Al la enhavo

Ĉu vi pensas pri via morto?

de IvanCvetoči, 2007-julio-02

Mesaĝoj: 105

Lingvo: Esperanto

IvanCvetoči (Montri la profilon) 2007-julio-02 21:24:23

Ni mortos. Ĉi tio estas la fakto. Ĉu ne? Kutime ni ne pensadas pri la fino de la vivo. Ni estas tro okupitaj pri diversaj aferoj. Jes, ni kondutas kiel ni vivos eterne. Ĉu vi povas diskuti pri via morto?

Mielo (Montri la profilon) 2007-julio-03 06:26:23

IvanCvetoči:Ni mortos. Ĉi tio estas fakto. Ĉu ne? Kutime ni ne pensadas pri fino de la vivo. Ni estas tro okupitaj pri diversaj aferoj. Jes, ni kondutas kiel ni vivos eterne. Ĉu vi povas diskuti pri via morto?
Kelkfoje, ankaŭ mi pensadis pri tiu temo. Ĉefe, kiam mi ne povas dormi nokte. Estis, ke mi timis tre, estis, ke mi pensis pri morto kalme.
Ĉu vi pensas, ke ni renaskiĝos ?

IvanCvetoči (Montri la profilon) 2007-julio-03 19:30:46

Mielo: Kelkfoje, ankaŭ mi pensadis pri tiu temo. Ĉefe, kiam mi ne povas dormi nokte. Estis, ke mi timis tre, estis, ke mi pensis pri morto kalme.
Ĉu vi pensas, ke ni renaskiĝos ?
Mi havas nenion de la empiria atesto pri renaskiĝo. Sed idee mi konsideras la koncepton pri renaskiĝo kiel akcepteblan.
Tamen, se ni kredas aŭ ne je renaskiĝo, ni mortos kaj ĉi tiu vivo finiĝos. Ni perdos ĉion, kion ni posedas aŭ kun kio/kiu ni havas ian ajn rilaton. Do mi scivolas kiom da homoj vere pripensadas pri ĉi tiu fakto.

awake (Montri la profilon) 2007-julio-03 20:55:33

Saluton ridulo.gif

Mi preferas pripensi mian vivon. Hodiaŭ, medicina kaj teknologia scienco kreskigas eksponente. Eble, ene de niaj vivtempoj, morto ne plu necessos al homaro. Iukaze, mi provegas vivi per la plej bona vivo, kiun mi povas fari. Se mi mortos, mi ne havos plendojn. Mi estas dankema por la tempo kiun mi jam havis. (Tamen, se mi povus vivi aliaj miliono jaroj, mi preferus tion!)

Ĉi tiu fadeno memorigas al mi mirindan citon:

Vivu ĉiu tago kvazaŭ gi estus via fino -- ĉar je iu tago vi pravos!

ridulo.gif

IvanCvetoči:Ni mortos. Ĉi tio estas fakto. Ĉu ne? Kutime ni ne pensadas pri fino de la vivo. Ni estas tro okupitaj pri diversaj aferoj. Jes, ni kondutas kiel ni vivos eterne. Ĉu vi povas diskuti pri via morto?

shyopstv (Montri la profilon) 2007-julio-03 22:17:34

awake:Vivu ĉiu tago kvazaŭ gi estus via fino -- ĉar je iu tago vi pravos!
Tre bona cito

Por mi, estas tre malfacile ne pensi pri morto kiam mi en mia lito nokte. Estas la sola nepra fakto ke ni mortos iam. Dum la tago mi neniam pensas pri ĝi ĉar mi okupata tro. Mi estas ateisto do laŭ mi, ni ne renaskiĝos. Morto estas la finiĝo

Mi decidis ke morto estas tro malĝoja do mi vivos eterne lango.gif

IvanCvetoči (Montri la profilon) 2007-julio-04 00:30:10

awake:Saluton ridulo.gif

Mi preferas pripensi mian vivon. Hodiaŭ, medicina kaj teknologia scienco kreskigas eksponente. Eble, ene de niaj vivtempoj, morto ne plu necessos al homaro. Iukaze, mi provegas vivi per la plej bona vivo, kiun mi povas fari. Se mi mortos, mi ne havos plendojn. Mi estas dankema por la tempo kiun mi jam havis. (Tamen, se mi povus vivi aliaj miliono jaroj, mi preferus tion!)

Ĉi tiu fadeno memorigas al mi mirindan citon:

Vivu ĉiu tago kvazaŭ gi estus via fino -- ĉar je iu tago vi pravos!
Saluton!

