Al la enhavo

Ĉu vi ofte aŭskultas esperanta retradio aŭ podkastoj?

de 0b5cur1ty, 2012-februaro-06

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

0b5cur1ty (Montri la profilon) 2012-februaro-06 18:03:48

Ĉu vi ofte aŭskultas esperanta retradio aŭ podkastoj? Kiu?

Mi ofte aŭskultas Muzaiko.info kaj ankaŭ la podkasto Radio Verda. La malnova podkasto 'Ĉi tie nun' ankaŭ tre plaĉis al mi sed la aŭtoro bedaŭrinde ne plu faras ĝin.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-februaro-06 18:45:06

Mi ofte aŭskultas "La Esperanta Retradio" de Anton Oberndörfer kaj proponas tiun por aŭdkompreno. Ci tie la ligilo:

http://members.aon.at/aldone/peranto/index.html

alonsososo (Montri la profilon) 2012-februaro-06 21:43:05

ratkaptisto:Mi ofte aŭskultas "La Esperanta Retradio" de Anton Oberndörfer kaj proponas tiun por aŭdkompreno. Ci tie la ligilo:

http://members.aon.at/aldone/peranto/index.html
Ankaŭ mi aŭskultas kaj ŝatas ĝin. Estas mallongaj interesaj artikoloj, bone parolata.

0b5cur1ty (Montri la profilon) 2012-februaro-06 22:29:39

Tiun mi ne konas... mi aŭskultos!

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-februaro-07 07:55:13

0b5cur1ty:Tiun mi ne konas... mi aŭskultos!
Bonan plezuron!

mannyneira (Montri la profilon) 2012-februaro-10 16:06:56

Estas interesa ke vi demandus pri retradio kaj muzaiko.info, ĉar mi antaŭ nelonge trovis iom senpagan programaron Esperantan por mia poŝtelefono, inkluzive de programo el muzaiko.info por "Android" kiu estas nomita "Esperanto-radio".

Por legantoj kiuj ne uzas ĉi tiujn poŝtelefonojn, "Esperanto-radio" inluzivas la sekvantajn adresojn:

Kalinigrada E-radio: http://la-ondo.rpod.ru/
3ZZZ en Esperanto: http://melburno.org.au/3ZZZradio/
Krokoloko: http://www.krokoloko.cl/
Esperanta retradio: http://members.aon.at/aldone/retradio/
Pola Retradio: http://posterous.com/site/profile/retradio
Radio Havano Kubo: http://www.radiohc.cu/eo/
Radio Vatikana: http://www.radiovaticana.org/esp/on_demand.asp
Radio Verda: http://radioverda.com/
Varsovia Vento: http://www.podkasto.net/
Verda Stacio: http://www.verdastacio.eu/eo/
Voĉoj el Japanio: http://vej.posterous.com/

Ne ĉiuj el tiuj estas veraj retradiaj kanaloj, multaj estas podkastoj, sed ili estas interesaj, kaj utilemaj por komencantoj (kiel mi) kiuj volas aŭdi Esperanton parolitan.

Sed se vi havas "Android" poŝtelefonon, estas aliaj utilemaj programoj Esperantaj en "Android Market". Jen listo: https://market.android.com/search?q=esperanto&...

Por aliaj anglaj parolantoj, la plej bona estas "Free Dict: Esperanto English" (BitKnights Ltd), vortaro Esperanta-angla kiun mi uzas ĉiame. Sed "Intense EO" ankaŭ estas interasa, kaj "Sontabulo de Mejzi" estas amuziga - kaj ambaŭ estas ankaŭ senpagaj.

Ĉu iu sciias ĉu estas vortaro kiun oni povas uzi kun "Android" programa librolegilo? Ekzemple, uzante "Cool Reader", oni povas tuŝi vortojn sur poŝtelefona bildekrano, kaj legi ĝiajn tradukojn en "ColorDict" vortaro - sed "ColorDict" ne havas Esperantan eldonon.

0b5cur1ty (Montri la profilon) 2012-februaro-11 14:49:37

Mi ankaŭ havas la 'Esperanto-radio' programaron en mia poŝtelefono. Ĝi estas bona kaj certa tre utila por lerni Esperanton.

richard63 (Montri la profilon) 2019-decembro-04 06:52:19

Je mi havas kutumon auxskuli tiajn retsendajxojn

Metsis (Montri la profilon) 2019-decembro-06 15:39:27

Mi aŭskultas Kern.punkton kaj partoprenis la aŭskultantan vesperon kun Eva kaj Johannes dum la 104-a UK en Lahtio. Tie Eva kaj johannes rakontis pri sia programo, kiel oni teknike faras la elsendojn, kiel trovi temojn ktp.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-06 20:58:38

Mi kelkfoje aŭskultas la anarkiisman esperantistan elsendon de Radio Libertaire (io kiel liberema... Anarkiismlingve). Ili eĉ denuncis la 'faŝistojn' en Brazilo, estas amuza. Estas SAT...


(mi ja ne ŝatas la brazilan registaron, sed 'faŝisto' estas eble troa)

Reen al la supro