Al la enhavo

IJK 2012 okazos en Japanujo

de yagitakeshi, 2011-majo-10

Mesaĝoj: 17

Lingvo: Esperanto

yagitakeshi (Montri la profilon) 2011-majo-10 07:15:51

IJK 2012 okazos en Japanujo. Ni nun intencas, ke ni okazigos la kongreson en Okinavo(Okinawa) la urbo Tenri, suda kaj tropika insulo ĉirkaŭ malnovega cefurbo, Nara, en Japanujo.

Jen ni kreis la retpaĝon de la IJK. Vidu la paĝo, http://www.ijk2012.org/ .

Ni havas anakŭ vizaĝlibran(facebook) konton.
'La 68-a Internacia Junulara Kongreso en 2012'

Kaj en tvitejo(twitter) Japana Esperanto-Junularo, kiu estas ĉefa organizaĵo okazigonta IJK-n, pepes ĉe la konto @JEJ_ .

Nuntempe japanoj pasas iomete suferan tagojn, kiel vi scias, tamen junaj samideanoj preparas la ĝojan kongreson en Okinavo.

jpablo68 (Montri la profilon) 2011-majo-14 17:12:55

oh mi volas iri al IJK, sed mi bezonas ŝpari multan monon.

saluton! sal.gif

kaha (Montri la profilon) 2011-majo-17 13:14:17

Por Eŭropo, mi proponas la jenon: mi provos (kun helpo de aliaj esperantistoj) pretigi aviadilan karavanon: tuta aviadilo por la esperantistoj, kiuj flugos de Eŭropo (verŝajne Frankfurto, ĉar estas malmultkosta flughaveno) al IJK en Japanio.
Tamen, ni devas esti sufiĉe multnombra por tion partopreni.

Tiaj aferoj ankaŭ realigeblas el aliaj landoj/landaroj, kie koncentriĝas multe da esperantistoj.

Rogir (Montri la profilon) 2011-majo-18 14:00:01

Se la aviadilo estus tute plena, kiom estus la kostoj proksimume por ĉiu?

yagitakeshi (Montri la profilon) 2011-majo-19 01:00:52

Nun ni, LKK de IJK2012, serĉas la rimedojn kaj la vojojn, per kiuj oni povos plej malmultekoste veni al Okinavo. La partopreno en okinava kongreso kostas iomete okulumo.gif pli multekoste ol en eŭropea al vi, sed ni -- precipe mi -- garantos la ĝojon ĉe belega maro dum la kongresaj tagoj.

kaha (Montri la profilon) 2011-majo-24 15:03:34

Rogir:Se la aviadilo estus tute plena, kiom estus la kostoj proksimume por ĉiu?
ĝuste tion mi esploros ĉi somere.
mi volus starigi laborgrupon pri tio. ĉu vi kunhelpus?

yagitakeshi (Montri la profilon) 2011-junio-05 10:22:51

LKK-anoj de 68-a IJK TV-elsendos pri Kansaja Kongreso el Japanujo per UStream.

En 18-a kaj 19-a de junio okazos la 59a Kongreso de Esperantistoj en Kansajo (KEK) en la urbo Kobe. La anoj de Japana Esperanto-Junularo (JEJ) intencas TV-elsendon pri la kongreso laŭ la suba hor-tabulo. Ambaŭ du programerojn vi povos spekti per la UStream-a paĝo nomata Ustream el Japanio.

18-a de junio
04:30 - 05:50 (UTC)
Temo: Pri la programo de 68-a IJK (el Fakaj Kunsidoj 1)
19-a de junio
00:30 - 01:50 (UTC)
Temo: Ebleco de la interreto en Esperantujo (el Fakaj Kunsidoj 2)

jan aleksan (Montri la profilon) 2011-junio-06 06:18:19

kaha:
Rogir:Se la aviadilo estus tute plena, kiom estus la kostoj proksimume por ĉiu?
ĝuste tion mi esploros ĉi somere.
mi volus starigi laborgrupon pri tio. ĉu vi kunhelpus?
Mi supozas ke mi povas iel helpi, kunkolektinte informoj pri flugoj por IJK 2010. Mi tre dubas ke estus ebla plenigi tutan aviadilon, pli suksesigus esplori eblajn grupajn rabatojn. La problemoj estas ke:

- IJK maleuropajn ne superas 200 partoprenantojn (esperu ke tiu ĉi estos ekcepto!)
- Multaj planos alveni pli frue kaj foriri pli malfrue, tiel ke malfacilos plani grupan vojaĝon

oxymor (Montri la profilon) 2011-junio-12 07:01:26

Por informo : mi ĵus trovis ĉi tiun ligilon. Tie homoj ankaŭ pripensas karavanon el Eŭropo.

http://www.facebook.com/event.php?eid=129708817103...

yagitakeshi (Montri la profilon) 2011-junio-19 01:03:50

LKK ŝnaĝas la kongresan lokon al la urbo Tenri, Nara.

TEJO akceptis nian decidon kaj nun ni anoncas ŝanĝon de kongresa loko ([url=http://www.ijk2012.org/index.html#novaĵoj]La publika komento[/url]). Ni klopode serĉis taŭgan lokon en Okinavo, sed bedaŭrinde ne povis trovi ĝin. Ni bedaŭras pri la ŝanĝo kaj vian atendo, sed Tenri estas ankaŭ vizzitinda loko.

Reen al la supro