Al la enhavo

Ĉu vi pensas pri via morto?

de IvanCvetoči, 2007-julio-02

Mesaĝoj: 105

Lingvo: Esperanto

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-decembro-11 22:19:47

rust:Unue, mi estas komencanto de Esperanto. Ĉar de ke mi probable mutilos la lingvo. Mi apologioj.
Rosto, la animalaj homoj estas nur maŝino. Malsimpla maŝino, jes. Sed estas nur maŝino. Animo aŭ ne animo ne ŝanĝi ke. Por tiuj ne kredas je ekzisto de animo, ĉiu tago estas speciala ĉar ĝi estas pasanta objekto. It estas malproksimo de malspero aŭ malpleneco.
Mi esperi ke asistis kay mi Esperanto ne estas tro malbona por komprenema.
Ĝis.
Rusto, mi provis traduki vian opinion en la rusan, kaj jen, kio okazis:

Unue, mi estas komencanto de Esperanto. Tial mi probable misuzas la lingvon. Mi apologas min.
Rosto, animalaj homoj estas nur maŝinoj. (Ter. - sed temis ja ne pri animalaj homoj, sed pri homaj animoj!) Malsimplaj maŝinoj, jes. Sed ili estas nur maŝinoj. Ekzisto de animo aŭ ĝia malekzisto ne ŝanĝas tion. Por tiuj, kiuj ne kredas pri ekzisto de animo, ĉiu tago estas speciala, ĉar ĝi estas pasanta objekto. Tio estas malproksimeco de malespero kaj malpleneco. (Ter.- Rusto, vi estas ankaŭ poeto!). Mi esperas, ke helpis, kaj ke mia Esperanto ne estas tro malbona por kompreni.
Ĝis!

rosto (Montri la profilon) 2007-decembro-12 16:50:27

Rust:Rosto, la animalaj homoj estas nur maŝino.
Rust volis diri "animitaj homoj", kiel mi komprenis.
Terurĉjo:Verdire mi apartenas al tiuj homoj, kiuj ne kredas pri ekzisto de homa animo. Sed mi ne opinias min kiel maŝinon aŭ komputilon.
Kredas... Ne kredas... Ĉu tio estas enterese? Klarigu, kie troviĝas nia diferenco de maŝinoj, se ne en animo? Jen, Rust opinias, ke ni ne diferencas tote.

Kaj... Terurĉjo, kial vi ne amas Mielon?

Mielo (Montri la profilon) 2007-decembro-12 17:39:30

rosto:
Rust:Rosto, la animalaj homoj estas nur maŝino.
Rust volis diri "animitaj homoj", kiel mi komprenis.
Terurĉjo:Verdire mi apartenas al tiuj homoj, kiuj ne kredas pri ekzisto de homa animo. Sed mi ne opinias min kiel maŝinon aŭ komputilon.
Kredas... Ne kredas... Ĉu tio estas enterese? Klarigu, kie troviĝas nia diferenco de maŝinoj, se ne en animo? Jen, Rust opinias, ke ni ne diferencas tote.

Kaj... Terurĉjo, kial vi ne amas Mielon?
Vi estas scivolema. Sed ankaŭ mi. rido.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-decembro-12 21:03:27

Bonvolu montri al mi kaj informi ĉiujn, kie mi skribis, ke ne amas Mielon. Tio, ke mi ne ŝatas mielon, estas vero, mi ekde mia infanaĝo preferas viandon, ol diversajn dolĉaĵojn, ŝokoladaĵojn, ankaŭ mielon.
Sed antaŭ Mielo mi ĉiam genuflekse diras: "Kara, dolĉa, aminda, mi adoras vin".

Francisko1 (Montri la profilon) 2007-decembro-13 00:15:56

Saluton Iván: Mi ĵus legis duafoje libron kiu multe parolas pri la morto kaj pri la senco de la vivo. La nomo de la libro estas "Autobiografio de jogisto" kaj la aŭtoro estas Paramahansa Yogananda. Ĉu vi legis ĝin? La legado estas tre agrabla kaj interesa, kaj li parolas pri sia vivo ekde la komenco ĝis la fino. La tuta libro estas tute mirinda. Bedaŭrinde ĝi ne estas tradukita al multaj lingvo (nur al 19). Ĝis baldaŭ.

