Al la enhavo

inteligenta dezajno

de Matilda 69, 2008-majo-09

Mesaĝoj: 55

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2008-junio-12 13:37:24

Filu:Mi ne eĉ komprenas kelkajn el niajn 'purartaĵojn'... malgajo.gif .
Jen du ekzemplaroj:
http://www.roerich.org/wwp.html
http://www.ginagallery.com/gallery/gallery.asp

Filu (Montri la profilon) 2008-junio-12 14:15:51

Miland:
Filu:Mi ne eĉ komprenas kelkajn el niajn 'purartaĵojn '... malgajo.gif .
Jen du ekzemplaroj:
http://www.roerich.org/wwp.html
http://www.ginagallery.com/gallery/gallery.asp
Releginte mian mesaĝon, mi subite ekdubis pri ties senco...

Mi dirvolis, ke iujn purartaĵojn mi ne komprenas. Mi ne celis indiki ke ne eĉ eblas miaflanke kompreni iun ajn el ili, ĉar tia aserto unue ne estus vera, kaj due estus ege malvaloriganta mian menskapablon.

MNLG!!!! Mi bezonas vian ĉiam bonvenan helpon! Bonvolu klarigi, mi petegas.

Filu (Montri la profilon) 2008-junio-12 17:41:32

Ege ekstertema ekstertemo.gif ĉisube
———————————————————
Ĉu...?
Mi ne eĉ komprenas kelkajn el tiuj = Komprenon mi tute ne akiris, por kelkaj el tiuj
... kaj...
Mi ne komprenas eĉ kelkajn el tiuj = Ĉiujn el tiuj mi ne komprenis
demando.gif

Miland (Montri la profilon) 2008-junio-12 17:58:16

Mi konsentas al viaj interpretoj.

Filu:Mi ne eĉ komprenas kelkajn el tiuj
Mia interpreto:
Kelkaj el tiuj estas tiel konfuzaj ke mi eĉ ne povas kompreni ilin, ne pensu pri taksi ilin.

... kaj...
Fliu:Mi ne komprenas eĉ kelkajn el tiuj
Mia interpreto:
Mi komprenas neniu el tiuj, tio estas, eĉ ne kelkaj.

Ladek (Montri la profilon) 2008-julio-16 08:32:00

En futuro inteligentan dezjnon uzos homo,kiam homaro volos translokiĝi sur alia planedo.Tio estos neceso!

Reen al la supro