Al la enhavo

Kiel Faŝismo Alvenas

de rapn21, 2017-februaro-09

Mesaĝoj: 16

Lingvo: Esperanto

rapn21 (Montri la profilon) 2017-februaro-09 18:05:07

Ĉu vi iam rigardas historian dokumentaron aŭ eble filmo pri la Dua Mondmilito kaj miris kiel faŝismo iam kaptis la registaron? Kiel ili gajnis la subtenon de la popolo? Kiel ili konvinkis la homojn sekvi ilin? Kiel ili restruktis la nacion laŭ ilia volo? Kiel iu povus subteni tia malamo? Kial neniu haltigis ilin, kial pli da homoj ne kontraŭstaris? Ĉu vi iam pripensis kion vi farus en tiu situacio? Vi certe estus la heroo kiu kontraŭstaris la faŝistojn, ĉu ne? Ili certe ne konvinkus vin, ĉu ne?

Kiel Faŝismo Alvenas

alonsososo (Montri la profilon) 2017-februaro-09 21:49:37

Tiom multe da demandoj. Eble plej oportunas demandi kion mi povas fari nun por kotraŭstari faŝismajn tendencojn en mia hejma lando aŭ rete tutmonde.

Grown (Montri la profilon) 2017-februaro-10 07:11:04

La alineoj bezonas temajn titolojn. Tio estas banale, sed estas vere. Sen temaj titoloj, la tezo estas tro enua, ĉar faŝismo estas enua.

Mi ĵus legis la tezon en la angla. Faŝismo alvenas tra la Reĝistaro - ĉu ĉiu samopinias kun tio?

morico (Montri la profilon) 2017-februaro-10 11:07:50

Trump mensogis. Li faros malregularon por la bankegoj kaj la financego.

Do grandega krizo baldaŭ venos. La enspezo malkreskigos por 99% de la civitanoj en Usono kaj en aliaj landoj.
Poste faŝismo povas veni en diversaj landoj. La miliarduloj kiuj estas en la registaro de Bush ŝatas la faŝismon por malkreskigi la enspezon de la laboristoj kaj kreskigi la enspezojn de la plej riĉaj homoj.

morico (Montri la profilon) 2017-februaro-10 11:07:50

La mesaĝo estas kaŝita.

Altebrilas (Montri la profilon) 2017-februaro-10 21:14:00

Kio estas faŝismo? La ekzemploj estas elvideblaj, sed kio estas la difino kiu situas la limon inter faŝismo kaj ne-faŝismo?

Grown (Montri la profilon) 2017-februaro-11 05:09:50

Altebrilas:Kio estas faŝismo? La ekzemploj estas elvideblaj, sed kio estas la difino kiu situas la limon inter faŝismo kaj ne-faŝismo?
Estas ŝanĝbrilanta ĝeneraĵo.

morico (Montri la profilon) 2017-februaro-12 07:52:09

Altebrilas:Kio estas faŝismo? La ekzemploj estas elvideblaj, sed kio estas la difino kiu situas la limon inter faŝismo kaj ne-faŝismo?
https://eo.wikipedia.org/wiki/Fa%C5%9Dismo


Faŝismo, en la strikta signifo de la vorto, estas politika ideologio lanĉita de Benito Mussolini kaj reganta en Italio dum la jaroj 1922-1943. Nome formo de radikala, aŭtoritarisma naciismo kiu iele hegemoniis en la komenco de la 20a jarcento en Eŭropo. Influita de Nacisindikatismo, faŝismo originiĝis en Italio dum la Unua Mondmilito, kombinante plej tipe dekstrajn sintenojn kun izolaj elementoj de politika maldekstro, male al liberalismo, marksismo, kaj eĉ al tradicia konservatismo.

Ofte, sed ne tute precize aŭ ĝuste, ĝi estas uzata vastasence ankaŭ pri alilandaj ideologioj pli-malpli similaj, ekzemple la germana naziismo, la hispana falangismo aŭ la movado alt-right de Usono, kvankam pli neŭtrala termino estas aŭtoritatismo.[2] Cetere, la termino ne malofte estas uzata kiel ĝenerale mallaŭda vorto por iu ajn ideologio kontraŭa al tiu de la parolanto.

Grown (Montri la profilon) 2017-februaro-12 08:16:15

morico:
Altebrilas:Kio estas faŝismo? La ekzemploj estas elvideblaj, sed kio estas la difino kiu situas la limon inter faŝismo kaj ne-faŝismo?
https://eo.wikipedia.org/wiki/Fa%C5%9Dismo


Faŝismo, en la strikta signifo de la vorto, estas politika ideologio lanĉita de Benito Mussolini kaj reganta en Italio dum la jaroj 1922-1943. Nome formo de radikala, aŭtoritarisma naciismo kiu iele hegemoniis en la komenco de la 20a jarcento en Eŭropo. Influita de Nacisindikatismo, faŝismo originiĝis en Italio dum la Unua Mondmilito, kombinante plej tipe dekstrajn sintenojn kun izolaj elementoj de politika maldekstro, male al liberalismo, marksismo, kaj eĉ al tradicia konservatismo.
Kion signifas "iele"?

morico (Montri la profilon) 2017-februaro-12 10:01:18

iel estas pli bona ol iele.

Reen al la supro