Amike
Francisko

IvanCvetoči:
Lusjo:Mi ne havas propran religion, sed mi neniam pensis ke la vivo ĉesos. Mi kredas je la esploroj de D-ro Raymond Moody Jr kaj D-ro Sam Parnia. Ili estas esplorantoj pri Spertoj de Preskaŭ Morto. Ili diris ke, kiam la koro haltas kaj la cerbo haltis funkcii, ne estas la fino. Se vi timas la propran morton, vi devas legi plu kaj serĉi pri NDE (Sperto de Preskaŭ Morto) Personoj el ĉiuj partoj de la mondo diras ke li vidis iliajn proprajn korpojn, kiam ili estis vunditaj, malsanaj aŭ kora malsanaj kaj interparoli kun aliaj personoj antaŭ eniri en ilian korpon. Ĉu ni povas nomi ilin ‘spirito’. Mi ne scias. Sed mi estas konvinkita ke la morto ne ekzistas.
Antaŭ multaj jaroj mi legis la "Vivo post vivo" de d-ro Moody kaj al mi ĝi ankoraŭ ŝajnas konvinka. Sed mi ne havas proprajn spertojn pri ĉi tiu temo. Tial mi havas nur opinion kaj ne certecon. Mi konas ankaŭ la literaturon pri simila tematiko. Mi ne studas tiujn librojn pro timo de la morto, sed pro urĝo scii. Nur kredi (aŭ ne kredi) je iu ajn postmorta travivado kaj vivi kutiman nepenseman vivon, estas por mi neakcepteble.
Kiam vi diris "... ke la morto ne ekzistas", vi verŝajne pensis, ke la morto ne estas fino de ni. La morto estas fakto kiel la naskiĝo - se ni postvivos ĝin aŭ ne. Mi ja ne volas diri, ke tio estas egale, sed mi nur volas emfazi la gravecon pri la pensado pri la morto.

Mielo (Montri la profilon) 2007-decembro-13 21:07:39

Terurĉjo:Bonvolu montri al mi kaj informi ĉiujn, kie mi skribis, ke ne amas Mielon. Tio, ke mi ne ŝatas mielon, estas vero, mi ekde mia infanaĝo preferas viandon, ol diversajn dolĉaĵojn, ŝokoladaĵojn, ankaŭ mielon.
Sed antaŭ Mielo mi ĉiam genuflekse diras: "Kara, dolĉa, aminda, mi adoras vin".
Jes, jes. rido.gif Vi pravas. Sed mi havis "virinan" humoron. Pardonon ! rideto.gif

José Carlos Valim (Montri la profilon) 2007-decembro-21 19:37:47

La granda partopreno en ĉi tiu paĝo signifas ke la temon interesas al multaj personoj.

Pripensi pri la morto estas afero de la vivo.Ciuj kutime pensas pri tio, iuj nature, aliaj time, aliaj ankoraŭ diras ke tion ne gravas juste por ke tio estas tre grava.

Mi jam albordiĝis la temon, unue religie, base religiaj ensino kaj doktrino. Poste, mi akomodis kiel agnostikan personon, kiun ne diskutas tion, kio ne havas klarigon.

Hodiaŭ, poste koni la sciencan, filozofan, kaj religian klarigon, enhavita en la spirita doktrino, de Allan Kardec, mi povis bone kompreni la aferon kaj pro tio ne plu zorgi, aflikti aŭ maltrankviliĝi min kun la morto. Kun racia klarigo la morto ne estas plu mistera afero.

La spirita doktrino enhavas en La Spirita Libro, eldono esperante. Mi rekomendas ĝin al ĉiujn kiujn deziras, bezonas aŭ scivolas koni sciencan klarigon.

Ĝis

rosto (Montri la profilon) 2009-februaro-07 06:40:04

████████████████████████████████
O, eta knabino
lupin-okula,
mi kiel vi estis
sinmortigulo.

Mi kuŝis sangita
en varmakva bano,
silente enspiris
fum' de mariĥuano.

muzikbando "Kremaciejo"
████████████████████████████████

Gariko_Skeptika (Montri la profilon) 2009-februaro-07 12:44:21

Jen demando, kiun multaj budhistoj konas, pri la morto:

'Ĉar la morto estas sole certa, kaj la horo de la morto necerta, kion mi devus fari?'

Estas tre bone mediti pri tiu ĉi demando de fojo al fojo, ne por forigi la ĝojon kaj melankoliiĝi, sed por fokusi pli celkonscie pri la propra vivo, kiu restas al oni.

IvanCvetoči (Montri la profilon) 2009-februaro-27 00:04:31

Saluton Gariko,

Vi nomiĝas Skeptika. Pri kio vi estas skeptika? Ĉu vi volas pli ekspliki pri tio?

Mi ankaŭ konsideras min skeptika - eble ne tute en la ordinara senco, ĉar multaj proklamas sin kiel skeptikaj sed bedaŭrinde ili nur rifuzas unu kredon aŭ ideologion kaj brakumas la alian.

Pli aŭ malpli certaj por mi estas nur miaj travivaĵoj. Ĉio cetero estas nur ebla.

Reen al la supro