Al la enhavo

Malantaŭ sep montoj kaj riveroj troviĝis… Esperantujo

de StefKo, 2017-februaro-06

Mesaĝoj: 161

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2017-februaro-23 07:42:09

Oni ŝprucas en miajn okulojn!

Du ebriaj montaranoj, alta kaj malalta, pisas sur muron. La malalta rapide palpebrumas… La alta demandas:
– Kial vi flagras per ŭokuloj?
Car ŭoni sprucas jen jilin!

StefKo (Montri la profilon) 2017-februaro-24 08:39:38

Al odoraĉo ili devos kutimiĝi

Montarano vidas bacan gvidantan ŝafaron kaj demandas:
– Kien gvidav jilin?
Jal mia domo, bredom jilin.
– Ja vi ne havav brutejon nek barazon! Kie tenov jilin!?
Jen cambro.
– Kaj ŭodoraco?
– Nu, jili devoj kutimidzi.

StefKo (Montri la profilon) 2017-februaro-24 08:57:50

La loĝantoj de pola montanaro estas konataj pro sia drinkemo.
Iutage redaktoro de Pola Radio faras intervjuon kun unu el ili, ŝafpaŝtisto.
– Paŝtisto, rakontu al niaj aŭskultantoj pri via ĉiutaga okupado…
– Nu, ŭoni jaspektaŭ tiel… Matene vekidzam, jetendidzam, jeltiram jel subkuseno boteletkon kaj jeltrinkam ŭonin. Poste jiram jal safejo, jelliberigam miajn safetkojn kaj peladam jilin jal pastejo. Ce la vojo lodzal mia kolego, jankaŭ pastisto – jeniram jal li, jeltrinkan botelon…
– Paŝtisto – rompas la redaktoro – ne porolu troe pri drinkado, niaj aŭskultantoj pensos ke vi estas ebriulo! Anstataŭigu la vortojn: „eltrinki botelon” por ekzemple „tralegi libron”.
– Bone, sinjoretko! Do, ŭoni jaspektas tiel…
Matene vekidzam, jetendidzam, jeltiram jel subkuseno noveletkon kaj tralegam ŭonin. Poste jiram jal safejo, jelliberigam miajn safetkojn kaj peladam jilin jal pastejo. Ce la vojo lodzal mia kolego, jankaŭ pastisto – jeniram jal li, tralegan kune ŭunu libron kaj pelan niajn safetkojn. Plue, ce la vojo, trovidzaŭ librovendejo. Jacetan duvoluman romanon por tralegi ŭonin kune kaj pelan plue niajn safetkojn jal pastejo. Tie legadan tiun romanon. Japudvespere pelan niajn safetkojn jal valon. Tie trovidzaŭ libropresejo. Jeniran tien. La presistoj presadaj, ni legadan… Tiel pasaŭ tago...

externalImage.png
"Safetkoj satmandzitaj, libretkoj tralegitaj - revenan jel pastejo, kunkante. Malantaŭ - safetkoj kaj sciemaj turistoj..." (el: watra.pl)

https://www.youtube.com/watch?v=oFwbHCvhtxY"

StefKo (Montri la profilon) 2017-februaro-26 09:47:21

Por kio ripari tegmento kiam ĝi ne likas!?

Pluve sur turista vojo… Turisto ŝirmis sin en kabeno. Baca gastigis lin. La turisto rimarkis la likan tegmenton kaj diras:
Baca, la tegmento likas!
– Sciam – respondas la baca.
– Do kial vi ne riparas ĝin?
– Ne povam, ja pluvaŭ!
– Do kial vi ne riparas ĝin kiam ne pluvas?
Car tiam ŭonin ne likaŭ.

https://www.youtube.com/watch?v=hzRcQUCwlrU

StefKo (Montri la profilon) 2017-februaro-26 09:53:44

Kiel melki turiston?

Ĉe Morskie Oko (Mara Okulo – lageto en pola montanaro kun verda akvo, kvazaŭ mare) sidas maljuna montarano. Trapasantaj turistoj demandas lin:
Baca, kion vi faras ĉi tie?
– Kaptam trutojn – li respondas.
– Ja vi ne havas fiŝkaptilon!
– Trutojn ŭoni kaptaŭ per speguletko.
– Kiel?
– Tio jestaŭ mia sekreto sed malkasom ŭonin se vi donos jal mi boteletkon.
La turistoj iris al apuda vintrostacio (monta ŝirmejo), aĉetis unu botelon da vodko kaj enmanigis ĝin al la baca. Tiu diras:
Jenmetam la speguletkon jen jakvon, kiam la truto japudidzaŭ por rigardi sin jen ŭoni, batam ŭonin per la stono kaj jestaŭ la mia…
– Kuriozo… Kaj kiom da trutojn vi jam kaptis?
– Neniun, sed tage havam jalmenaŭ kvin boteletkojn.

externalImage.png
Morskie Oko (Mara Okulo), apude - la granda monta ŝirmejo. Inter miloj da turistoj kiuj ĉiutage alvenas tie, ĉiam troviĝas kelke da naivuloj...

