Al la enhavo

Cu urbestro rajtas diri tion? - Diskuto pri la rezulto de franca prezidenta elekto.

de Tram_Amiko, 2017-aprilo-24

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

Tram_Amiko (Montri la profilon) 2017-aprilo-24 22:54:44

Mi kredas estas bona signo, ke pro-eŭropo-politikisto gajnis la unuan rondon de la prezidanta elekto en Francio! Bedaurinde kontraŭ EU politikistino havis proksime la saman numeron de procentoj.
Mi esperas, ke Emmanuel Macron ankoraŭ gajnos la dua elekta rondo. Kaj mi esperas kun rezulto tre super 60 procentoj, eble pli de 70 procentoj.

Kiel vi pensas pri la urbestro de la urbo Annezin? Li estas Socialisto, kaj li diris, ke li ne volas esti la urbestro de "connards", kiu elektis en granda numero la dekstran demagogon Marine Le Pen. ("Connards" estas forta insulta vorto en franca lingvo.) Li diris: "C’est catastrophique ! Il est possible que je démissionne car je ne veux pas consacrer ma vie à des connards."

http://www.lesoir.be/1489279/article/soirmag/actu-...

Mi pensas, ankaŭ urbestro unu foje rajtas diri tion. Sed estas demando, kiu mi ne povas vere respondas, ĉar mi ne konas la tuta laboro de la urbestro.

La urbo Annezin elektis Le Pen kun 38,07 procentoj.

http://www.francetvinfo.fr/elections/resultats/pas...

Annezin estas urbo en la regiono Pas-de-Calais. En la regiono Pas-de-Calais elektis 34,34 procentoj Marine Le Pen. El mia vido tio estas 34,34 procentoj tro multe.

Grown (Montri la profilon) 2017-aprilo-25 05:38:45

Tram_Amiko:Mi kredas estas bona signo, ke pro-eŭropo-politikisto gajnis la unuan rondon de la prezidanta elekto en Francio! Bedaurinde kontraŭ EU politikistino havis proksime la saman numeron de procentoj.

Ŝanĝbrilantaj ĝeneralaĵoj.

Tram_Amiko:
Mi pensas, ankaŭ urbestro unu foje rajtas diri tion. Sed estas demando, kiu mi ne povas vere respondas, ĉar mi ne konas la tuta laboro de la urbestro.

La urbo Annezin elektis Le Pen kun 38,07 procentoj.

http://www.francetvinfo.fr/elections/resultats/pas...

Annezin estas urbo en la regiono Pas-de-Calais. En la regiono Pas-de-Calais elektis 34,34 procentoj Marine Le Pen. El mia vido tio estas 34,34 procentoj tro multe.

http://www.francetvinfo.fr/elections/resultats/pas...
Malgramatike aŭ negramatike.

ghibulo (Montri la profilon) 2017-aprilo-26 15:45:03

Laŭ mi ne nur urbestro sed nenia publika aktivulo ne rajtas insulti aliulojn por diversaj opinioj. Tiel aga ordinara persono estas „nur“ needukita kaj nekapabla toleri disopiniojn, sed urbestro devus degradiĝi. Bedaŭrinde similaj personoj ricevas korinklinojn, ĉar demokrata respekto al disopiniojn ne estas mezbone kulturita nun en Eŭropo malgajo.gif.
Foje Evelyn Beatrice Hall skribis mirindan demokratan frazon: „Mi ne konsentas kun neniaj viaj vortoj, sed ĝis mia morto strebos defendi vian rajton diri ilin“. Nun se iu disopinias, multe da personoj ne hezitas insulti, ĵeti ovojn... aŭ eĉ ekbruligi balaaĵujojn, aŭtojn, domojn, synagogon...

Grown (Montri la profilon) 2017-aprilo-27 06:00:35

ghibulo:Laŭ mi ne nur urbestro sed nenia publika aktivulo ne rajtas insulti aliulojn por diversaj opinioj. Tiel aga ordinara persono estas „nur“ needukita kaj nekapabla toleri disopiniojn, sed urbestro devus degradiĝi. Bedaŭrinde similaj personoj ricevas korinklinojn, ĉar demokrata respekto al disopiniojn ne estas mezbone kulturita nun en Eŭropo malgajo.gif.
Foje Evelyn Beatrice Hall skribis mirindan demokratan frazon: „Mi ne konsentas kun neniaj viaj vortoj, sed ĝis mia morto strebos defendi vian rajton diri ilin“. Nun se iu disopinias, multe da personoj ne hezitas insulti, ĵeti ovojn... aŭ eĉ ekbruligi balaaĵujojn, aŭtojn, domojn, synagogon...
Kiel oni bruligus balaaĵojon?