Ĉu vi konsideras la morton nur kiel finon de funkciado de korpo? Ĉu morti signifas iĝi la neripareble rompita maŝino? Se jese, la tekniko estas ĝusta respondo. Sed ŝajnas al mi, ke vivo ne estas tiel simpla.
Eĉ, se ni volas nur "bone vivi", ni devas almenaŭ decidi kio estas la "bona" kaj kio estas la "malbona".
Por mi la penso pri la morto estas io simila je vekhorloĝo. Ĝi vekas min el ĉiutagaj aferoj. Tiam mi povas pensi ne nur pri la morto, sed ankaŭ pri la senco de vivo, kiu mi estas, ktp.
Plue, penso pri la morto helpas min taksi ankaŭ aferojn de la vivo. Je vidpunkto de la morto niaj problemoj kaj niaj valoroj ne plu estas samaj.

Mendacapote (Montri la profilon) 2007-julio-04 00:47:28

Laŭ mia sperto la vera problemo ne estas morti, sed toleri la vivon post oni maljuniĝas kaj malsaniĝas. Mi nur volus vivi eterne se mi daŭre estus juna, sana, forta kaj vigla, se ne do bonvenita estu mia morto.

IvanCvetoči (Montri la profilon) 2007-julio-04 11:06:37

Mendacapote:Laŭ mia sperto la vera problemo ne estas morti, sed toleri la vivon post oni maljuniĝas kaj malsaniĝas. Mi nur volus vivi eterne se mi daŭre estus juna, sana, forta kaj vigla, se ne do bonvenita estu mia morto.
Mi konsentas, ke grava malsano estas problemo. Sed maljuneco ne estas nepre malbona. Certe kiel maljunaj ni estas malpli fortaj kaj viglaj - sed maljuneco povas esti pli sperta kaj pli saĝa ol juneco.
Laŭ mi ankaŭ sana kaj forta persono povas havi la bezonon por la senco de la vivo. La sana korpo ne estas sufiĉa. Homoj havas ankaŭ spiritajn bezonojn - scii, ekkoni, ...
Tial mi opinias, ke pensado pri morto estas "sana" ankaŭ por la sanaj homoj.

Lusjo (Montri la profilon) 2007-julio-04 13:43:57

Mi ne havas propran religion, sed mi neniam pensis ke la vivo ĉesos. Mi kredas je la esploroj de D-ro Raymond Moody Jr kaj D-ro Sam Parnia. Ili estas esplorantoj pri Spertoj de Preskaŭ Morto. Ili diris ke, kiam la koro haltas kaj la cerbo haltis funkcii, ne estas la fino. Se vi timas la propran morton, vi devas legi plu kaj serĉi pri NDE (Sperto de Preskaŭ Morto) Personoj el ĉiuj partoj de la mondo diras ke li vidis iliajn proprajn korpojn, kiam ili estis vunditaj, malsanaj aŭ kora malsanaj kaj interparoli kun aliaj personoj antaŭ eniri en ilian korpon. Ĉu ni povas nomi ilin ‘spirito’. Mi ne scias. Sed mi estas konvinkita ke la morto ne ekzistas.

IvanCvetoči (Montri la profilon) 2007-julio-04 19:49:30

Lusjo:Mi ne havas propran religion, sed mi neniam pensis ke la vivo ĉesos. Mi kredas je la esploroj de D-ro Raymond Moody Jr kaj D-ro Sam Parnia. Ili estas esplorantoj pri Spertoj de Preskaŭ Morto. Ili diris ke, kiam la koro haltas kaj la cerbo haltis funkcii, ne estas la fino. Se vi timas la propran morton, vi devas legi plu kaj serĉi pri NDE (Sperto de Preskaŭ Morto) Personoj el ĉiuj partoj de la mondo diras ke li vidis iliajn proprajn korpojn, kiam ili estis vunditaj, malsanaj aŭ kora malsanaj kaj interparoli kun aliaj personoj antaŭ eniri en ilian korpon. Ĉu ni povas nomi ilin ‘spirito’. Mi ne scias. Sed mi estas konvinkita ke la morto ne ekzistas.
Antaŭ multaj jaroj mi legis la "Vivo post vivo" de d-ro Moody kaj al mi ĝi ankoraŭ ŝajnas konvinka. Sed mi ne havas proprajn spertojn pri ĉi tiu temo. Tial mi havas nur opinion kaj ne certecon. Mi konas ankaŭ la literaturon pri simila tematiko. Mi ne studas tiujn librojn pro timo de la morto, sed pro urĝo scii. Nur kredi (aŭ ne kredi) je iu ajn postmorta travivado kaj vivi kutiman nepenseman vivon, estas por mi neakcepteble.
Kiam vi diris "... ke la morto ne ekzistas", vi verŝajne pensis, ke la morto ne estas fino de ni. La morto estas fakto kiel la naskiĝo - se ni postvivos ĝin aŭ ne. Mi ja ne volas diri, ke tio estas egale, sed mi nur volas emfazi la gravecon pri la pensado pri la morto.

Reen al la supro