Al la enhavo

spozo

de juangarciadelrio, 2017-decembro-10

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

juangarciadelrio (Montri la profilon) 2017-decembro-10 09:16:02

Saluton, amikoj. Legante tradukon de hispana poeto, mi vidis la vorton "spozo", uzata kiel sinonimo de "edzo". Mia demando estas : ĉu la vortoj “spozo” kaj “spozino” ekzistas en Esperanto? Dankon.

Metsis (Montri la profilon) 2017-decembro-10 13:31:25

La vorto "spozo" ne estas trovebla en Tekstaro, Estas la angla vorto "spouse", kiu signifas "edzo", kaj ŝajnas al mi, ke "spozo" estas "esperantigita" versio de ĝi. Ĉar estas taŭga E-a vorto, oni povas rigardi "spozo" kiel anglisismo.

sergejm (Montri la profilon) 2017-decembro-10 15:35:14

Mi pensas, tio estas hispanismo kaj devenas de 'esposo', des pli tio estas traduko de hispana verso.

Roch (Montri la profilon) 2017-decembro-10 21:43:35

DuckFiasco (Montri la profilon) 2017-decembro-10 23:57:13

Ĝi ŝajnas al mi nenecesa prunto. Fakte, la difino de "spozo" estas laŭvorte tiu de edzo en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto.
*edz/o. Viro laŭleĝe ligita kun virino por kunvivado k fondo de familio

sergejm (Montri la profilon) 2017-decembro-11 04:29:45

'spozo' estas sekse neŭtrala, 'edzo' ĉìam estas viro. Iuj uzus 'geedzo' - en kelkaj vortaroj jam aperas 'gepatro' ununombre.

Metsis (Montri la profilon) 2017-decembro-11 19:09:54

sergejm:'spozo' estas sekse neŭtrala, 'edzo' ĉìam estas viro. Iuj uzus 'geedzo' - en kelkaj vortaroj jam aperas 'gepatro' ununombre.
Se tio estas vera, ke "spozo" estas sekse neŭtrala, mi eraris. Sed "geedzo" aŭ "gepatro" depende de kunteksto estas pli bona.

Roch (Montri la profilon) 2017-decembro-11 22:06:50

misgvidanta... spoz·in·o ŝajnas logika konstruo ~

Matthieu (Montri la profilon) 2017-decembro-12 11:09:10

Nu, se iu uzis ĝin, principe ĝi ekzistas... Kvankam mi neniam aŭdis ĝin dum plurjara ĉiutaga uzado de Esperanto. Mi rekomendas ne uzi la vorton "spozo", se vi volas esti komprenata.

thyrolf (Montri la profilon) 2017-decembro-13 10:23:39

spozo ankaŭ ne troviĝas en vortaro.net (kiu estas la PIV-online)

Reen al la supro