Tram_Amiko:Mi kredas estas bona signo, ke pro-eŭropo-politikisto gajnis la unuan rondon de la prezidanta elekto en Francio! Bedaurinde kontraŭ EU politikistino havis proksime la saman numeron de procentoj.
Mi esperas, ke Emmanuel Macron ankoraŭ gajnos la dua elekta rondo. Kaj mi esperas kun rezulto tre super 60 procentoj, eble pli de 70 procentoj.

Kiel vi pensas pri la urbestro de la urbo Annezin? Li estas Socialisto, kaj li diris, ke li ne volas esti la urbestro de "connards", kiu elektis en granda numero la dekstran demagogon Marine Le Pen. ("Connards" estas forta insulta vorto en franca lingvo.) Li diris: "C’est catastrophique ! Il est possible que je démissionne car je ne veux pas consacrer ma vie à des connards."

http://www.lesoir.be/1489279/article/soirmag/actu-...

Mi pensas, ankaŭ urbestro unu foje rajtas diri tion. Sed estas demando, kiu mi ne povas vere respondas, ĉar mi ne konas la tuta laboro de la urbestro.

La urbo Annezin elektis Le Pen kun 38,07 procentoj.

http://www.francetvinfo.fr/elections/resultats/pas...

Annezin estas urbo en la regiono Pas-de-Calais. En la regiono Pas-de-Calais elektis 34,34 procentoj Marine Le Pen. El mia vido tio estas 34,34 procentoj tro multe.

http://www.francetvinfo.fr/elections/resultats/pas...
Retorike, ĉu ĉiu politikistoj ne estas demagogoj. (read: Aren't they all.) Se ne, do tio estas nur ŝanĝbrilanta ĝeneraĵo.

Altebrilas (Montri la profilon) 2017-aprilo-29 17:04:35

Kompreneble, malĝentileco ne estas tolerebla en oficiala parolado, aŭ dum oficiala vizito. Prezidento Sarkozy donis fi-ekzemplon, kelkajn jarojn antaŭe, insultante kultiviston kiu rifuzis premi sian manon.

La Front National (Nacia Fronto) rajtas sin esprimi dum la esprimo estas laŭleĝa. Sed urbestro rajtas rezigni, se li opinias ke siaj samurbanoj ne estas indaj, ke li laboru por ili.

Tiu franca baloto estas speciala. La partioj socialista kaj LR (Les-Républicains = La Respublikanoj - nova nomo de UMP, dekstra partio) organizis ambaŭ antaŭbalotoj, kiuj forĵetis la venkontoj Sarkozy je la unua vico kaj Juppé je la dua. Maldekstre, la samo okazis: Hollande mem retiriĝis, kaj Valls, eksa ĉefministro, estis siavice forĵetita.

Je la unua vico de la landa baloto, la venkintoj de la antaŭbalotoj, Hamon kaj Fillon estis siavice forjetitaj.

...

(daŭrigota)

Grown (Montri la profilon) 2017-aprilo-30 06:32:29

Altebrilas:Kompreneble, malĝentileco ne estas tolerebla en oficiala parolado, aŭ dum oficiala vizito. Prezidento Sarkozy donis fi-ekzemplon, kelkajn jarojn antaŭe, insultante kultiviston kiu rifuzis premi sian manon.

La Front National (Nacia Fronto) rajtas sin esprimi dum la esprimo estas laŭleĝa. Sed urbestro rajtas rezigni, se li opinias ke siaj samurbanoj ne estas indaj, ke li laboru por ili.

Tiu franca baloto estas speciala. La partioj socialista kaj LR (Les-Républicains = La Respublikanoj - nova nomo de UMP, dekstra partio) organizis ambaŭ antaŭbalotoj, kiuj forĵetis la venkontoj Sarkozy je la unua vico kaj Juppé je la dua. Maldekstre, la samo okazis: Hollande mem retiriĝis, kaj Valls, eksa ĉefministro, estis siavice forĵetita.

Je la unua vico de la landa baloto, la venkintoj de la antaŭbalotoj, Hamon kaj Fillon estis siavice forjetitaj.

...

(daŭrigota)
Malgramtike. Ŝanĝbrilanta ĝeneralaĵo.

Vestitor (Montri la profilon) 2017-aprilo-30 12:25:33

Grown:

Malgramtike. Ŝanĝbrilanta ĝeneralaĵo.
Malkorekta. Provu denove.

Ĉiukaze, "grammatical" estas gramatika. Se vi estus pasigi pli tempo lernanta anstataŭ provi korekti aliaj uzantoj, vi eble povus eviti tiajn bazajn erarojn.

Altebrilas (Montri la profilon) 2017-aprilo-30 14:43:21

Ĉu iu fadenano estas interesata per la temo mem, francaj balotoj?

Reen al la supro