Al la enhavo

SenEstsepte Fonetika Ortografio Sen Aldonay Signoy

de sev, 2011-januaro-03

Mesaĝoj: 26

Lingvo: Esperanto

marcuscf (Montri la profilon) 2011-januaro-14 14:15:49

sergejm:Vortoj en Esperanto estas elektitaj por ĝia nuna alfabeto, por reformita alfabeto devas esti kreota tute nova lingvo - tio estis unu el eraroj de idistoj.
Prave. La skribita formo de "scienco" aspektas internacia. Se oni ŝanĝus la sonon de C, estus pli bone pluhavi la skribmanieron "scienco" * kun alia prononco ol uzi la tre maloportunan sinsekvon "sts...".

* (aŭ eble cienco, laŭ Ido, la portugala, la hispana, ktp.)

Krome, la ikso-sistemo jam estas senescepta, fonetika kaj sen aldonaj signoj. Kion pli oni celas?

sev (Montri la profilon) 2011-januaro-14 17:14:51

marcuscf:Kion pli oni celas?
Belecon kaj malpezecon.

H-sistemo kun ĝ -} y kaj ĵ -} q estas multe pli agrabla ol ikso-sistemo au simpla h-sistemo. Vi povas vidi ekzemplojn tie : La noa

Urho (Montri la profilon) 2011-januaro-15 12:31:02

sergejm: – –
ĝ estu 'q' (litero q similas al g);
Jes, mi havas saman ideon, ĉar

mi havas poŝtelefonon iPhone de la firmao Apple. En tiu ĉi telefono mi ne povas skribi la ĉapelitajn literojn de Esperanto (sed eble en la proksima estonteco tio eblas?). Do – por la propra uzo mi skribas per la ĉeĥa virtuala klavaro jene:

La čarma čičerono kročetas. (← La ĉarma ĉiĉerono kroĉetas.)
La aqa qirafo quas. (← La aĝa ĝirafo ĝuas.)
Xameleona xoro estas xaoso. (← Ĥameleona ĥoro estas ĥaoso.)
Žurnalistoj dežoras žaǔde. (← Ĵurnalistoj deĵoras ĵaŭde.)
Ši manqis čokoladon. (← Ŝi manĝis ĉokoladon.)
Lia aùto estas ie en Eùropo. (← Lia aŭto estas ie en Eŭropo.)

Do – unu litero unu sono:

ĉ Ĉ => č Č (ĉu? => ču?)
ĝ Ĝ => q Q (ĝis => qis)
ĥ Ĥ => x X (ĉeĥa => čexa)
ĵ Ĵ  => ž Ž (ĵaluza => žaluza)
ŝ Ŝ => š Š (ŝatokupo => šatokupo)
ŭ Ŭ => ù Ù (Eŭropo => Eùropo)

bv. noti, ke la esperantlingva ŭ estas u + brevo (˘).
_ _ _ _ _
ĝisdatigita: 2014-08-10

sev (Montri la profilon) 2011-januaro-16 00:04:37

Interesa.

Pri poma klavaro, jam ekzistas ! (chu ne ?)
http://itunes.apple.com/fr/app/id391600511?mt=8

Urho (Montri la profilon) 2011-januaro-16 10:44:20

sev:Pri poma klavaro, jam ekzistas ! (chu ne ?)
http://itunes.apple.com/fr/app/id391600511?mt=8
Dankon pro la informo! rideto.gif

Urho (Montri la profilon) 2011-januaro-16 14:39:01

Cetere, en la komenco de januaro mi sendis al la firmao Apple leteron, en kiu mi proponis Esperanto-klavaron laŭ la ĉeĥa klavaro. – Eble jena klavaro estus la plej utila?
Urho:
Q W E R T Y U I O P
A S D F G H J K L Ŭ
  Z X C V B N M ^
Do, oni skribas kvin ĉapelitajn literojn jene:

c + cirkumflekso (^) => ĉ ; C + cirkumflekso (^) => Ĉ
g + cirkumflekso (^) => ĝ ; G + cirkumflekso (^) => Ĝ
h + cirkumflekso (^) => ĥ ; H + cirkumflekso (^) => Ĥ
j + cirkumflekso (^) => ĵ ; J + cirkumflekso (^) => Ĵ
s + cirkumflekso (^) => ŝ ; S + cirkumflekso (^) => Ŝ

Reen al la supro