Al la enhavo

Plaĉi

de guyjohnston, 2008-marto-26

Mesaĝoj: 62

Lingvo: Esperanto

mnlg (Montri la profilon) 2008-marto-26 17:20:54

RiotNrrd:Kio signifas la frazon "Mi plaĉas"? (Angle, "I please".)
"Mi plaĉas" (mi estas plaĉa) en la angla tradukiĝas al "I am pleasant".

"La filmo plaĉas", angle fariĝas "The movie is pleasant" (aŭ "enjoyable", ktp).

Angla frazo "I please (you)", en la signifo de "I am pleasing (you)" (I am giving pleasure (to you)), fariĝas en esperanto "Mi plezurigas (vin)". En la itala, "plezurigi" estas "dilettare".

Miland (Montri la profilon) 2008-marto-26 18:49:12

PIV 2005 ja havas apud la vorto plaĉi, '(ntr)'. Sed la difinoj klare implicas objekton, kaj ĉiuj la sekvantaj ekzemploj havas objektojn, senescepte. Ĉiu ĉi tio montras ke la verbo, almenaŭ en ĝia kutima uzado, estas transitiva.
Tial, mi konkludas, ne tro facile, ke estas eraro en PIV 2005 pri ĉi tiu temo, supozante ke ne temas pri tipograferaro. Mi konsentas al CEED. Mi trastrekis la 'n' per krajono en mia ekzemplero de PIV 2005!

Jasminka (Montri la profilon) 2008-marto-26 19:55:52

Pri plaĉi kaj ŝati en PMEG.

Se en PIV estas multaj stultaĵoj, ni povas fidi je Bertilo. rideto.gif

Filu (Montri la profilon) 2008-marto-26 20:40:10

Jasminka:Pri plaĉi kaj ŝati en PMEG.

Se en PIV estas multaj stultaĵoj, ni povas fidi je Bertilo. rideto.gif
...por ilin spuri, trovi, dokumenti, komenti, ktp. lango.gif
Vidu per vi mem!

Miland (Montri la profilon) 2008-marto-26 21:39:32

Dankon por la paĝcito, en kiu mi vidis - ke plaĉi estas akompanata de al-komplimento, t.e. al plus la objekto de la verbo! Tial plaĉi ja estas transitiva. Sed mi skribis al lerta E-isto pri ĉi tiu interesa demando, kaj eble havos respondon en iom da tagoj se li ne estas tro okupita.

RiotNrrd (Montri la profilon) 2008-marto-27 00:45:52

Mi konsultis la "Plena Vortaro De Esperanto Kun Suplemento" (Grosjean-Maupin, Waringhien, 1988), kaj ĝi diras ke "plaĉi" estas netransitiva.

Hmmm... se la PIV kaj tiu vortaro (kaj ankaŭ mnlg kaj Jasminka, kiujn mi kredas scias kion ili pridiras) diras tiel, mi koncedas ke la CEED (kaj mi) estas malprava.

Filu (Montri la profilon) 2008-marto-27 01:34:39

Ankaŭ La tuta Esperanto mencias la netransitivecon de plaĉi.

- Trodaŭrigema Filu

P.S. Ĉu "ŝajnas al mi" mallongigeblas en "ŝajnas min"?

Ĉevalo (Montri la profilon) 2008-marto-27 01:43:04

... je bezono oni povas prepozicion anstataŭigi per akuzativo ...

Akuzativo anstataŭ prepozicioj

RiotNrrd (Montri la profilon) 2008-marto-27 01:56:55

Mi lernas novion, ĉiutage!

Miland (Montri la profilon) 2008-marto-27 12:02:00

Atendante respondojn de amikoj al kiuj mi skribis pri ĉi tiu demando, pripensante ĝin dumtempe, venis en mia kapo alia kialo por konsideri plaĉi kiel transitiva. Kiam ni volas igi transitivan verbon netransitiva, ni metas en ĝi.
Se ni volus diri ke io ne plaĉis al ni antaŭe, sed nun plaĉas al ni, ni dirus ke ĝi plaĉiĝis al ni, ĉu ne? Precize kiel ni igus transitivan verbon netransitiva!

Reen al la supro