Al la enhavo

Nekompreneblaj vortoj

de Terurĉjo, 2007-junio-12

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-junio-12 17:44:26

Kio estas netaŭgulo?

Kion signifas la vorto?

Mendacapote (Montri la profilon) 2007-junio-12 18:46:35

Netaŭgulo=Sentaŭgulo: Homo, kiu taŭgas por nenio... Kompatinde! malgajo.gif

Mielo (Montri la profilon) 2007-junio-12 18:49:20

Terurĉjo:Kio estas netaŭgulo?

Kion signifas la vorto?
Tia vorto ne egzistas. Egzistas la indikata: netaŭla, kio signifas ke iu aŭ io ne estas tauĝa, respektive ne povas fari ion. Ĉu ne ? Ĉu eble, la netaŭgulo estas tia persono ?

Mielo (Montri la profilon) 2007-junio-12 18:50:44

Mendacapote:Netaŭgulo=Sentaŭgulo: Homo, kiu taŭgas por nenio... Kompatinde! malgajo.gif
Hahh ! Mendacapote ! Ĉu ni renkontiĝis jam ?

Li/ŝi tauĝas pro io, li/ŝi ne taŭgas pro konkreta io.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-junio-12 19:09:49

Albert Lienhardt

Amuza legolibro en Esperanto
Hungara Esperanto-Asocio
Budapest, 1984

59. Pitt ne perdis la dentojn

La juna Pitt estas vera strato-bubo. Li pli multe ŝatas kuri kun kamaradoj sur la stratoj, ol iri en la lernejon.
Re-foje, li pasigis tutan postmatenon ekstere. Kiam li hejmenvenis, ĵus antaŭ la vespera manĝo, lia patrino estis tre malkontenta.
"Vi estas vera netaŭgulo
" - ŝi diris, "Kie do vi vagadis dum kvar horoj?"
kaj t.p.

Ĉu vi vidas, ke la vorto ekzistas?
Krome, kion signifas "re-foje"? Ĉu ankoraŭfoje?

ree aperinta kara Mendacapote:Netaŭgulo=Sentaŭgulo: Homo, kiu taŭgas por nenio...
Aŭ homo, kiu ne taŭgas por io?

Ruse ekzistas tute sama vorto:негодник. Tiel oni nomas (ofte ŝerce) neobeemajn knabojn.

Mendacapote (Montri la profilon) 2007-junio-12 19:10:55

Saluton Mielo:

Mi devis vojaĝi foren dum kelkaj tagoj. Mi konektiĝis preskaŭ ĉiutage, sed ne havis tempon por forumi.

Mi forumados pli aktive denove, kiel antaŭe... Ne ploru plu pri mi, bonvole. Venezuele ni diras: Mi ne estis mortinta, mi ĵus estis ferie plezuriĝanta! lango.gif

Mendacapote (Montri la profilon) 2007-junio-12 19:15:17

refoje=denove

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-junio-12 19:15:59

Kio estas mirinfano?

Mielo (Montri la profilon) 2007-junio-12 19:22:54

Mendacapote:Saluton Mielo:

Mi devis vojaĝi foren dum kelkaj tagoj. Mi konektiĝis preskaŭ ĉiutage, sed ne havis tempon por forumi.

Mi forumados pli aktive denove, kiel antaŭe... Ne ploru plu pri mi, bonvole. Venezuele ni diras: Mi ne estis mortinta, mi ĵus estis ferie plezuriĝanta! lango.gif
Dankon pro via klarigo. Mi ne ploras, mi pensadis, vi ne havas tempon. Kvankam, kiam mi demandis de vi persone: "Kiel vi fartas ?", vi respondis nenion. Tiu estis instruplena por mi: Ne estu scivola ! Kaj vi ne kredas, ke iu koleras. rido.gif

Pardonon, kara Terurĉjo, mi koncentros pro la temo.

Mielo (Montri la profilon) 2007-junio-12 19:23:53

Terurĉjo:Kio estas mirinfano?
Infano, kiu miras, ĉu ne ? rido.gif

Reen al la supro