Al la enhavo

Esti Esperantisto - kion ĝi signifas?

de tomasoavro, 2008-januaro-05

Mesaĝoj: 41

Lingvo: Esperanto

rosto (Montri la profilon) 2008-januaro-07 16:07:55

Kio estas Esperanta pensmaniero laŭ mi?
Esperanto estas pli-malpli facila vojo forlasi limojn de sia nacia kulturo. Kio estas limoj de nacia kulturo? Naciaj kulturoj havas multe da stereotipoj. Grandparte ili konsistas el stereotipoj. En sia nacia kulturo homo povas tute ne pensi, nur ripeti stereotipojn. Multoj vivas tiel. En sia nacia kulturo homo povas esti papago, kiu nur ripetas vortojn, sed kutime ne komprenas kion li diras. Esperantisto estas malpapago, mi esperas. En sia nacia kulturo homo povas esti roboto, kiu agas nur laŭ programo. Nacia kulturo ofte estas tia programo.
Esperanto instruas homon pensi libere, memstare. Kiujn stereotipojn homo povas ripeti en Esperanta kulturo? Ekzistas malmulte da tiui stereotipoj ĉi tie. Esperanta pensmaniero estas maniero pensi malstereotipe. Tio ne estas ĉio, sed mi eble devas pensi plu pri tio por kompreni pli.

dobri (Montri la profilon) 2008-januaro-08 15:23:54

Karaj geamikoj!
Hazarde mi venis al via diskuto. Por mi estas malfacile diri, ĉu estas esperantistoj ankaŭ la eternaj komencantoj. Eble jes, ĉar ni estas malmultaj. Tamen mi opinias same kiel Rosto, ke vera esperantisto ĉiam strebas paroli aŭ skribi sen eraroj, li ĉiam pliperfektiĝas. Akuzativo ne troviĝas en nia lingvo pro iu plaĉo al la aŭtoro, sed por ĝuste esprimi niajn pensojn. Malĝuste skribita vorto konfuzigas kaj ne ĉiam eblas diveni la ĝustan.
Plu mi konsentas kun ideo, ke Esperanto instruas homon pensi libere, memstare. Bonega ideo!
Sed nun mi ne plu havas ideon, kion mi fakte volis ankoraŭ diri? Do venonte.

tomasoavro (Montri la profilon) 2008-januaro-20 01:15:00

Pasintlunde Lariko Melnik (Anna Lowenstein), gvidanta (rekomendindajn) lecionojn en Dua Vivo (angle Second Life) demandis (baze de "Bonan Matenon, Majstro" de William Auld):
Se Zamenhof revenus nun...
Pri kio li estus kontenta...
Pri kio li estus malkontenta...
rilate al:
- la Movado?
- la evoluo de la lingvo?
Kio plej surprizus lin, laŭ vi?
Laste mi povis legi en la muro respondo de kursano Garance Renard:
Lingvoj estas unue iloj por komuniki. Tial mi kredas, ke Zamenhof ĝojus vidi, ke la lingvo daŭre ekzistas, estas uzata, pliampleksiĝas. Eble li bedaŭras, ke ĝi estas nek sufiĉe divastigita nek subtenata de la registraroj. Sed li verŝajne trovus bonaj la novajn teknologiojn kaj ilian uzadon por Esperanto: babili interrete, la retmesaĝoj, la retkursoj, la aŭdiloj kaj paroliloj por komuniki interspace...
Pri la evoluo de la lingvo, li eble ĝojus vidi vivantan lingvon. Lingvon, kiun oni knedas, palpas, frandas, ankaŭ kelkfoje lingvon, kiun oni mistraktas, sed ĉu tio ne estas la natura evoluo de ĉiuj vivantaj lingvoj?
Nu, malgraŭ novaj teknologioj daŭre estas nur du milionoj de Esperantistoj. Simple ne ekzistas disvastigado - estis/estas k estos 0,003% de homaro, kiuj estis/estas/estos Esperantistoj. Eble estas tempo por ŝanĝo de pensmaniero?
Kaj Zamenhof? Zamenhof vidante ĉi ĉion povus pensi, ke perdis sian vivon... - certe li ne ĝojus pro du milionoj de esperantistoj, el kiuj duono konas nur esperantan alfabeton...

Rodrigoo (Montri la profilon) 2008-januaro-20 04:30:17

Aha senkulpa.gif

Do, Zamĉjo kreis esperanton por ke la lingvo povis esti uzata tiel kiel ilo; komunikilo. Mi ne kredas je nia monda politika situacio, tial la "oficiala" fina venko ne gravas al mi. Historion oni faras per agoj, ne per leĝoj. Tial, mi okupiĝas pri la komunikado, pri la uzado de la lingvo!
Esperanto havas historion, kulturon, poezioj, muzijojn, librojn, plurajn tradukitajn verkojn kaj verkojn originale skribitajn esperante! Kial damne vi pensas ke Ido, Volapuk, Klindom, Interlingvo kaj ktp ne funkcias? Ĉar ili diskutas nur pri la lingvo mem! Pri gramatikoj ktp! Sed kion/kial mi opinius? Mi ne estas lingvistikulo! Sekve, mi okupiĝas pri poezio, historio, filozofio, ktp.

