Aller au contenu

Porinfanaj ridigaj rakontoj

de StefKo, 21 juin 2017

Messages : 24

Langue: Esperanto

StefKo (Voir le profil) 14 avril 2019 20:30:22

Por junaj matematikistoj

Tio okazis en tempoj kiam drinkado en publikaj ejoj ne estis prohibita kaj infanoj povis aĉeti alkoholon…
3 viroj sidas sur banko en ĝardeno kaj volas drinki vinon. Ili petas trairantan apude knabon por ke li aĉetu unu botelon da vino. Li konsentas.
Ĉiu el ili donas al la knabo 10 zlotojn (pola mono).
La knabo iras al apuda vendejo, aĉetas la botelon da vino, la vendistino donas al li 5 zlotojn reste. La knabo revenas kaj dumvoje kombinas kiel dividi 5 zlotojn inter 3 viroj. Fine li ekpensis tiel: „Mi redonos al ili po 1 zlotoj kaj 2 zlotojn prenos por mi”. Kaj ĝuste tiel li faras.

Nun ni kalkulu:

Ĉiu el 3 viroj donis 10 zlotojn: 3x10=30
Ĉiu el ili ricevis reste 1 zlotojn, do ĉiu el ili elspezis monon: 10-1=9 zlotojn.
(Io evidenta? Se mi donus al vi 10$ kaj vi redonus al mi 1$ do rezulte mi donus al vi 9$. Ĉu ne?)
Do ĉiuj elspezis 3x9=27 zlotojn
La knabo prenis 2 zlotojn
Sume estas 27+2=29 zlotoj.
Damne, kie perdiĝis 1 zloto!

anilyta (Voir le profil) 30 avril 2019 20:24:38

Kantoj14:Ho, ili esprimis timon pro la perdita infano, ĉar la infano eble estis morta. Nun mi komprenas; dankon. ridulo.gif
Fine la ĉaro alveturis al komercejo. La ĉefo diras:
– En la fojnejo fariĝis mallume, eble vi lasos la ĉaro ĝis morgaŭ, kaj la faruno ankaŭ ne estas pesita.
La patro konsentis. FileZilla UC Browser Rufus Li enveturis enen, la ĉaron lasis, la ĉevalon eljungis, saltis sur ĝi kaj revenas hejmen.
Kaj tie lamento, terura lamento!
Marcinjo pereis!
La malesperanta patrino kuradas, la malesperanta fratino Jagna kuradas, najbarinoj kuradas. Ili enrigardas profundan puton, enrigardas diversajn kaŝejojn...
– Marcinjo nenie estas – kvazaŭ la tero ensorbis ŝin!
Vojteh kaptis sian kapon. Ankaŭ kuradas kaj serĉas la filineton.

StefKo (Voir le profil) 15 septembre 2019 17:24:44

Pri malkleraj ombruloj priloĝantaj unu sferan planedon

Unu planedon priloĝis ombruloj. Ili estis kreitaĵoj malkleraj, nesciantaj la koncepton „supren – malsupren”. Ilia malgranda setlejo estis apartigita de la mondo per muro el ombraj brikoj. Post kelka tempo la setlejo komencis kreski rezulte de pliiĝo de naskadoj. La ombruloj volantaj vastigi la teritorion, detruis la muron kaj anstataŭe konstruis novan, ĉirkaŭantan pli grandan areon. Ĉiufoje kiam tio okazis, pli multe da ombraj brikoj oni devis pretigi ĉar la nova muro ĉiam estis pli longa ol la malnova. Tamen iufoje montriĝis, ke post preno de la nova tereno kaj konstruado de la nova muro, oni ne uzis la brikojn pli ol antaŭ. Neniu povis siatempe klarigi tion, kaj inter la ombruloj disvastiĝis famo pri malbona sorĉo ĵetita sur ilin.
La postaj okazintaĵoj fariĝis pli kaj pli strangaj: kiam la ombrejo denove oni disvastigis kaj faris la novan muron, denove restis multe da neuzataj brikoj. Ankoraŭ mankis ekspliko. La situacio ripetiĝis multajn fojojn, kaj fine, en pleje mirinda okazaĵo en historio de la planedo, vojaĝantoj kiuj ekiris por konkeri la nordon, renkontiĝis kun la esploristoj de la sudo, kiuj venis de la kontraŭa direkto.
Dum multaj jaroj, la ombruloj ne malkovris la trian dimension kaj ke ilia planedo estas efektive sfera.

