Al la enhavo

Ĉu vi scias bonan retpaĝo por lernas la Holanda lingvo?

de Darkmaster127, 2011-januaro-07

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

Darkmaster127 (Montri la profilon) 2011-januaro-07 21:06:16

Saluton, al ĉiuj. Bonvolu koerekti min koncerne ĉiuj eraroj mi faras en Esperanto. Mi estas pli malpli nova al ĝi.

Mia patro deziras lerni la Holanda lingvo kaj mi sugestis li utiligos (Aŭ utiligu?) la interreton.

Tamen, mi ne scias kio serĉi ĉar mi ne komprenas la Holanda lingvo. Laŭ homoj profilo sur ĉi tiu retpaĝo, multaj homoj parolas pli ol unu lingvo.

Do, mi petas vin, iu kiu parolas ambaŭ Esperanton kaj Holandon. Ĉu iu rekomendos al mi bona unu?

Dankon,
Gareth

darkweasel (Montri la profilon) 2011-januaro-08 11:36:00

"Ĉu vi scias bonan retpaĝon por lerni la nederlandan lingvon?"

Ne, mi neniun scias, sed vi petis, ke oni korektu vin, do jen:
Darkmaster127:Saluton, al ĉiuj. Bonvolu koerekti min koncerne ĉiujn erarojn, kiujn mi faras en Esperanto. Mi estas pli-malpli nova al ĝi.

Mia patro deziras lerni la nederlandan lingvon kaj mi sugestis, ke li uzu la interreton.

Tamen, mi ne scias kion serĉi ĉar mi ne komprenas la nederlandan lingvon. Laŭ la profilo de homoj sur ĉi tiu retpaĝo, multaj homoj parolas pli ol unu lingvon.

Do, mi petas vin, iun kiu parolas kaj Esperanton kaj la nederlandan. Ĉu iu rekomendos al mi bonan?

Dankon,
Gareth

jan aleksan (Montri la profilon) 2011-januaro-08 12:26:15

Mi ŝatas tiun ĉi: Inglua

Estas iom "robota" sed bona por "stulte" lerni vortojn.

Darkmaster127 (Montri la profilon) 2011-januaro-09 19:46:14

@ Darkweasel- Dankon pro faris tio. Ĝi multe asistas min. Ĝi estis pli bona ol mi atendis.

Kial ĝi estas 'nederlandan' anstataŭe de 'holandan'?

@ jan eleksan- Dankon ankaŭ, mi opinias kio ĝi helpos lin ĉar li trovas malfacile lernas novajn vortojn. (Ĉi tiu estas malĝusta, kiel mi devas fari ĝin?)

darkweasel (Montri la profilon) 2011-januaro-09 20:14:10

Darkmaster127:@ Darkweasel- Dankon pro faris tion. Ĝi multe helpis min. Ĝi estis pli bona ol mi atendis.

Kial ĝi estas 'nederlandan' anstataŭe de 'holandan'?
Holando estas nur parto de Nederlando. En iuj lingvoj, oni uzas la vorton por Holando ankaŭ ĝenerale por la tuta Nederlando, sed en Esperanto tio ne eblas. Holanda lingvo tute ne ekzistas, ĉar en Holando oni parolas la nederlandan.

Darkmaster127:@ jan eleksan- Dankon ankaŭ, mi opinias ke ĝi helpos lin ĉar li trovas malfacile lerni novajn vortojn.
Darkmaster127:(Ĉi tiu estas malĝusta, kiel mi devas fari ĝin?)
Ĉu vi celas:
Ĉi tio estas malĝusta, kiel mi devas fari ĝin?
aŭ eble:
Ĉu tio estas malĝusta, kiel mi devas fari ĝin
aŭ ion alian?

custinne (Montri la profilon) 2011-januaro-15 19:46:31

Holanda lingvo tute ne ekzistas, ĉar en Holando oni parolas la nederlandan.
La holanda ekzistas sed estas nederlanda dialekto.
La nederlanda estas la "lerta" kaj oficiala lingvo, kiun oni ankaŭ parolas en Belgio.

custinne (Montri la profilon) 2011-januaro-15 20:24:25

Estas interesa ligilo ĉi-tie

(en la angla)

Darkmaster127 (Montri la profilon) 2011-januaro-16 12:32:33

Dankon ree Darkweasel.

Custinne, tiu ŝajnas bona. Mi donos ĝi al lin, kiam mi vidos li. Dankon, por via respondo.

custinne (Montri la profilon) 2011-januaro-16 19:16:47

Darkmaster127:
Custinne, tiu ŝajnas bona. Mi donos ĝi al lin, kiam mi vidos li.
→ Mi donos ĝin al li , kiam mi vidos lin

- Nedankinde - rideto.gif

novatago (Montri la profilon) 2011-januaro-16 23:11:28

Mi ŝatis tiun ĉi. Mi uzis ĝin iom kaj ĝi helpis min.

Ĝis, Novatago.

Reen al la supro