Al la enhavo

Ĉu Kroatio alportos plian lingvon?

de Fabcxu, 2007-novembro-26

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

Fabcxu (Montri la profilon) 2007-novembro-26 22:05:48

Saluton!! Hodiaŭ mi aŭdis ke estas pli malpli antaŭplanita la aliĝo de Kroatio al EU en 2010. Mi ŝatus scii, ĉu iu el vi scias, ĉu tio implicos aldonon de plia oficiala lingvo al EU aŭ ĉu la lingvo estas sufiĉe proksima al la slovena por ke eblu uzi la saman oficialan lingvon por ambaŭ landoj?

Dankon pro viaj klarigoj.
Ĝis.

donmiguel (Montri la profilon) 2007-novembro-26 22:15:43

Saluton.

Kiam mi estis en Kroatujo mi aŭdis virinon diri ke ja estas mireginda ke la junuloj el Kroatujo kaj Slovenujo ofte parolas anglan la unuj kun la aliaj.. do mi pensas ke ne estas sufiĉe proksima.. Kvankam ili similas..

Pluse estus tre maljusta por Kroatujo.. mi ne pensas ke ili konsentus kun tia afero ridulo.gif

ora knabo (Montri la profilon) 2007-novembro-27 21:47:34

donmiguel:Pluse estus tre maljusta por Kroatujo.. mi ne pensas ke ili konsentus kun tia afero ridulo.gif
Ni certe ne konsentus! shoko.gif

Mi vidas ke nur malmultaj homoj komprenas la lingvan situacion en pasinta Jugoslavio, do jen: Jugoslavio estis formita de 6 respublikoj (Slovenio, Kroatio, Bosnio kaj Hercegovino, Serbio, Montenegro kaj Macedonio) kaj ekzistis 3 oficialaj lingvoj: slovena (por Slovenoj), macedona (por Macedonoj) kaj serbo-kroata/kroato-serba (por kroatoj, serboj, bosnianoj, montenegranoj, ĉar ili povis sin senprobleme kompreni). Post la disfalo de Jugoslavio, slovena lingvo restis en Slovenio, macedona en Macedonio, sed serbo-kroata disfalis je 4 lingvoj (kroata, bosna, serba kaj la plej nova - montenegra).

Do, Kroatoj, Serboj, Bosnianoj kaj Montenegranoj komprenas sin senprobleme, sed slovenan kaj macedonan lingvon ne.
Sed ne gravas ke ni povos sin kompreni, mi kredas ke finfine ĉiu lingvo iĝos oficiala kaj EU devos elspezi monon tradukante en ĉiun lingvon (preskaŭ samajn lingvojn) ĉar neniu popolo volos akcepti etajn malsamecojn de iu alia lingvo.

k.garin (Montri la profilon) 2007-novembro-27 22:07:08

Ankaŭ mi postulas leĝajn lokojn por la aŭstria lingvo en EU kaj por la san-marina kaj por la vatikana kaj por la svisia (malgraŭ tio, ke la lando ŝajne ne estas la membro de tiu respektinda komunumo). Kiujn lingvojn mi forgesis aldoni?

donmiguel (Montri la profilon) 2007-novembro-27 22:15:30

k.garin:Ankaŭ mi postulas leĝajn lokojn por la aŭstria lingvo en EU kaj por la san-marina kaj por la vatikana kaj por la svisia (malgraŭ tio, ke la lando ŝajne ne estas la membro de tiu respektinda komunumo). Kiujn lingvojn mi forgesis aldoni?
romanĉa ridulo.gif

k.garin (Montri la profilon) 2007-novembro-27 22:31:33

Mi rememoris: la ciganan ridego.gif.

Fabcxu (Montri la profilon) 2007-novembro-28 10:47:16

Dankon al ĉiuj pro viaj respondoj kaj aparte al ora knabo kiu lerte prilumis mian komprenon pri lingva situacio en eksa Jugoslavio. Mi ja sciis pri simileco inter la bosna/serba/kroata lingvoj, sed ne vere sciis ĉu estas simileco ankaŭ kun la slovena, pro tio mi starigis la demandon. Eble kiam Bosnio, Serbio, Montenegro eniros EU-n, tiam oni elfosos la serbokroatan lingvon...

Reen al la supro