Al la enhavo

Eksperimento pri Esperanto en lernejoj en EU-landoj

de ho, 2004-junio-03

Mesaĝoj: 30

Lingvo: Esperanto

neitush (Montri la profilon) 2004-julio-14 09:59:01

la vortoj de esperanto estas de diversaj lingvoj, kaj tiel, esperanto  hlpas lerni multaj lingvoj.

Jojo (Montri la profilon) 2004-julio-17 08:45:39

Ne nur la parencaj internaciaj vortoj helpos lerni aliajn naciajn lingvojn, sed ankaux la reguloj gramatikaj de E-o, kies logikeco estos helpilo por kompreni pli komplikan fremdlingvon gramatike.

akred (Montri la profilon) 2004-aŭgusto-15 12:41:36

Mi ne kredas, ke la scio de esperanto ghenerale helpas la lernadon de ajna alia lingvo. Dependas kiu lingvo, kiu agho, kiaj antauscioj, cirkonstancoj ktp.

neitush (Montri la profilon) 2004-aŭgusto-19 15:59:33

mi certa ke la esperanto helpas lerni aliajn lingvojn cxar mi vidas kiel esperanto hlpas por mi lerni anglan.

pro la esperanto mi pli komprenas la gramatiko, kaj multaj similiaj vortoj.

mi pli komprenas la ideo de multaj vortoj.

Jojo (Montri la profilon) 2004-aŭgusto-30 07:01:31

Por E-o estus bona varbado, se multaj lernantoj povus raporti kiel Mejtar pri pozitivaj efektoj je lernado de fremdlingvoj, cxu ne?

martigro (Montri la profilon) 2004-oktobro-16 00:17:33

eble interesus vin ĉiujn viziti

http://www.internacialingvo.org/public/126_plena.h...

kie haveblas studo pri esperanto oficiale farita da la edukada ministerio de italio.

krome historia prezento de spertoj estas ankaŭ montrata ne tro malaktualajn eksperimentojn per/pri esperanto.

pluraj lingvoj legeblas (eĉ la portugala, petu ĝin de mi)

amuzigxu!

Jean-Marc (Montri la profilon) 2004-oktobro-16 12:18:56

Esperanto-lernado en lernejo ? Vere bona ideo! Tiel la lernantoj povus certe pli facile lerni aliajn fremdajn lingvojn. En Svislando, kie mi logxas, la internacia lingvo ne estas tre bone konita, kvankam kelkaj instruistoj antaux pli ol cent jaroj klopodis por la lernado en la baz- kaj mezlernejo. Hodiaux, multaj pensas ke Esperanto estas nur luda lingvo, kiu ne ludas seriozan rolon en la intersxangxoj de la popoloj.

Mi rimarkis ankaux ke cxiu pretendas paroli aux scii la anglan (kiun li konsideras kiel sola internacia lingvo) sed fakte, li ne parolas la veran anglan, sed lingvon kiu aspektas angle. Sed Esperante, cxar la lingvo estas (tre) facila, oni parolas tuj "bone kaj korekte".

Por lerni aux por instrui aliajn lingvojn, bonaj gramatikaj konoj de la gepatra lingvo estas necesaj. Eble, oni devus komenci ekspliki tiujn kaj poste, kompreneble, la studado de aliajn lingvojn estus multe pli facila. Pri tiaj eksplikadoj, Esperanto estus tre bona ilo!

Priparoli la Zamenhofan lingvon, ne imponu tiun, sed montru ke gxi estas helpilo, inter aliaj kvalitoj, por progresi en la gepatra lingvo kaj ankaux en fremdlingvoj. Eble tiel, pli multaj komprenus ke Esperanto estas vere interesa kaj utila lingvo, kiu devus esti lernata en la lernejo, kiel aliaj.

Machjo (Montri la profilon) 2005-januaro-30 05:25:54

Lernejo en Cxinujo nun sercxas instruistojn por instrui la anglan al cxinoj kaj ankaux helpi esperante.

 

La sama lernejo sercxas lernantojn, dek-kvin-aux-pli-jaragxaj por instrui al ili la cxinan kaj aliajn mezlernejajn lecionojn esperante!

 

Por pliaj informoj, bonvolu viziti la anonctabulon cxe http://www.edukado.net/

 

Amike,

 

Via,

 

Martin Serge Langevin

Marieke (Montri la profilon) 2007-januaro-25 19:22:01

Saluton!

Ankaŭ mi pensas ke instrui Esperanton al lernejoj en EU-landoj. Sed antaŭe oni devus informi la lernejanojn kaj gepatrojn. Ni pensas ke ankaŭ la ideo fondi Esperanto-klason estas bone.
Sed se lernejoj ne povas fari tiajn, ili povus fondi Esperanto-grupon aŭ ion similan. Estus bona ideo se ekzemple nur ĉirkaŭ kvar infanoj de ĉiu aĝo deziras lerni Esperanton - oni povus instrui aliaĝajn lernejanojn kune.

meire-martyn (Montri la profilon) 2007-marto-04 19:09:17

Saluton,

Mi pensas ke Internacia lingvo estas la solvon por solvi la problemoj el komuniko.
En tutaj landoj oni devus lerni esperanto per oni povus kompreni tutaj personoj en tuta mondo.

Reen al la supro