Mesaĝoj: 17
Lingvo: Esperanto
Fabcxu (Montri la profilon) 2007-julio-29 11:47:03
Kwekubo: laŭ mia memoro mi neniam legis tian uzon de "bonvolu" en bona Esperanta verko.Jes ja, "bonvolu" estas uzata en esperanto. Vi povas uzi ĝin tiel:
-Bonvolu malŝalti la televidilon.
-Malŝaltu bonvole la televidilon.
En la ĉiutaga lingvo estas pli uzata la unua dirmaniero, sed la dua estas gramatike ĝusta.
Alie, ankaŭ uzeblas "Mi petas", eble iom pli ĝentila.
Mielo (Montri la profilon) 2007-julio-30 18:28:49
Kwekubo:Hungare se mi volas peti ĝentile teon mi diras:Mielo:Faru al mi kafon, bonvolu.Tio malĝustegas miaopinie; laŭ mia memoro mi neniam legis tian uzon de "bonvolu" en bona Esperanta verko. Ĉikaze oni uzu "mi petas" kiel la ĝentilaĵon. Ekzemple:
Faru al mi kafon, mi petas.
-Ĉu vi volas kafon aŭ teon?
-Kafon, mi petas.
"Mi petas vin, bonvolu fari al mi teon."
Se mi ne uzas la vorton "bonvolu" mi ne estas tro ĝentila ĉe ni. La vorto "bonvolu" ne identa kun hungara vorto "szíveskedj" tute. Laŭ mi. Mi ne estas lingvisto.
Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-julio-30 19:02:48
Sed en Esperanto du imperativaj verboj ne povas sekvi unu post la alia, krom okazoj, kiam ili estas apartaj, ekzemple: iru, alportu la libron. Ĉi-okaze oni ĉiam rajtas diri: iru kaj alportu la libron.
La signifo de la vorto "bonvolu" estas: Estu volanta kun bona (afabla) sento...fari ion.
Sed la vorton "bonvole" mi ne komprenas.
Ĉu iu bonvolas klarigi ĝin al mi?
Ĉu "estus ne malbone, se vi farus ion al mi?"
Mielo (Montri la profilon) 2007-julio-31 07:04:54
Terurĉjo:La vorto "bonvolu" estas verbo en imperativa formo, kiu postulas post si infinitivon (iru labori, ĉesu salti) aŭ akuzativon, se la verbo estas transitiva (iru hejmen, legu libron, lernu lingvon) aŭ nenion en kelkaj okazoj (haltu, ekstaru, trankviliĝu).Ankaŭ mi provis traduki la hungaran vorton "szíveskedj", kion oni interkomfortigas per la Esperanto vorto "bonvolu". Signifo de la hungara vorto estas: "faru ion per bona koro".
Sed en Esperanto du imperativaj verboj ne povas sekvi unu post la alia, krom okazoj, kiam ili estas apartaj, ekzemple: iru, alportu la libron. Ĉi-okaze oni ĉiam rajtas diri: iru kaj alportu la libron.
La signifo de la vorto "bonvolu" estas: Estu volanta kun bona (afabla) sento...fari ion.
Sed la vorton "bonvole" mi ne komprenas.
Ĉu iu bonvolas klarigi ĝin al mi?
Ĉu "estus ne malbone, se vi farus ion al mi?"
Ankaŭ mi ne komprenas tute la vorton "bonvolu". Eble, "faru ion per bona volo".
white knight (Montri la profilon) 2007-julio-31 09:02:49
Germane: "Würdest du mir bitte dieses Buch geben! aŭ "Gib mir bitte dieses Buch!"
Mielo pravas kun "faru ion per bona volo".
Germane "Würdest du so gut (aŭ nett) sein, etwas zu machen... = bonvolu
La verbo "bonvoli" estas germane "so gut sein"
aŭ "die Güte haben".
Mielo, bonvolu traduki la vorton "kérem" kaj "tessék" en Esperanton!
Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-julio-31 20:54:32
Tamen ruse eblas uzi ankaŭ kelkajn aliajn "bonvolajn" esprimojn, kiuj estas imperativoj:
Estu bonkora, donu al mi...-Будьте добры, дайте мне...
Estu afabla, transdonu... - Будьте любезны, передайте...
kaj similajn.
Sed tio ĉi estas specialaĵoj de la rusa, dum ni diskutas Esperanton.
Mielo (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-01 07:00:30
white knight:Kara Kavaliro, via peto estas por mi ordono.
Mielo, bonvolu traduki la vorton "kérem" kaj "tessék" en Esperanton!
kérem = mi petas
tessék = estas pli komplika. Mi diris jam, mi ne povas traduki precize. Eble, "bonvolu", kvankam ĝi ne kovras la realon tute. "Vi faru ion volonte !"
Mi sentas ol Terurĉjo. Tiu estas la kaptilo de 22.