El: www.fuw.edu.pl

Kaj vi, tridimensiulo, imagas al vi mondon kvardimensian?


StefKo (Voir le profil) 14 octobre 2019 19:39:51

Ĉu via avo estas esperantisto? (el Nonsensopediahttps://nonsa.pl/wiki/Esperanto)

Por gepatroj:

Se vi jam certiĝis, ke via infano ne estas YouTube-ano, ne pensu, ke vi povas esti sendanĝera. Eblas, ke via avo aŭ patro ankaŭ havas ian pasion.

Esperanteco ĉe maljunuloj havas multajn malsamajn simptomojn, inter alie:

• La avo komencas uzi interreton. Li komencas demandi kie estas "Enter", ĉar li volas eniri en iun Esperantan flankon. Konsternita per Trump, hegemonio de la Angla kaj malnobla lingvopolitiko, li malfermas lernu.net kaj, ridante laŭte, diras al vi, ke ĉi lingvo vivas plue!

• La avo komencas kamaradi. Kaj tiuj kamaradoj ne estas iuj aj! Ili estas kamaradoj el la tuta mondo – el Rumanio, Koreio, Hungario, Portugalio kaj Vatikano! Ha-ha, ĉio estas dank’ al Esperanto – li ridas laŭte. Li pasie korespondadas kun ili dank’ al la invento de retpoŝto.

• Li ŝatas verdecon. Li elpendas ie karakterizan flagon por ke la najbaroj sciu.

• Libroj por lerni la Anglan, Finnan kaj Germanan malaperas. Precipe la unuaj.

• De via avo, vi ekscias, ke ĉi tiu hegemonio de la Angla, ĉi tiu konscia iro al buĉado, libervola reveno al la tempoj de la aneksado estas nenia bono! Kaj tio certe ne estos io bono por vi! Se vi hejtas en forno, vi ankaŭ ekscias, ke via avo bezonis ian bruligilon.

• Li malkovras en si pedagogian donacon. Li furioze provas instrui al siaj plej junaj nepoj kaj pranepoj la unuajn morfemojn, ridante al ili per karakteriza, maljuna rido kaj kliniĝante malalte super la lulilo, espere ke Esperanto estas tiel facila, ke eĉ duonjarulo povas lerni ĝin.

• Li ŝanĝas la eksonon de sia rido. Anstataŭ Ha, Ha! Li komencas ridi kiel Sankta Nikolao: Ĥo, ĥo! Ĝi estas pli esperanta.

• Por demandoj kiel: Kioma horo estas? Kiel vi estas? Kontenta pri emeritaĵo? Multaj homoj estis en la preĝejo? li respondas en Esperanto, kaj poste provas konvinki vin, kiel bone vi komprenas lin, ĉar Esperanto estas tiel natura!

• Se li frekventas universitaton de la tria aĝo, v zeŝitaĥ spontaniĉnje stavja daŝki, ĵebi poĉviĉiĉ pjenknom pisovnje.

• Li esprimas sian spontanean deziron transloĝiĝi al la plej proksima Zamenhofa strato (en ĉiu grava urbo estas tia). Tamen se ĝi ne estas tie, li volas translokiĝi al najbara urbo por plu rigardi la promesitan landon.

• Li traprogramigas vian klavaron por malebligi vin tajpi € – en ĉi tiu stadio oni devas izoli la avon kaj vakcini la reston de la familio por eviti disvastigi la Esperantecon.

------------------------------------
v zeŝitaĥ spontaniĉnje stavja daŝki, ĵebi poĉviĉiĉ pjenknom pisovnje – anstataŭ tiu teksto skribu fonetike uzante la esperantajn literojn en via lango tiun ĉi tekston: en kajeroj li spontane skribas ĉapelojn por ekzerci la belegan skribon. Aŭ alian, similan tekston. Estas grava por ke ĝi havu la literojn kun ĉapeloj.

Retour au début