Al la enhavo

Ekzekutoj

de Terurĉjo, 2007-novembro-01

Mesaĝoj: 34

Lingvo: Esperanto

manichica (Montri la profilon) 2007-novembro-11 16:58:57

se krimuloj sufrigi mian filinon, ŝtato ne havos tempon mortigi lin , mi faros ĝin.

mi pensas , ke estas tre facila paroli pri mortosentenco ,se nenio okazo al ni.

sinjoro (Montri la profilon) 2007-novembro-12 12:20:41

Umlaŭto:
Ĉu vi vere ne konas etiksistemon kiu permesas (aŭ eĉ postulas!) iam mortigi?
mi scias pri kio vi temas, estis miskompreno de la lasta diro. Simple mi ne konsentas kun etikaj sistemoj kaj mondkonceptoj aprobantaj mortpunon pro iu ajn kialo.

annadahlqvist (Montri la profilon) 2007-novembro-20 09:42:35

iufoje oni ne havas la elekto de mortigi aŭ ne mortigi, nur de mortigi unun aŭ unu alian, aŭ unu grupon aŭ unu alian. Sed mi ne kredas ke ekzekutoj estas en tio kategorio.

Clet (Montri la profilon) 2009-majo-14 17:52:56

Oni povas esti por aŭ kontraŭ la mortpuno.... sed kion dio venas fari ĉi-tie ?

Leporino (Montri la profilon) 2009-majo-18 19:36:08

manichica:se krimuloj sufrigi mian filinon, ŝtato ne havos tempon mortigi lin , mi faros ĝin.

mi pensas , ke estas tre facila paroli pri mortosentenco ,se nenio okazo al ni.
Mi tute konsentas!

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-majo-18 19:44:49

Clet:Oni povas esti por aŭ kontraŭ la mortpuno.... sed kion dio venas fari ĉi-tie ?
Nenion, kiel kutime!

sinjoro (Montri la profilon) 2009-majo-19 11:05:47

Leporino:
manichica:se krimuloj sufrigi mian filinon, ŝtato ne havos tempon mortigi lin , mi faros ĝin.

mi pensas , ke estas tre facila paroli pri mortosentenco ,se nenio okazo al ni.
Mi tute konsentas!
Kaj mi tute malkonsentas. Socio, kiu permesus tian manieron puni krimojn, estus kruela kaj primitiva. Homo, kiu agas pro sentoskuo ne povas mem racie decidi pri puno - tial lin limigas la juro.

Rodrigoo (Montri la profilon) 2009-majo-20 18:07:10

Kiam ŝtato rajtas mortigi homon, la ŝtato rajtas mortigi ideojn. Tial esperantistoj mortis. Kaj kiel damne ni volu pacon dume ni pridiskutas punojn anstataŭ rimedojn por ne havi problemojn?

Sammondane,
Ĥod

PS: kia fia kaj mistrafe farita enketo...

Polako (Montri la profilon) 2009-majo-20 18:33:44

La vivo ne estas io kion la ŝtato donas al la homoj pro bona kondukto, tial la ŝtato ne povas ĝin elpreni pro malbona kondukto.

Almenaŭ tiel mi kredas

sinjoro (Montri la profilon) 2009-majo-20 20:35:50

Polako:La vivo ne estas io kion la ŝtato donas al la homoj pro bona kondukto, tial la ŝtato ne povas ĝin elpreni pro malbona kondukto.

Almenaŭ tiel mi kredas
Tio veras, mi apogas vian koncepton. La civilizita homaro neniam rajtas nomi mortigon "puno". Mortigo ne estas puno, ĝi estas venĝo aŭ brutaleco, sed neniam justa puno, ĉar ne donas al krimulo la eblecon korektiĝi.

Reen al la supro