Al la enhavo

Proponu vian version de traduko

de Terurĉjo, 2007-julio-15

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-julio-15 14:44:39

william:mi ŝatas legi, kaj spekti je anime.....anime tre plaĉas al mi, fakte mi komencis nove kolekton......

nun mi spektas je "Jigoku Shoujo"(Gehena knabino), "Death Note"(Mort-kajero), Gundam SEED/Destiny, kaj aliajn.

ĝi ne samas al okcidentaj "cartoons" ĉar ĝi estas farita de japanoj. do, ĝi estas nia fenestro al ilia kulturo, miaopinie.

se vi trovas pli bonajn tradukojn de la vortoj en citilo, bonvole korekti.
Mi pensas, ke "cartoon" estas simpla animacia filmo. Sed la vorton "anime" mi ne povas traduki, kvankam mi komprenas, pri kio temas. Anime estas japanspeca animacio, kaj, ŝajne, mallongigo de la vorto animation (ĉu ĝi ekzistas?). Sed en Esperanto ja la vorto "anime" ekzistas kaj devenas de la vorto "animo".
Ĉu iu povas proponi sian varianton de traduko?

mnlg (Montri la profilon) 2007-julio-15 15:34:08

Vikipedio proponas "Animeo"

http://eo.wikipedia.org/wiki/Animeo

Ne estas raviga vorto, sed mi povus akcepti ĝin.

Mielo (Montri la profilon) 2007-julio-15 15:38:28

Terurĉjo:
william:mi ŝatas legi, kaj spekti je anime.....anime tre plaĉas al mi, fakte mi komencis nove kolekton......

nun mi spektas je "Jigoku Shoujo"(Gehena knabino), "Death Note"(Mort-kajero), Gundam SEED/Destiny, kaj aliajn.

ĝi ne samas al okcidentaj "cartoons" ĉar ĝi estas farita de japanoj. do, ĝi estas nia fenestro al ilia kulturo, miaopinie.

se vi trovas pli bonajn tradukojn de la vortoj en citilo, bonvole korekti.
Mi pensas, ke "cartoon" estas simpla animacia filmo. Sed la vorton "anime" mi ne povas traduki, kvankam mi komprenas, pri kio temas. Anime estas japanspeca animacio, kaj, ŝajne, mallongigo de la vorto animation (ĉu ĝi ekzistas?). Sed en Esperanto ja la vorto "anime" ekzistas kaj devenas de la vorto "animo".
Ĉu iu povas proponi sian varianton de traduko?
La animo estas homa konscio, ĉu ne ?
Eble William pensis pri la desegnofilmo.

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2007-julio-19 04:53:44

Teruĉjo:
Mi pensas, ke "cartoon" estas simpla animacia filmo. Sed la vorton "anime" mi ne povas traduki, kvankam mi komprenas, pri kio temas. Anime estas japanspeca animacio, kaj, ŝajne, mallongigo de la vorto animation (ĉu ĝi ekzistas?). Sed en Esperanto ja la vorto "anime" ekzistas kaj devenas de la vorto "animo".
Ĉu iu povas proponi sian varianton de traduko?
"anime" japane ja estas japaneca mallongigo de la angla vorto "animation"... Do mi pensas ke la traduko de "animation" estas bona. Miaopinie, "cartoon" kaj "anime" havas samajn signifojn, kaj ne necesas rilatigi ilin al kulturoj... rido.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-julio-19 04:59:06

Ha, parolante "Anime"-"Animeo", oni diras konkrete pri la japana stilo de animacio. Tio ja nun estas la tutmonda praktiko.

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2007-julio-19 05:15:28

Terurĉjo:Tio ja nun estas la tutmonda praktiko.
Eble tutmonda, krom en Japanio kaj krom en Ĉinio... Ŝajne, en Japanio oni uzas "Anime" por signifi animacion sed ne nur japanstilan animacion. Kaj en Ĉinio mi ankoraŭ ne vidas ian specialan tradukon de "Anime", kiu estas diferenca kun la traduko de "Cartoon".

Kwekubo (Montri la profilon) 2007-julio-22 00:01:37

"Animeo" ŝajnas al mi esti tute bona propono.

sinjoro (Montri la profilon) 2007-julio-25 22:38:59

Kwekubo:"Animeo" ŝajnas al mi esti tute bona propono.
Kaj al mi ŝajnas esti tute sensenca propono. Anime estas simple animacio, tiu vorto ja ne distingas filmetojn kiuj temas pri pikaĉu aŭ pri smurfoj. Same, laŭ tiu modo ni povus krei vorton "kartuno" kiu signifus "usona animacio pri kojotoj, kunikloj kaj anasoj" okulumo.gif

mnlg (Montri la profilon) 2007-julio-26 00:46:19

sinjoro:Same, laŭ tiu modo ni povus krei vorton "kartuno" kiu signifus "usona animacio pri kojotoj, kunikloj kaj anasoj"
"kartuno" ja ekzistas, laŭ mia vortaro, kaj ĝi signifas ĝuste tion kion vi diras, eble sen la vorto "usona" ridulo.gif

sinjoro (Montri la profilon) 2007-julio-26 07:54:05

Enskribu la vorton "kartuno" en Guglo. Kiuj rezultoj? Preskaŭ nur paĝoj en filingvo Ido okulumo.gif

Ekzisto (diskute ĉu motivigita) kaj uzindeco de vorto estas du apartaj aferoj.

Reen al la supro