Al la enhavo

Uzado de mal- vortoj kaj modernigo de Esperanto

de Terurĉjo, 2007-majo-13

Mesaĝoj: 73

Lingvo: Esperanto

maratonisto (Montri la profilon) 2010-februaro-12 10:24:10

Al mi plaĉas "korta" (mallonga), "liva" (maldekstra) k.t.p. Tamen mi evitas ilin kaj konkordas kun tiuj kiuj ne volas pligrandigi la vortaron necesan por kompreni esperanton. Hodiaŭ estas pli grava la komprenebleco de la lingvo ol beleco aŭ mallongeco. Eble en estonto, kiam la parolantoj estos almenaŭ la dekoblo, estos pli laŭcela uzi tiujn neologismojn kiel "olda" (maljuna) kaj similaj.

darkweasel (Montri la profilon) 2010-februaro-12 12:39:24

maratonisto:Al mi plaĉas "korta" (mallonga), "liva" (maldekstra) k.t.p.
Kurta, ne *korta.

Rogir (Montri la profilon) 2010-februaro-12 13:15:51

Neniu estas pli (mal)ĝusta, do ne vere helpas korekti.

darkweasel (Montri la profilon) 2010-februaro-12 13:18:58

Rogir:Neniu estas pli (mal)ĝusta, do ne vere helpas korekti.
PMEG konas kurta.

gyrus (Montri la profilon) 2010-februaro-12 13:54:18

Rogir:Tiam oni simple parolu pli rapide.
Tio estas pli farebla en lingvoj kiuj ne havas komplikan fonotaktikojn, kiel la japana, kaj krome, la natura parolrapideco de Esperanto iom malrapida.

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-februaro-12 15:00:22

darkweasel:
Rogir:Neniu estas pli (mal)ĝusta, do ne vere helpas korekti.
PMEG konas kurta.
tre interese!
mi demandas se ekz.
malvarma = frida
aŭ simple "ne varma". tio povus estis mezvarma aŭ tepida (lauwarm)!

tepida kaj frida estas por mi tre diversaj aferoj...

Kio estas via opinio?

white knight (Montri la profilon) 2010-februaro-12 15:35:32

darkweasel:
Rogir:Neniu estas pli (mal)ĝusta, do ne vere helpas korekti.
PMEG konas kurta.
Mi samopinias kun Bertilo.

darkweasel (Montri la profilon) 2010-februaro-12 16:10:39

Eddycgn:
tre interese!
mi demandas ĉu ekz.
malvarma = frida
aŭ simple "ne varma". tio povus estis mezvarma aŭ tepida (lauwarm)!

tepida kaj frida estas por mi tre diversaj aferoj...

Kio estas via opinio?
Frida signifas malvarma. La germanan vorton lauwarm mi tradukus per mezvarma.

horsto (Montri la profilon) 2010-februaro-12 16:19:06

Eddycgn:
tre interese!
mi demandas se ekz.
malvarma = frida
aŭ simple "ne varma". tio povus estis mezvarma aŭ tepida (lauwarm)!
tepida kaj frida estas por mi tre diversaj aferoj...
Kio estas via opinio?
mal ne signifas ne, tial malvarma ne signifas ne varma. La malo (germane: Gegenteil) de varma estas germane: kalt

Belmiro (Montri la profilon) 2010-februaro-12 17:46:35

Mi kredas ke jam de longe al multaj homoj la prefikso MAL sonas duba aŭ malagrabla. Mi komprenas sed ne konsentas. Fakte mi malkonsentas kvankam en la portugala MAL signifas: malbono, eraro, malfeliĉo, malsaneco, ktp, ktp.

Kiam mi provas allogi homojn por Esperanto mi montras MAL'n kiel interesa formo. Mi diras: “rigardu: vi ne bezonas lerni curta, feia, esquerda, pequena, fria, ktp, ktp, vi nur bezonas lerni longa, bonita, direita, grande, quente (longa, bela, dekstra, granda, varma)”.

MAL fariĝas la unua neforgesebla afikso.

Multe pli malfacile estas akcepti diri sankta Petro ĉar por ni la adjektivo sankta estas ina

Amike,

Reen al la supro