Al la enhavo

Instruado

de ocha, 2007-junio-06

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

ocha (Montri la profilon) 2007-junio-06 13:42:16

Ĉu iu povas helpi min?
Mi volus scii... kiam oni instruas lernantojn pri Esperanto, KIOM oni devas scii pri tiun lingvon, kiun jam parolas la lernantoj? Kiom importas komunan lingvon? Mi aŭdas pri usonanoj, kiuj volas instrui la anglan kaj iras en landon-X sen scipovi lingvon-X. Bone, sed... mi certe ne estus lerninta Esperanton tiel! Ĉu eblas ke tia Esperanto-instruado efiku?
Dankon al ĉiuj legintoj kaj respondontoj! ocha

Jev (Montri la profilon) 2007-junio-06 14:09:58

ocha:Bone, sed... mi certe ne estus lerninta Esperanton tiel! Ĉu eblas ke tia Esperanto-instruado efiku?
Dankon al ĉiuj legintoj kaj respondontoj! ocha
Vi nur tiel pensas. Tia instruado efikas jam dum multaj jaroj. Ĉu vi ion aŭdis pri rektmetoda instruado de Esperanto aŭ pri Cseh-metodo ? Mi lernis Esperanton per rekta metodo kaj poste dum pluraj jaroj mi mem instruis ĝin per la sama metodo al aliaj. Ĉio bonege funkciis. rideto.gif

Reen al la supro