Ĉiuj min mokis pro mia esperantemo. MokIS. Kiam mi gastigis Eŭropanojn ĉe mia domo (per Pasporta Servo) pluraj personoj diradis: "Oh ve! Esperanto ja funkcias! Morgaŭ mi ekstudos!". Do, dum longa tempo mi uzis la "Finvenkistan" pensmanieron kaj paroladon, kion mi ricevis? Mokadon. Mi ekuzis la lingvon, kion mi ricevis? Aliajn samideanojn!

Mi estas idealisto. Mi kredas je la idealoj de esperanto. Sed mi jam legis la Fundamento. Tie, Zamĉjo mem kontraŭiras al la finvenkismo! Legu kaj rimarku!

Amike kaj sammondane,
Ĥod

tomasoavro (Montri la profilon) 2008-januaro-20 11:04:18

Oni nin mokis/mokas kaj (malgraŭ via "loka" konvinko) mokos. Se daŭre provonte disvastigi la lingvon kondutos kiel membroj de sekreta sekto, rezulto povos esti nur tiel.
"Malesperantistoj" ne estas kulpaj - nur ni.
Finvenko estas plena utopio, sed ja ne pri tio temas - nuntempe la lingvo signifas nenion inter aliaj lingvoj, do estas demando: esti kaj ne esti. Mi scias ke "esti", ĉar, laŭ mi, ĉiam estos 0,003% of idealistoj en ĉi-mondo... Signifas nenion, ne ĉar ĝi estas nur "helpanta"! Kio estas la angla? - ĝuste HELPANTA. Kaj neniu ne diras pri ĝi "helpanta", sed "monda". Plimulto da homoj vere ne konas ĝin bone, sed estas ega premo por koni ĝin. Pro laboro, mono... = pli bona vivo. Ĉe tia pensmaniero Esperanto ŝajnas ne havi ŝancojn por esti konkurenca. Nur ŝajnas. Mi kredas ke ĝi povas ŝanĝiĝi. Estas nin ne tro multe, sed kun granda energio por ago. Sed, laŭ mi, la energio estas tro dispersata. Mondanoj devus havi kaŭzojn por UZI (tro multe da "lerni") la lingvon. Multajn kaŭzojn. "Eterna" lernado, Pasporta servo kaj babilado estas la bonaj, sed ĉu fakte ili estas atentindaj por homoj (ĝenerale) ekster la Eŭropo (legu: malpli riĉaj)? Ŝajnas ke ne tute.
Ĉi-mondo havas multajn problemojn kaj "Zamĉjo" volis por ke ĝuste Esperanto solvas ilin. Li tre rapide ĉesis pensi pri finvenko, ĉar li rimarkis ke... homoj estas nur homoj - nuntempe oni diras ke multlingveco "riĉigas" homojn, kaj fakte malfaciligas iliajn vivojn. Laŭ: se vi ne povas ŝanĝi ion, ekamu ĝin.

Rodrigoo (Montri la profilon) 2008-januaro-21 04:27:03

Esperanto ne solvos la problemojn, eĉ Zamĉjo sciis. Tamen, esperanto funkcias kiel la plej bona ilo por egaligi la diskutantojn inter si, kiun mi jam vidis.

Sammondane,
Ĥod

Trold (Montri la profilon) 2008-januaro-21 09:03:18

Eble uno tago iu riĉulo kiu ne volas ke la angla iĝas la mondlingvo donas multa da mono al la eo-movado kaj tiel startas lingvorevolucion en la ne-okcidentej partoj de la mondo kiu ne vere ŝatas la anglan. Ankaŭ hodiaŭ preskaŭ ĉiuj uzas "Windoson" sed pli kaj pli homoj statas uzi Linŭxon ankaŭ pro idealistaj kialoj. Eble, eble, eble mi nur pensas laŭte.

Amike Trold

rosto (Montri la profilon) 2008-januaro-21 15:11:34

Trold:Eble uno tago iu riĉulo ... donas multa da mono al la eo-movado ...
Ŝajne, mi imagas, kio okazos. Ondo de intereso pri esperanto estiĝos, kaj poste reos al antaŭa nivelo, kiam mono finiĝos. Estas simile al iu ebriulo, kiu havas multe da amikoj dum li havas monon, sed kiam mono finiĝas, kien tiuj amikoj malaperiĝis?

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-januaro-21 15:40:20

io simila jam okazis ĉu pri idiom neutral ĉu pri iu alia planlingvo. dum ia edzino de milionulo (ŝajne, vanderbuilt) kontribuis al tiu lingvo, la lingvo iom vivis, post morto de tiu persono hereduloj ĉesis pagi kaj la lingvo tuj mortis

tomasoavro (Montri la profilon) 2008-januaro-21 18:53:30

Esperanto ne solvos la problemojn, eĉ Zamĉjo sciis.
Kara Rodrigoo, certe ŝajnas al vi ke "Zamĉjo" pensis kiel vi nun. Ja li estis tiel plena utopisto, ke eĉ li cerbumis je universala religio - hodiaŭ ĉiu dirus pri ĝi: frenezaĵo! Ne, li ne traktis sian "infanon" nur kiel lingvo. okulumo.gif
Eble uno tago iu riĉulo ...
Ne estos bone se ni revos tielmaniere rido.gif Se mono ne estus la solvo - certe estas ŝlosilo por ĝi. Kaj ĉi tio estas plej terura...

Reen al la supro