFOSAS por kutimighis, kaj mi konstatis ke finfine tute ne taugas. Kelkaj kutimoj, kiel la j por la pluraloj estas tre malfacila por changhi, kaj tre malbela pro la longigo :
10 y : yyyyyyyyyy
10 j : jjjjjjjjjj
La pli malbela estas vorto kiel "stsientso", au "kuradjidji", kaj multe aliaj vortoj... Kaj ekzistas debato pri fonetiko : chu afrikatoj estas unu au du sonoj ?

Tiu ideo estis tute malvera bona ideo...

Kaj, alimaniere, forigi la distingo inter gh kaj jh povas esti tute danghera por la genio de la zamenofa lingvo : lau la naci-originoj, oni faras malsamajn prononcajn erarojn, kaj tiu distingo helpas por bone komuniki (kaj belsonas ridulo.gif ).

sergejm (Montri la profilon) 2011-januaro-14 05:29:13

sev:forigi la distingo inter gh kaj jh povas esti tute danghera por la genio de la zamenofa lingvo
Ne nur distingo, sed ankaŭ alia skribo: ĝ ofte aperas tie, kie en naciaj lingvoj estas g, kaj ĵ - kie j.
Ekz. ĝermano = antikva germano, se vi skribos yermano, jermano aŭ laŭ aliaj ĉi-tieaj proponoj, la vorto estos tute ne rekonebla. Vortoj en Esperanto estas elektitaj por ĝia nuna alfabeto, por reformita alfabeto devas esti kreota tute nova lingvo - tio estis unu el eraroj de idistoj.

sev (Montri la profilon) 2011-januaro-14 06:38:59

"yermano"...
Fakte, mi nun tute kutimiyis je vidi la literon y kiel litero ĝ okulumo.gif
Kaj tiel oni ne konfuzas germanon kaj yermanon lango.gif

Reen al la supro