Al la enhavo

Projekto Aŭdvide

de Cyrill, 2012-decembro-22

Mesaĝoj: 124

Lingvo: Esperanto

Cyrill (Montri la profilon) 2015-decembro-31 14:43:08

Mi gratulas ĉiujn samideantojn okaze de la venonta jaro 2016 kaj, kiel donacon, ree prezentas animacian filmon "Vintra fabelo", kiun vizitantoj de projekto Aŭdvide ekvidis antaŭ tri jaroj. Nune oni povas spekti ĝin en koloro.

Cyrill (Montri la profilon) 2016-januaro-27 11:12:02

Animaciaĵo "La trovito", kiu finas la prezentadon de filmoj fare de studio "Pilot", ŝajnas prezenti unu el roluloj de ankoraŭ ne aperinta tiam "Madagaskaro".

Vinisus (Montri la profilon) 2016-januaro-27 14:49:24

Belega filmo. koran dankon!

Cyrill (Montri la profilon) 2016-februaro-03 17:24:44

Animacia versio de humura rakonto fare de Anton Ĉeĥov certe donacos al vi iom da rido.

Cyrill (Montri la profilon) 2017-januaro-27 17:11:06

Post preskaŭ jara paŭzo projekto Aŭdvide pretas denove ĝojigi la spektantojn! "Kara hundo" de Anton Ĉeĥov -- malgranda, sed admirinde rakontita historio kun brilaj aktoroj kaj brila reĝisorado.

Cyrill (Montri la profilon) 2017-januaro-30 16:09:50

"La malbona knabo" de Anton Ĉeĥov -- ankoraŭ unu historio pri venko super malbono, tamen ja specifa!

Cyrill (Montri la profilon) 2017-februaro-05 16:24:01

"Dramo" -- ankoraŭ unu sceneja versio de rakonto de Ĉeĥov. Verkista metio fojfoje povas montriĝi vere danĝera!..

Cyrill (Montri la profilon) 2017-februaro-13 17:48:11

Admirinda skizo de homaj sentoj en "Ŝerceto" de Anton Ĉeĥov.

Cyrill (Montri la profilon) 2017-februaro-18 21:08:53

Malhelaj flankoj de pastorala vivo en daĉo malkovras sin en "Tragediisto nevola" de Anton Ĉeĥov.

Cyrill (Montri la profilon) 2017-aprilo-02 12:17:24

Brila enscenigo de brila komedio! "Edziĝpropono" fare de Anton Ĉeĥov sur la scenejo de Malij-Teatro en Moskvo, kun Esperanta traduko.

Reen al la supro