Al la enhavo

Uzado de mal- vortoj kaj modernigo de Esperanto

de Terurĉjo, 2007-majo-13

Mesaĝoj: 73

Lingvo: Esperanto

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-majo-13 12:25:50

Tiu ĉi temo jam estis diskutita en la forumo, sed mi volus ekscii opiniojn de estimataj forumanoj.

Foje, ŝajne Ĝosefo skribis, ke tiaj vortoj entute ne plaĉas al li, ĉar prefikso "mal-" entenas en si malbonan signifon. Mi kontraŭdiris, ke ion malbonan mi ne sentas.
En moderna Esperanto al multaj mal- vortoj ekzistas sinonimoj, ekzemple:
mallonga - kurta
maljuna - olda
malgaja, malĝoja - trista, morna
malbona - mava kaj t.p.
Mi mem preferas uzi tradiciajn mal-vortojn, ĉar mi ne vidas en tiaj vortoj ion malbonan, sed ĵus mi skribis "kurte" en alia fadeno.
Carola skribis "seltejo", mi ne trovis tiun vorton en miaj vortaroj kaj pensis, ke Carola eraris. Tamen estis mi, kiu eraris. ploro.gif
Kia estas via rilato al mal- vortoj, al uzado de "modernaj" aŭ sinonimaj vortoj, kaj ĝenerale al modernigo de Esperanto.

Sxak (Montri la profilon) 2007-majo-13 13:56:41

Terurĉjo:Foje, ŝajne Ĝosefo skribis, ke tiaj vortoj entute ne plaĉas al li, ĉar prefikso "mal-" entenas en si malbonan signifon. Mi kontraŭdiris, ke ion malbonan mi ne sentas.
Ŝajnas ke en multaj latinidaj lingvoj la vorto "mal" signifas "malbona". Bv konfirmi aŭ malkonfirmi tion
Do li sentas ion malbonan en ĝi kaj tio estas klarigebla

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-majo-13 14:22:00

Ŝajnas, ke la angla enhavas ion similan.
Ĉu dis-?

RiotNrrd (Montri la profilon) 2007-majo-13 16:39:06

Terurĉjo:Ŝajnas, ke la angla enhavas ion similan.
Ĉu dis-?
Aŭ eĉ "mal"...

Malform
Maladjust
Malevolent
Malcontent
Malady

Kaj eĉ la plinova vorto: Malware.

Ĉiu vorto signifas ion malbonan en la angla.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-majo-13 17:44:52

Feliĉe, la rusa ne havas similajn prefiksojn. La vorto mal- similas laŭsone al la rusa vorto "маленький" -(malgranda) -malenjkij. rideto.gif Denove mal-. okulumo.gif

andreasvc (Montri la profilon) 2007-majo-14 18:13:23

Laŭ mi, la rilato inter mal- en esperanto kaj en aliaj lingvoj estas sensignifia, aŭ eĉ ne ekzistas. Ekzemple la itala havas "maltrattare" sed en Esperanto estas "mistrakti" (kiel "mistreat" en angla). Mal- ne estas mis-!

Malmultaj lingvoj havas vere simalan afikson, kiel mal-. Sed la hungara havas ĝin, laŭ vikipedio.

Sed la mal- vortoj estas pli longa ol la senmalaj sinonimoj, kaj eble malpli belaj. Por mi, tio estas la sola kialo kiam mi uzos ilian, la malmalvortojn ridulo.gif

Andybolg (Montri la profilon) 2007-majo-15 20:13:17

Mi tre ŝatas la "mal"-prefikson.
Se la Esperantistoj ne uzas ĝin, la lingvo tuj malfaciliĝas. La homoj, kiuj ne estas de Eŭropo, ne rekonas vortojn kiel "olda" kaj "kurta". Pli simple estas uzi "maljuna"-n kaj "mallonga"-n.

Eĉ multaj homoj de Eŭropo ne povas kompreni niajn novajn vortojn. Ekzemple; mi ne volus kompreni "morna"-n aŭ "mava"-n. Sed "kurta"-n (norvege "kort", germane "kurz") kaj "olda"-n (angle "old") mi facile povas kompreni. Sed mi tamen uzas "mallonga"-n kaj "maljuna"-n.

manu_fr (Montri la profilon) 2007-majo-16 18:49:52

Andybolg:Mi tre ŝatas la "mal"-prefikson.
Se la Esperantistoj ne uzas ĝin, la lingvo tuj malfaciliĝas. La homoj, kiuj ne estas de Eŭropo, ne rekonas vortojn kiel "olda" kaj "kurta". Pli simple estas uzi "maljuna"-n kaj "mallonga"-n.

Eĉ multaj homoj de Eŭropo ne povas kompreni niajn novajn vortojn. Ekzemple; mi ne volus kompreni "morna"-n aŭ "mava"-n. Sed "kurta"-n (norvege "kort", germane "kurz") kaj "olda"-n (angle "old") mi facile povas kompreni. Sed mi tamen uzas "mallonga"-n kaj "maljuna"-n.
Mi pensas, ke vi tute pravas !
okulumo.gif
Manu

Andybolg (Montri la profilon) 2007-majo-16 19:03:13

Kompreneble! Mi ĉiam pravas lango.gif

magnifico94 (Montri la profilon) 2010-januaro-16 15:31:29

Mi opinias, ke "mal-" estas memkomprenebla prefikso. La novaj vortaj de tipo "trista" estas malnecesaj vortoj. Ne tuŝu Fundamenton de Esperanto!!!

Reen al la supro