Späť na obsah

Klasikaĵo

od nikko, 7. augusta 2011

Príspevky: 9

Jazyk: Esperanto

nikko (Zobraziť profil) 7. augusta 2011 6:49:50

Verda Stelo sur la brusto
iom palas pro la rusto.
Mi ne estas purigisto;
estas mi esperantisto.

Kuŝas ie sub tegmento
"Netuŝebla Fundamento".
Tuŝu ĝin nur la Mefisto;
estas mi esperantisto.

Polvkovrite sur bretaro
putras mia SAT-vortaro.
Tedas min la vorto-listo;
estas mi esperantisto.

Gramatikon mi ne konas
kaj gazeton ne abonas ...
Librojn legu la verkisto;
estas mi esperantisto.

Mi parolas kun rapido:
"Bonan tagon! Ĝis revido!"
Ĝi sufiĉas por ekzisto;
estas mi esperantisto.

Pionirojn mi kritikas,
la gvidantojn dorne pikas
kaj konspiras kun persisto;
estas mi esperantisto.

Por la venko mi esperas,
sed nenion mi oferas.
Mi ne estas ja bankisto;
estas mi esperantisto.

Se baraktas en la krizo,
la movado, organizo
helpas mi nur per rezisto;
estas mi esperantisto.

Flugas per facila vento
el la buŝo Nova Sento.
Ĝi sufiĉas por sofisto;
estas mi esperantisto.

Post la mort' ĉe tombo mia
staros "rondo familia",
nekrologos ĵurnalisto:
estis li esperantisto.

rido.gif

Kirilo81 (Zobraziť profil) 7. augusta 2011 7:56:25

Vera klasikaĵo, kiu verŝajne neniam perdos sian aktualecon...

maratonisto (Zobraziť profil) 7. augusta 2011 10:21:21

Mi asertas sen insisto:
Estas mi esperantisto.

darkweasel (Zobraziť profil) 7. augusta 2011 11:30:54

nikko, ĉu vi mem verkis tion?

nikko (Zobraziť profil) 7. augusta 2011 11:41:26

vidas vandenis:Skribu nomon de verkisto!
Se ne, vi -plagiatisto.
Tiu ĉi verso estas tre konata. Des pli, mi nenie asertis, ke ĝi estas mia. Se vi ne jam ĝin konas, estas via malbona scio de Esperantujo. Honton al vi, vi ne rekonas verkon de Julio Baghy. shoko.gif

Sxak (Zobraziť profil) 7. augusta 2011 12:00:46

Mi jam ekde longe havas 1 linion de tiu poemo sur mia avataro ridulo.gif

nikko (Zobraziť profil) 7. augusta 2011 14:27:19

vidas vandenis:
nikko:
vidas vandenis:Skribu nomon de verkisto!
Se ne, vi -plagiatisto.
Tiu ĉi verso estas tre konata. Des pli, mi nenie asertis, ke ĝi estas mia. Se vi ne jam ĝin konas, estas via malbona scio de Esperantujo. Honton al vi, vi ne rekonas verkon de Julio Baghy. shoko.gif
pri vi (kai vi mem,evidente) kiel pri juna,eminenta geniulo.
Hahaha! Bona ŝerco. Ne, mi titoligis fadenon "Klasikaĵo", do mi tute ne povas rilati al kreo de klasika verso, mi ne estas 120 jaraĝa.

Sxak (Zobraziť profil) 8. augusta 2011 4:12:08

nikko:

Polvkovrite sur bretaro
putras mia SAT-vortaro.
Pri tiu vortaro mi jam kelkfoje vidis diskutojn, kio estas ĝi, ĉu PV aŭ eĉ iu pli antaŭa vortaro, kio estis antaŭe? Ĉu la vortaro de Kabe?

Sxak (Zobraziť profil) 8. augusta 2011 4:22:49

nikko:
vidas vandenis:Skribu nomon de verkisto!
Se ne, vi -plagiatisto.
Tiu ĉi verso estas tre konata. Des pli, mi nenie asertis, ke ĝi estas mia. Se vi ne jam ĝin konas, estas via malbona scio de Esperantujo. Honton al vi, vi ne rekonas verkon de Julio Baghy. shoko.gif
Kiam mi metis tiun foton sur mian avataron (antaŭ ĉ. jaro kaj duono) mi malkovris, ke tiun poemon konas preskaŭ nur sovetiaj esperantistoj. Eĉ hungaroj ne konas ĝin.

Nahor