StefKo (Montri la profilon) 2017-februaro-27 08:10:46

Ne donom car havam!

Post 2. mondmilito, kiam ekkomencis perforti polajn terkulturistojn por establi kolhozojn (kooperativojn), pleje rezistis montaranoj.
Iufoje al establanto de tia kolhozo alvenas baca kaj deklaras volon aliĝi al la kolhozo. Tiu ĉi demandas la bacan:
– La bovon vi transdonos al kolhozo?
– Donom.
– La ĉevalon ankaŭ vi transdonos?
– Donom – respondas volonte la baca.
Pli ege surprizita la establanto demandas plu:
– Kaj la ŝafetojn vi transdonos?
– Ne donom – respondas decide la baca.
– Kial? – demandas tiufoje mirita la establanto.
Car havam jilin.

StefKo (Montri la profilon) 2017-februaro-28 08:08:55

Satidzu de tiuj belaj vidazoj!

Iam en Pollando la ŝtato enkorpigadas junajn virojn en la armeon. Tiu militista servado daŭris tra 2 aŭ 3 jaroj, kun la ĉiujara ferio. Estadis ke tia soldato tra kelke da monatoj ne vizitis la hejmon.
Unu juna montarano, nelonge edziĝita, post la kelkemonata malesto, finiĝis sia servado en la armeo kaj revenas hejmen. Lia edzino, Manja, tuj tiras lin al litĉambro. Li rezistas kaj gvidas ŝin promeni:
– Vidac, Manja, tiun belan lazuran cielon?
– Vidam! Jiran jal litcambron!
– Vidac, Manja, tiujn belajn montetkojn?
– Vidam! Jiran jal litcambron!
– Vidac, Manja, tiun belan herbejon?
– Certe ke vidam! Jiran jal...
– Nu, sate rigardu jenon, car nune la plenan monaton rigardoc nur la plafonon.

externalImage.png
Tiu ĉi paro certe ankaŭ volas satiĝi de tiu bela vidaĵo... Morskie Oko (Mara Okulo) - la vidaĵo de la ŝirmejo. (el: fotografzakopane.com)

Soldatoj, kiuj finis tian servo nomiĝis “rezervistoj”. Antaŭ delasi la servon, tia soldato preparis specialan triangulan tukon. Li metis tian tukon sur ŝultroj, nodis fronte kaj, ebria de ĝojo kaj alkoholo, tra la kelkaj tagoj revenadis hejmen. Tie komencis denove la drinkado kaj aliaj distraĵoj, evidente…
Jen la tuko de pola rezervisto (mi pensas ke nur la skribaĵon sur flageto oni devas esperantigi):
La libereco, plej kara, kiom ege oni devas aprezi vin
Tiu povas diri kiu vin perdis
Kaj dekvin monatojn en armeo
Al vi oferis


externalImage.png

StefKo (Montri la profilon) 2017-marto-01 20:34:39

Vilaĝanoj ne sciu tiun ĉi sekreton!

Unu baca kondukis sian gravedan edzinon je ekzameno ginekologia. Doktoro ekzamenis la virinon, prezentis la diagnozon, prenis la honorarion kaj adiaŭas ŝin. Post momento eniras la edzo kaj demandas pri sano de la edzino. La doktoro diras:
– Do, malfeliĉe, via edzino gravediĝis ekster la utero.
La montarano paliĝis kaj nervoze eltiras la monujon.
– Ne bezonas, baca, via edzino jam pagis.
– Sinjoretko doktoro, prenu mil zlotojn (pola mono) kaj ne parolu jal kiu jajn pri tiu gravedo jekster ŭutera, car viladzanoj ridados, ke ne trafim kien ŭoni devas.

StefKo (Montri la profilon) 2017-marto-02 08:50:40

La peko tirata per la ĉeno…

Antaŭ pastro baca konfesas siajn pekojn…Diras:
– Pastro, mi stelis la cenon…
La pastro, scianta bone la sagaceco de la montarana animo, demendadas:
– Kian ĉenon?
– Tian ŭordinaran, trimetran.
– Kaj ĉe la fino de tiu ĉeno kio estis? – plu demendadas la pastro.
– La bovo…

StefKo (Montri la profilon) 2017-marto-04 21:57:57

La turisma atrakcio edziniĝis!?

Iuj viroj alvenas en montaron por ĝui la malsubtilan distraĵon: alkoholon kaj knabinojn. Tiaj estas ankaŭ iuj montaranoj. Sed unufuje al baca aliris vera turisto.
Baca, havas vi en via vilaĝo iajn turismajn atrakciojn? – demandas lin la turisto.
Jatrakciojn? Nee! Havin ŭunu sed jantaŭ nelonge jidzis jedzino – respondas la montarano.

externalImage.png
En la montaro ĉiam plene da atrakcioj turismaj. Horizonte - ĉeno de Tatroj. Dekstre - Gievont (pinto, ne knabino) (el: bachulski.com).

Reen al la supro