Al la enhavo

Ĉu ekzistas esperantistoj naziaj?

de BrunoBram, 2011-julio-07

Mesaĝoj: 20

Lingvo: Esperanto

Roman_Mutin (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-05 12:20:05

Kiel nazio povas fariĝi esperantisto se ĉefa ideo de Esperanto estas internacia amikeco?

zaratustro (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-05 13:19:03

Roman_Mutin:Kiel nazio povas fariĝi esperantisto se ĉefa ideo de Esperanto estas internacia amikeco?
Mi pensas ke Naziistoj ankaŭ povas esti esperantistoj. Esperanto vere estas unu lingvo ne precicipe ideologio. Mi kunsentas ke esperanto povas havi iom da frata filozofio, sed vidu tra la mondo, vi vidos ke ankaŭ inter la nigraj kaj judaj homoj estas Hitleremaj.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-05 13:34:13

ĉu ne en la 30-aj jaroj ekzistis nazia esperanto-asocio? iu antaŭ nelonge donis ligilon al tio en la anglalingva forumparto.

ateneo (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-05 13:48:24

zaratustro (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-05 14:55:06

ateneo:Jen Hitlero kaj la akuzativo
Tre amuza video rideto.gif . Ĝi ridegis min tro multe. Laŭ tiu video, ankaŭ Hitlero estis esperantisto. heheheh

Hispanio (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-05 14:55:13

ateneo:Jen Hitlero kaj la akuzativo
Mi ne esperis spekti denove la saman kaj ĉiean filmeton pri Hitler rido.gif

Aldone, la subtekstoj uzas la Ubuntu-tiparon rideto.gif

patrik (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-05 15:11:16

"Nazia esperantisto" estas oksimorono. Oni nur povas [ideologie, ne nome] esti nur aŭ naziisto aŭ esperantisto, neniam ambaŭ.

[Hmm, eble en Nazia Germanujo, estis esperantistoj kiuj aliĝis al la Nazia Partio. Ĉu iu demandu ilin?]

qwertz (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-05 18:11:09

Roman_Mutin:Kiel nazio povas fariĝi esperantisto se ĉefa ideo de Esperanto estas internacia amikeco?
Kia de ĉefa ideo? Por mi Esperanto sole estas paroladilo kaj ne esperantujeca patriismilo.

Monta Rivero (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-15 08:03:39

Roman_Mutin:Kiel nazio povas fariĝi esperantisto?
Lernante Esperanton.
(la) ĉefa ideo de Esperanto estas internacia amikeco
Imagu nazion, kiu kredas ke Esperanto faciligas internacian amikecon... inter nazioj.

Fakte antaŭ 75 jaroj ekzistis esperantistoj kiuj en la sama tempo estis membroj en nazia partio. Pri tio vi povas legi en la libro "La danĝera lingvo" de Ulrich Lins. Nu, ĝojinde mi ĝis nun nenion aŭdis pri nun vivanta esperantista nazio au nazia esperantisto kaj mi esperas ankau estonte ne audi pri iu tia.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-15 08:16:11

la demando iom implicas ke sen konsenti al certa ideologio oni ne povas lerni esperanton, kio laŭ mi estas sensencaĵo.

mi lernis esperanton el simpla scivolemo pri la lingvo. kial nazioj ne povus fari tion saman?

krome ekz. en hungarujo lerni esperanton donas profesian valoron. tiaj lernintoj verŝajne povas fajfi pri ideologio kaj simple ĝui la avantaĝojn kiujn donis al li la lernado de esperanto.

Reen al la supro