Al la enhavo

Ĉu aliuloj pli respondus al mi se mi pardonpetas al iu?

de Grown, 2017-februaro-01

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

Grown (Montri la profilon) 2017-februaro-01 10:41:02

Ĉu aliuloj pli respondus al mi se mi pardonpetas al iu? Lernu ignoras min, kaj mi scivolas, ĉu tio estas ĉar mi ne ŝatas Vestitor, aŭ ĉar mi uzas Esperanton anstataŭ la anglan? Kiu ĉi-tie deziras por ke, mi pardonpetu al Vestitor aŭ io?

Vestitor (Montri la profilon) 2017-februaro-01 19:47:25

Nur "ke", "por" ne estas necesa.

Laŭ mi, neniu ignoras vin. Ŝajnas ke la forumo ne estas tre aktiva momente.

Roch (Montri la profilon) 2017-februaro-02 04:16:36

Mi pensas ke vi pensas, erare, ke Vestitor estas moderisto al Lernu. Mi pensas ke, en la foresto de Erinja, Jev estas.

https://lernu.net/teamo
https://lernu.net/uzanto/845/profilo

Grown (Montri la profilon) 2017-februaro-02 09:31:53

Roch:Mi pensas ke vi pensas, erare, ke Vestitor estas moderisto al Lernu. Mi pensas ke, en la foresto de Erinja, Jev estas.

https://lernu.net/teamo
https://lernu.net/uzanto/845/profilo
Mi ne pensis ke Vestitor estas moderisto. Sed tio ne vere respondas mian demandon.

Vestitor (Montri la profilon) 2017-februaro-02 23:49:45

Ĝi estis ĉiukaze ne-demando.

Altebrilas (Montri la profilon) 2017-februaro-03 23:08:25

Estas diversaj kulturoj en la mondo, kaj ĉiuj ne havas la samajn kutimojn nek la saman ideon pri ĝentileco.

Iam okazis al mi proponi temon kiun mi taksis interesega, kaj ricevi neniun respondon. Tiam mi emis pensi: "Oni taksas min trolo". Sed pripensante la aferon, mi konkludis, ke povas esti aliaj kialoj, ekzemple ke mia mesaĝo ne estis sufiĉe klara aŭ ke la forumanoj havis pli urĝajn taskojn, ktp.

Nun mi esprimas la ideojn kiuj ŝajnas al mi gravaj,ne zorgante pri kiom ajn estu da respondoj.

Grown (Montri la profilon) 2017-februaro-04 08:45:25

Kial plejparte de la fadenoj en Vidpunktoj en la angla?

Vestitor (Montri la profilon) 2017-februaro-04 09:59:14

Grown:Kial (estas la) plejpart(o)e de la fadenoj en Vidpunktoj en la angla?
Plejparte? La plimultoj de la fadenoj en Vidpunkto ne estas en la angla, sed en Esperanto. Rigardu preter la unua paĝo!

Grown (Montri la profilon) 2017-februaro-19 12:12:27

Ĉu fadenojn haltas tioj kiojn mi afiŝas tien?

Reen al la supro