Al la enhavo

Korektado

de Terurĉjo, 2007-junio-03

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-junio-03 18:38:14

Mi mire rimarkis, ke mi, tia mola, blanka kaj lanuga, ĉesigis korekti fremdajn mesaĝojn, kvankam min multo nervozigas, precipe misuzado de akuzativo (vivu Ido!) kaj nekomprenado de multaj pri uzado de sufiksoj -ig kaj -iĝ.
Mi decidis elekti plaĉitajn al mi mesaĝojn kaj tie ĉi ilin korekti.
Ĉ iu kontraŭos, se mi tion faros?
Ĉio estos tute anonima, mi promesas.

Andybolg (Montri la profilon) 2007-junio-03 19:16:11

Mi ne certas, ĉu mi vin tute komprenis.
Ĉu vi tie ĉi volas korekti malkorektajn mesaĝojn el la forumo?
Se mi korekte komprenis, estas bona ideo. SED: Tiuj, kiuj ne volas korektigi siajn mesaĝojn, povus skribi ĝin ĉi tie.
Mi ankaŭ pensas, ke pli da personoj krom vi rajtu korekti mesaĝojn.

(Ĉiuj rajtas korekti min! Tielmaniere mi plibonigas mian Esperanton okulumo.gif)

Novico Dektri (Montri la profilon) 2007-junio-03 19:50:17

Estimata Terurĉjo,

Nur unu eraron en via paragrafo rimarkis mi: 'ĉesi' estas fakte netransitiva verbo, do la ĝustigita frazo estus "...blanka kaj lanugeca, ĉesis korekti fremdajn mesaĝojn..."

Amike salutas,

Benjameno

manu_fr (Montri la profilon) 2007-junio-03 21:23:14

Kaj mi kiu kredis, ke esperanto estis tiel simpla lingvo, ke neniu farus erarojn...

ĉu oni mensogis tiel dirante ?

mi kaj multnombraj ĉi tie estas la pruvo, ke oni ne facile eksprimas esperante sen fari erarojn

Ne gravas, estas nur ludo...

sal.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-junio-03 22:40:11

Novico Dektri: Nur unu eraron en via paragrafo rimarkis mi: 'ĉesi' estas fakte netransitiva verbo, do la ĝustigita frazo estus "...blanka kaj lanugeca, ĉesis korekti fremdajn mesaĝojn..."
Amike salutas,
Benjameno
Estimata Benjameno!
Vi entute pravas. La verbo "ĉesi" estas netransitiva, tial mi ne povas skribi "mi ĉesis korekti (korektadon)". Oni diras, ke "korektado ĉesis", "pluvo ĉesis", "filmo ĉesis", "laboro ĉesis" aŭ ion similan, sed mi (iu) ĉesigis (igis ĉesi) iun procedon aŭ laboron aŭ agadon.
Mi respektas tutkore vian lingvoposedon, sed, ŝajne, vi iomete konfuzis.
Mi tutanime pretas al diskutoj.
Amike, Konstantin.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-junio-03 22:57:16

Manu:Kaj mi kiu kredis, ke esperanto estis tiel simpla lingvo, ke neniu farus erarojn...
Frato! Nur dum unuaj paŝoj Esperanto estas simpla lingvo. Nun vi mem bone komprenas, ke ne ĉio en la lingvo estas tiel simpla, kiel oni volus.

Andybolg:Ĉu vi tie ĉi volas korekti malkorektajn mesaĝojn el la forumo?
Vi komprenis ĝuste. Tio estas simpla afero per kopiado.

Andybolg:Mi ankaŭ pensas, ke pli da personoj krom vi rajtu korekti mesaĝojn.
Ankaŭ mi opinias same.
Ĉu mi estas unika kaj senerara persono? Sendube, ĉiu rajtas fari tion. Mi bonvenigas tien ĉi ne nur spertulojn (al kies malvasta rondo mi ne apartenas), sed iun ajn.

yugary (Montri la profilon) 2007-junio-04 01:12:50

Terurĉjo:
Novico Dektri: Nur unu eraron en via paragrafo rimarkis mi: 'ĉesi' estas fakte netransitiva verbo, do la ĝustigita frazo estus "...blanka kaj lanugeca, ĉesis korekti fremdajn mesaĝojn..."
Amike salutas,
Benjameno
Estimata Benjameno!
Vi entute pravas. La verbo "ĉesi" estas netransitiva, tial mi ne povas skribi "mi ĉesis korekti (korektadon)". Oni diras, ke "korektado ĉesis", "pluvo ĉesis", "filmo ĉesis", "laboro ĉesis" aŭ ion similan, sed mi (iu) ĉesigis (igis ĉesi) iun procedon aŭ laboron aŭ agadon.
Mi respektas tutkore vian lingvoposedon, sed, ŝajne, vi iomete konfuzis.
Mi tutanime pretas al diskutoj.
Amike, Konstantin.
Kvankam "ĉesi" ja estas netransitiva, ĝi povas havi komplementon infinitivan aŭ prepozician. Jen kelkaj Zamenhofaj esprimoj: ĉesi labori; ĉesi paroli; Ĉesu honori min per tiu titolo; venos la tempo, kiam la homoj ĉesos esti lupoj unuj kontraŭ la aliaj.

Ŝajnas ke la infinitivoj, kiuj sekvas "ĉesi", estas ne objektoj (ĉar ili ja ne estas nomoj) sed esprimoj adverbecaj. La Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko ie klarigas tion.

-- Gary Yu

Sxak (Montri la profilon) 2007-junio-04 14:02:07

Novico Dektri pravas. Ankaŭ min frapis via "mi ĉesigis korekti"

Mielo (Montri la profilon) 2007-junio-04 19:44:03

Mi estis anonima tute.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-junio-10 18:44:01

Mi rifuzas mian oferton.

Reen al la supro