Al la enhavo

kiel forlasi mia eternakomencanteco

de eb.eric, 2008-februaro-05

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

eb.eric (Montri la profilon) 2008-februaro-05 18:53:13

Mi pensas ke mi estas ankoraŭ komencanto, tamen mi studas esperanton ekde la pasinta somero. Mi zorgas, ĉar mi ofte ne scias iojn: kiu prepozicio ĝustas, ĉu verbo estas transitiva... kaj mi ofte bezonas uzi vortaron.

Mi finis la kursojn de lernu (eble ne tute), mi legis kelkajn esperantajn libretojn, kaj mi eklegas la grandan PMEG-on... Ankaŭ, mi babilas kun aliuloj rete.

Mia demando do estas, ĉu mi estas laŭ ĝusta vojo? Kion mi povus fari por superkomencantiĝi? Ĉu vi iam sentis, kiel mi? Jeskaze, kio okazis poste?

Dankon!

Miland (Montri la profilon) 2008-februaro-05 19:41:12

Saluton, via demando estas bona, kaj ankaŭ mi pensis pri ĉi tiu problemo. Mi mem ne estas spertulo en Esperanto, sed, se utilas al vi, jen mia konsilo. Mi sugestas ke vi abonu al tauga revuo kiel Juna Amiko. La DVD Gerda Malaperis! estas vidinda. Mi ankaŭ rekomendas ke vi ĉe-estu eventojn kie vi devas uzi Esperanton, kiel kongresoj. Mi rekomendas ke antaue, preparante por tia evento, eble vi trovos la lernolibron de Richardson utila.

Iam, la libro Paŝoj al Plena Posedo estos studinda - kaj solvu la ekzercojn, ĉar, laŭ mia opinio, oni bezonas uzi la lingvon aktive kaj kreative por atingi fluecon. Ankaŭ studinda estos Conversational Esperanto de Don Lord.
Kaj nun, mi volas al vi bonan ŝancon!

RiotNrrd (Montri la profilon) 2008-februaro-06 02:53:47

Mi studis ambaŭ la germanan (4,5 jaroj) kaj la francan (3 jaroj). Mi legis vian afiŝon, kaj pensis al mi mem ke mi ne povas skribi la saman afiŝon germane aŭ france. Kaj vi studis esperanton dum ne eĉ unu jaro.

Ne ĉagrenu ke vi estas ankoraŭ komencanto. Vi povas skribi pli bone esperante ol multaj lernantoj de la plejparto de "naturaj" lingvoj (post simila tempo). Vi estas sur la ĝusta vojo.

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2008-februaro-06 04:23:30

RiotNrrd:Mi studis kaj la germanan (4,5 jaroj) kaj la francan (3 jaroj).
Mi nur volus memorigi vin pri la uzado de "kaj...kaj...", anstataŭ kiu oni ne povas uzi "ambaŭ...kaj...". rideto.gif

RiotNrrd (Montri la profilon) 2008-februaro-06 05:09:39

黄鸡蛋:Mi nur volus memorigi vin pri la uzado de "kaj...kaj...", anstataŭ kiu oni ne povas uzi "ambaŭ...kaj...". rideto.gif
Dankon! Vidu, mi ankaŭ estas komencanto! sal.gif

white knight (Montri la profilon) 2008-februaro-06 09:36:41

Mi pensas ke mi estas ankoraŭ komencanto
Nu, vi pravas, ke vi estas komencanto, se ne "eterna komencanto"!
Eterna Komenencantoj estas tiuj, kiuj post multaj jarojn nur scias diri "Bonan tagon". rido.gif
Mi pensas, ke la plej bone por plibonigi sian Esperanton, estas legi, legi, legi. rideto.gif
Cetere "Neniu estas perfekta"!

giksero (Montri la profilon) 2008-februaro-06 13:26:21

Ankaŭ mi eklernis Esperanton de nelonge, kaj sekve legis kelkajn librojn.

Tamen, mi spertas ke mia uznivelo vere altiĝis dum partoprenado en kunveno kie ankaŭ eksterlandanoj ĉeestis. Estas kvazaŭ oni subakviĝas, ĉirkaŭe de Eo-parolantoj. Oni ne povas ne uzi la lingvon, kaj eraroj ne gravas. Tia uzdevo vere estas fekunda, kreskiga la parolfacilon, miasperte.
Ĉi-jare mi planas partopreni pluajn kunvenojn, ĉar mi ŝatas la lingvon, volante plibonigi mian regadon de ĝi.

Rodrigoo (Montri la profilon) 2008-februaro-06 15:22:38

Mi konscias ke mi ankoraŭ estas komencanto kaj ofte mi havas dubojn. Tamen, tuj kiam mi ekesperantistiĝis (fino de 2006), svisa esperantisto min helpis aliĝi kiel gastiganto de Pasporta Servo. Sekve, lasta jaro, tiam kiam mi havis malpli ol 8 monatoj lernante mi jam gastigis eksterlandanoj (nederlandlingvanoj kaj pollingvanoj), tial mi ekde tiam, kiam mi estis ja komencanto, mi uzas esperanton. Do, mia konsilo estas nur uzi ĝin tiel kiel plaĉas al vi; legu, aŭskultu radiojn ktp.

Sammondane,
Ĥod

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-februaro-06 19:11:26

RiotNrrd:Mi legis vian afiŝon, kaj pensis al mi mem ke mi ne povas skribi la saman afiŝon germane aŭ france. Kaj vi studis esperanton dum ne eĉ unu jaro.
+100!!!

Mi lernis la anglan dum 6 jaroj en lernejo, poste dum 4 jaroj en instituto. Vane!

Mi ĵus legis vian krion de animo, estimata eb.eric, al mia edzino kaj klarigis al ŝi, ke vi konatiĝis kun Esperanto antaŭ ĉirkaŭ jarduono.
Nekredeble, ŝi diris, neniu povas tiel flue kaj facile, tiel komplike nur post kelkaj monatoj de lernado de fremda lingvo skribi kaj esprimi siajn pensojn (ŝi ne estas esperantisto).
Kredeble, kredeble, kontraŭdiris mi.

white knight:Nu, vi pravas, ke vi estas komencanto, se ne "eterna komencanto"!
Eterna Komenencantoj estas tiuj, kiuj post multaj jarojn nur scias diri "Bonan tagon".
+100!!!

Estimata eb.eric! Eĉ se vi skribis vian mesaĝon dum horduono, vi ne estas komencanto, vi estas tre sukcesa progresanto!

Parenteze, tre utilaj konsiloj multas en la fadeno.

Verdano (Montri la profilon) 2008-februaro-06 19:59:25

eb.eric:Mi pensas ke mi estas ankoraŭ komencanto, tamen mi studas esperanton ekde la pasinta somero. (...)
Rp.:
Demandeto: Tiel longe studinte vi ankorau ne rimarkis la liberecon de la frazoparta ordo en la propozicio, nome ke ekzistas celkazo (por la objekto de la propozicio) ((( per -on, resp. -an, resp: -ojn, resp. -ajn ))) ?

Do?
:Kiel mi venku mian eternan komencanto-staton?

Tio sonas pli komprenebla.

Reen al la supro