Al la enhavo

Demando sensufiksa, -ig kaj -iĝ verbfinaĵoj

de patologiisto, 2007-julio-19

Mesaĝoj: 16

Lingvo: Esperanto

patologiisto (Montri la profilon) 2007-julio-19 13:33:47

La sensufiksa formo de verboj iam signifas agon al alia kaj iam signifas agon al oni mem.

Ekzemple:
-Mi falis hieraŭ ("fali" ne ricevas sufikson por indiki agon al oni mem)
-Mi faligis la arbon ("fali" bezonas sufikson por indiki agon al alia)

SED

-Ŝi naskis belan bebon ("naski" ne ricevas sufikson por indiki agon al alia)
-Mi naskiĝis je 1978 ("naski" bezonas sufikson por indiki agon al oni mem)

Ŝajnas al mi ke la malsimileco estas tute hazarda kaj ke oni devas simple parkerigi kiun specon de agado (al alia aŭ al oni mem) ĉiu verbo indikas per sia sensufiksa formo.

Mi demando estas: estus malbone se mi ĉiam uzus la sufikson "-ig" kaj "-iĝ" kun ĉi tiu speco de verbo (do, "mi faliĝis hieraŭ," "mi faligis la arbon," "ŝi naskigis belan bebon" kaj "mi naskiĝis je 1978")?

mnlg (Montri la profilon) 2007-julio-19 13:58:26

patologiisto:Ŝajnas al mi ke la malsimileco estas tute hazarda kaj ke oni devas simple parkerigi kiun specon de agado (al alia aŭ al oni mem) ĉiu verbo indikas per sia sensufiksa formo.
Jes. Ĉiu esperanta radiko povas esti verba, substantiva, adjektiva, adverba. Verbigi adjektivan radikon portas predikatan verbon.

El la vorto "bela" oni kreas verbon "beli" kiu signifas "esti bela".

El la vorto "martelo" oni kreas verbon "marteli", kiu ne signifas "esti martelo", sed "uzi martelon".
estus malbone se mi ĉiam uzus la sufikson "-ig" kaj "-iĝ" kun ĉi tiu speco de verbo
Virino povas naski infanon (post gravedo) aŭ povas naskigi infanon (t.e. ŝi povas doni gravan helpon por ke alia virino nasku).

Per aldono de sufikso vi ŝanĝas la signifon; sed eĉ sen sufikso, verbo havas propran signifon.

Mi esperas ke mi helpis vin.

patologiisto (Montri la profilon) 2007-julio-19 15:49:11

Dankon pro la helpo rideto.gif Kie mi povus legi pli pri ĉi tiuj etaj neregulaĝoj en Esperanto?

mnlg (Montri la profilon) 2007-julio-19 16:07:58

Se mi bone memoras, PIV montras mencion pri vortoradikoj (mi povos rigardi poste hejme). Eble ene de PMEG vi povas trovi ion.

pianopimp27 (Montri la profilon) 2007-julio-19 16:26:24

Ŝajnas al mi, ke la kialo, ke kelkaj verboj signifas agon al si kaj aliaj signifas agon al io alia estas, ke kelkaj verboj estas transitiva kaj aliaj estas netransitiva. De viaj ekzemploj, mi opinias, ke transitivaj verboj signifas agon al aliaj, kaj netransitivaj verboj signifas agon al si.
-Mi falis hieraŭ ("fali" ne ricevas sufikson por indiki agon al oni mem)
-Mi faligis la arbon ("fali" bezonas sufikson por indiki agon al alia)
"Fali" estas netransitiva, kaj tiel ĝi signifas agon al si. Sed, kiam oni transitivigas ĝin (per uzo de "igi"), ĝi signifas agon al si. Sammaniere, transitivaj vortoj signifas agon al si, sed, kiam oni transitivigas ilin, kiel naski -> naskiĝi, ili signifas agon al alia io.

Ĉu tio respondas al via demando? Post mi verkis ĝin, mi malcertiĝas, ke tio estas la respondo, kiun vi deziris. Mi esperas, ke ĝi estas. rideto.gif

Matthieu (Montri la profilon) 2007-julio-19 17:36:10

Interesa demando, mi ankaŭ volis scii pri tio. Do oni nur devas parkerigi la uzon de tiuj verboj.

Mi iam vidis la vorton “fermigi”. “Fermi” jam estas ago al io alia. Do ĉu estas “fermigi” korekta vorto? Se jes, kio estas la malsamo inter ambaŭ vortoj?

mnlg (Montri la profilon) 2007-julio-19 17:49:28

Mutusen:Mi iam vidis la vorton “fermigi”. “Fermi” jam estas ago al io alia. Do ĉu estas “fermigi” korekta vorto? Se jes, kio estas la malsamo inter ambaŭ vortoj?
Mi fermas la pordon: mi iras al la pordo, kaj mi fermas ĝin.

Mi fermigas la pordon: mi ordonas al vi fermi ĝin, kaj vi fermas ĝin.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-julio-19 17:57:36

mnlg:Mi fermas la pordon: mi iras al la pordo, kaj mi fermas ĝin.

Mi fermigas la pordon: mi ordonas al vi fermi ĝin, kaj vi fermas ĝin.
Aŭ mi ordonas al la pordo fermiĝi. lango.gif

patologiisto (Montri la profilon) 2007-julio-19 18:05:15

pianopimp27:Ŝajnas al mi, ke la kialo, ke kelkaj verboj signifas agon al si kaj aliaj signifas agon al io alia estas, ke kelkaj verboj estas transitiva kaj aliaj estas netransitiva.
Pianopimp: Dankon. Vi klarigis la kernon de mia demando. Do, per pli preciza terminaro, mia rimarko estas ke oni ne povas antaŭvidi kiuj ŝanĝ-stataj verboj estas transitivaj (ekz. veki, naski, ktp.) kaj kiuj estas netransitivaj (ekz. dormi, fali, ktp.).

Mutusen:Mi iam vidis la vorton “fermigi”. “Fermi” jam estas ago al io alia. Do ĉu estas “fermigi” korekta vorto?
Mutusen: Via demando estas ĝuste la sama kiel la mia. Ĉar oni ne povas antaŭvidi kiuj ŝanĝ-stataj verboj estas transitivaj kaj kiuj estas netransitivaj, ĉu oni povas pigre eviti la problemon kaj ĉiam uzi "-ig" kaj "-iĝ" kun la radikoj de ŝanĝ-stataj verboj?

Ankaŭ mi jam vidis homoj kiuj faras tion, sed mi ne scias se tio estas bona Esperanto. Mi esperas ke jes...estus pli facile se oni povus simple uzi radikojn kaj aldoni "-ig" por indiki transitivecon kaj aldoni "-iĝ" por indiki netransitivecon rideto.gif

Urho (Montri la profilon) 2007-julio-19 18:07:47

patologiisto:Dankon pro la helpo rideto.gif Kie mi povus legi pli pri ĉi tiuj etaj neregulaĝoj en Esperanto?
Bonvolu vidi la kurson "Verbumado" ĉe la paĝo:
http://en.lernu.net/kursoj/verbumado/index.php

Reen al la supro