Al la enhavo

Ni ne povis konservi eĉ unu aĵon de incendio. - korekte aŭ ne?

de hoplo, 2007-majo-28

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

hoplo (Montri la profilon) 2007-majo-28 08:41:31

Bonan tagon!

En la germana forumo ni demandis nin, ĉu la frazo

Ni ne povis konservi eĉ unu aĵon de incendio.

estas korekta aŭ ne.
Ni preguntas por la prepozicio "de"

Ĝustus:

Ni ne povis konservi eĉ unu aĵon KONTRAŬ la incendio.

Aŭ:

Ni ne povis konservi eĉ unu aĵon ANTAŬ la incendio.

Kion vi opinias?

saluton

hoplo

pastorant (Montri la profilon) 2007-majo-28 08:52:23

hoplo:Bonan tagon!

En la germana forumo ni demandis nin, ĉu la frazo

Ni ne povis konservi eĉ unu aĵon de incendio.

estas korekta aŭ ne.
Ni preguntas por la prepozicio "de"

Ĝustus:

Ni ne povis konservi eĉ unu aĵon KONTRAŬ la incendio.

Aŭ:

Ni ne povis konservi eĉ unu aĵon ANTAŬ la incendio.

Kion vi opinias?

saluton

hoplo
Se mi komprenas korekte, mi pensas , ke vi volas diri:

Ni ne povis konservi eĉ unu aĵon de incendio.

hoplo (Montri la profilon) 2007-majo-28 09:25:55

de incendio

unu aĵo de incendio, ĉu ne estus:
lignoŝtipo, fajro, ktp

"de" estas kiel genetivo, ĉu ne?
mostras apartenon....

Pastorant, vi komprenas germane, ĉu vi volus legi nian fadenon en

lernu germane

dankon

hoplo

Urho (Montri la profilon) 2007-majo-28 10:34:12

hoplo:de incendio

"de" estas kiel genetivo, ĉu ne?
DE

Bonvolu vidi gramatikojn ĉe lernu!
http://de.lernu.net/lernado/gramatiko/konciza/prep...
http://de.lernu.net/lernado/gramatiko/detala/de.ph...

Krome en la vortaro eo-eo ĉe lernu! ekzistas jena klarigo:
"
[deveno] (li venas de Ameriko; ŝi iras de la domo al la lernejo; mi ricevis tion de ili); [faranto] (letero skribita de li); [aparteno] (rado de aŭto; libro de mia frato)
"
Vidu ankaŭ ReVo:
http://www.reta-vortaro.de/revo/

mnlg (Montri la profilon) 2007-majo-28 12:40:27

Persone mi uzus "el".

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-majo-29 10:38:05

Se temas pri diversaj hejmaj aŭ aliaj aĵoj, kiuj forbrulis pro (rezulte de)incendio, necesas skribi: Ni ne povis konservi eĉ unu aĵon pro incendio.

Aĵoj de incendio, laŭ mia opinio, estas rezultoj, fruktoj de incendio, brulego. Vi jam skribis pri ili.

Kontraŭ incendio oni povas uzi diversajn estingilojn.

Sed antaŭ incendio oni kutime nenion atendas.

Kara Hoplo, mi opinias, ke "pro incendio ni ne sukcesis konservi eĉ unu aĵon".

mnlg (Montri la profilon) 2007-majo-29 13:03:28

Mi supozas ke li celis ion similan al "ni ne povis SAVI ion [el la agoj] de incendio".

Tiusence oni kvazaŭ provas fortiri aferojn el la flagrantaj flamoj. Tial mi uzus "el".

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-majo-29 20:52:22

mnlg:Mi supozas ke li celis ion similan al "ni ne povis SAVI ion [el la agoj] de incendio".

Tiusence oni kvazaŭ provas fortiri aferojn el la flagrantaj flamoj. Tial mi uzus "el".
Estimata MNLG. Mi iomete ne komprenis vian proponon.
Ĉu vi proponas skribi tiel:
"Ni ne povis konservi (savi) eĉ unu aĵon el incendio"?

Mie, tiumaniere oni povus esprimi situacion, se iu estus savanta aŭ eltiranta aĵojn el fajro dum incendio.
Krome, mi ne trovas, ke "konservi el incendio" estas la frazo, bone komprenebla.

Sed se post incendio ne restis eĉ unu aĵo, necesas, ree laŭ mia opinio, uzi la prerozicion "pro".

mnlg (Montri la profilon) 2007-majo-29 22:14:44

Terurĉjo:Ĉu vi proponas skribi tiel:
"Ni ne povis konservi (savi) eĉ unu aĵon el incendio"?
Precize.
Mie, tiumaniere oni povus esprimi situacion, se iu estus savanta aŭ eltiranta aĵojn el fajro dum incendio.
Jes. Ne nepre dum ĝi, tamen. Eĉ post ĝi.
Krome, mi ne trovas, ke "konservi el incendio" estas la frazo, bone komprenebla.
Male ĝi estas tute komprenebla al mi.
Sed se post incendio ne restis eĉ unu aĵo, necesas, ree laŭ mia opinio, uzi la prerozicion "pro".
"pro" ankaŭ laŭ mi bone sonas. Mi tamen plu uzus "el". La frazo donas al mi katastrofan senton; kvazaŭ io absolute farendis, rapidaj decidoj necesiĝis; ĉio kontribuas al formo de movadsento, kaj tial mi emas al mov-rilata prepozicio. Ja estas stila elekto se vi preferas.

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2007-majo-30 03:48:16

Laŭ mia opinio,
Ni ne povis konservi eĉ unu aĵon pro incendio.
signifas ke incendio estas la kaŭzo kial ni ne povis konservi eĉ unu aĵon.
Ni ne povis konservi eĉ unu aĵon el incendio.
signifas, ke la ago konservi estas dum la incendio.
Ni ne povis konservi eĉ unu aĵon kontraŭ incendio.
ŝajne ne signifas klare...
Kaj la prepozicio "de" havas multajn signifojn. Ĝi povas signifi "el" aŭ "pro", do per ĝi oni ne klare esprimas. Krome, "de" havas signifojn, kiujn aliaj prepozicioj ne havas, "fare de" kaj "apartenante al(de)". Do mi kutime uzas "de" nur tiam, kiam mi volas esprimi tiujn du signifojn.

Reen al la supro