Al la enhavo

Ĉu ekzistas verbo, kiu signifas "diri aŭ skribi"?

de Francestral, 2013-aprilo-08

Mesaĝoj: 16

Lingvo: Esperanto

Francestral (Montri la profilon) 2013-aprilo-08 18:53:24

Mi serĉas verbon, kiu povas anstataŭi "diri aŭ skribi", por plimallongigi kelkajn frazojn.

Ekzemple:
Ne diru aŭ skribu "ili estas verda" sen "j", ĉar ĝi estas kontraŭgramatika.

Chainy (Montri la profilon) 2013-aprilo-08 19:15:09

Francestral:Mi serĉas verbon, kiu povas anstataŭi "diri aŭ skribi", por plimallongigi kelkajn frazojn.
Simple uzu unu aŭ la alian.

Francestral:Ne diru aŭ skribu "ili estas verda" sen "j", ĉar ĝi estas kontraŭgramatika.
= Ne diru "ili estas verda" sen "j", ĉar TIO estas kontraŭgramatika.

kefga_x (Montri la profilon) 2013-aprilo-08 19:22:15

Kial ne simple uzi "uzi"?
Ne uzu "ili estas verda"...

Francestral (Montri la profilon) 2013-aprilo-08 20:22:47

kefga_x:Kial ne simple uzi "uzi"?
Mi tuj legis en PIV ekzemplojn de la verbo "uzi" kaj mi vidis, ke vi pravas. Dankon.

"PIV":la esprimo «estu timata» estas uzita tute bone

Francestral (Montri la profilon) 2013-aprilo-08 22:51:30

Fakte, mi ne scias, ĉu "uzi" ĉiam povas anstataŭi "diri aŭ skribi".

Ekzemple:
Oni povas diri aŭ skribi "kara paĉjo" al onia sia patro.

Ĉu oni povas uzi la esprimon "uzi esprimon al iu"?

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2013-aprilo-09 04:25:48

Saluton!

Francestral:Ekzemple:
Oni povas diri aŭ skribi "kara paĉjo" al onia sia patro.

Ĉu oni povas uzi la esprimon "uzi esprimon al iu"?
Mi uzus alian prepozicion:

Oni povas uzi "kara paĉjo" pri | por | kun | ... sia patro.

Matene el Rejnlando,
Kolonjano

Sahaquiel (Montri la profilon) 2013-aprilo-09 21:15:36

En Esperanto oni skribas kiel oni parolas. Tial en tiaj frazoj eblas nur diri «diri»

Francestral (Montri la profilon) 2013-aprilo-09 23:30:49

Ĉu eblas uzi «La neparolivulo diris "Bonan tagon" kun per siaj manoj»?

Tiuokaze, ĉu ekzistas alia verbo pli taŭga ol "diri"?

TatuLe (Montri la profilon) 2013-aprilo-10 01:09:57

Francestral:Ĉu eblas uzi «La neparolivulo diris "Bonan tagon" kun siaj manoj»?

Tiuokaze, ĉu ekzistas alia verbo pli taŭga ol "diri"?
Unue, mi volus korekti:

kun siaj manoj → per siaj manoj

neparolivulo → mutulo
(La sufikso -iv estas evitinda ĉar ĝi estas neoficiala. Krome, "mutulo" estas pli simpla maniero esprimi tiun aferon.)

En tiu frazo, oni ja povus uzi "diri", ĉar dank' al la frazparto "per siaj manoj" oni komprenas, ke ne temas pri elparolata diraĵo. Sed pli bona estus "signi", se temas pri signolingva diraĵo, aŭ "gesti".

En kelkaj ĉi tiaj frazoj, vi povas ja ankaŭ konsideri uzon de la verbo "esprimi".

novatago (Montri la profilon) 2013-aprilo-10 08:48:52

Francestral:Ĉu eblas uzi «La neparolivulo diris "Bonan tagon" kun siaj manoj»?

Tiuokaze, ĉu ekzistas alia verbo pli taŭga ol "diri"?
Tatule jam bone respondis. Tamen, uzi "diri" tiukaze estas tute ĝusta. Ĉar mutulo (sed ankaŭ nemutuloj) parolas per gestoj. Memoru signolingvo estas lingvo, do se oni parolas aŭ scipovas tiun lingvon, oni kapablas diri aĵojn per tiu lingvon.

Ĝis, Novatago.

Reen al la supro