Al la enhavo

Problemoj en la sekcio "lernado"

de pascal, 2007-novembro-07

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

pascal (Montri la profilon) 2007-novembro-07 20:55:21

Saluton al ĉiuj. sal.gif
Mi havas problemojn por funkciigi la sekcion « lernado » en Lernu. Ĝi ne plu funkcias kiel antaŭe. demando.gif
Ekzemploj :
En la sekcio « lernado --> ekzercoj --> por gramatiko », kiam mi provas ekzerciĝi, mi havas la respondojn kaj la demandojn samtempe.
Aliaĵo, en « lernado --> vortoj --> vortlernado » antaŭe oni studis novajn vortojn kaj oni povis kontroli la studadon per ekzercoj (estis hiperligo « EK »). La ekzercoj malaperis.
Ĉu aliaj konstatis tion ?shoko.gif Ĉu okazas nur en la franca sekcio ?
Dankon - Paskal

Jev (Montri la profilon) 2007-novembro-07 21:57:47

pascal:En la sekcio « lernado --> ekzercoj --> por gramatiko », kiam mi provas ekzerciĝi, mi havas la respondojn kaj la demandojn samtempe.
Jes, sed la respondoj aperas en la franca, ĉu ne?

pascal:Aliaĵo, en « lernado --> vortoj --> vortlernado » antaŭe oni studis novajn vortojn kaj oni povis kontroli la studadon per ekzercoj (estis hiperligo « EK »). La ekzercoj malaperis.
Mi tute bone vidas ĝin. Ĉu vi certas ke vi uzas la francan version? Ĉar tiu butono ne videblas nur en la Esperanto-versio de lernu!

pascal (Montri la profilon) 2007-novembro-07 23:07:39

Kia stultulo mi estas !
Mi estis en la nur Esperanto-versio. Mi certe opiniis ke mi ne plu bezonas la francan.
Kia pretendulo ! senkulpa.gif
Dankegon Jev sal.gif

Reen al la supro