Al la enhavo

„Ĉu vi estas elbojema?” k. aliaj diraĵoj kun „hundo”

de StefKo, 2018-septembro-13

Mesaĝoj: 125

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2018-oktobro-21 14:18:00

Por malalta prezo hundoj manĝas viandon

Por malalta prezo hundoj manĝas viandon – kio malmulte kostas, malmulte valoras do oni ne devas aĉeti tion.

StefKo (Montri la profilon) 2018-oktobro-22 18:58:15

Hundoj bojas kaj karavano paŝas antaŭen

Hundoj bojas kaj karavano paŝas antaŭen – oni povas kritiki, indigni kontraŭ io, kaj tamen oni ne havas influon je tio (diraĵo venis en la pola el la araba tra la franca: Les chiens aboient, la caravane passe)

StefKo (Montri la profilon) 2018-oktobro-22 19:01:03

Se hundino ne donos, hundo ne prenos

Se hundino ne donos, hundo ne prenos – per tiu diraĵo oni volas insulti virinan moralon. La virino povas esti provokema kaj viro povas voli seksumi kun ŝi sed finfine estas la virino kiu decidas pri tio.

sergejm (Montri la profilon) 2018-oktobro-22 19:54:10

StefKo:Hundoj bojas kaj karavano paŝas antaŭen

Hundoj bojas kaj karavano paŝas antaŭen – oni povas kritiki, indigni kontraŭ io, kaj tamen oni ne havas influon je tio (diraĵo venis en la pola el la araba tra la franca: Les chiens aboient, la caravane passe)
Tio estas esprimo el Proverbaro Esperanta.
Ruse tio estas:
Hundo bojas, vento portas
Pli el Proverbaro:
Al hundo bastono — al hom’ leciono.
Bojas hundido, ĉar tion faras hundoj.
Bojas hundido, kiel ĝi aŭdas de hundoj.
Bojas hundo sen puno eĉ kontraŭ la suno.
Dando el reĝa hundejo.
Hunda vivo.
Hundo bojas, homo vojas.
Hundo bojas la vojon, vento portas la bojon.
Hundo bojas, pasanto vojas.
Hundo bonrasa estas bona por ĉaso.
Hundo povas boji eĉ kontraŭ la reĝo.
Kiu hundon mian batas, min mam ne tre ŝatas.
Kiu hundon bojas, ne mordas.
Kolera kiel rabia hundo.
La lastan el amaso atakas la hundo.
La luno ne aŭskultas, kiam hundo ĝin insultas.
Li salutas profunde kaj mordas hunde.
Mordantaj hundoj kuras ĉiam kun vundoj.
Ne ĉiu bojato estas ŝtelisto.
Ne ĉiu hundo bojanta estas hundo mordanta.
Ne donu kaj ne boju.
Ne timu hundon bojantan, timu hundon silentan

sergejm (Montri la profilon) 2018-oktobro-22 20:20:08

Ne unu fajron li pasis, ne unu hundo lin ĉasis.
Ne unu hundo lin mordis, ne unu vento lin tordis.
Oni lin konas kiel blankan lupon; kiel makulharan hundon; kiel malbonan moneron.
Por hundon dronigi, oni nomas ĝin rabia.
Saga estas la hundo post ricevo de l'vundo.
Se al hundo mankas nenio, ĝin atakas rabio.
Se la ganto meritas, eĉ la hundo profitas.
Virino kolera pli ol hundo danĝera.
Vivi kun iu kiel hundo kun kato.
Kelkaj el ĉi tiuj jam estis menciitaj.
Kaj unu memorigis la rusan:
Kial Gerasim dronigis Mumuon?

StefKo (Montri la profilon) 2018-oktobro-23 07:01:49

Tiom da diraĵoj

Tiom da diraĵoj suficxas. Estas ankaŭ aliaj diraĵoj. Iuj devenas el la malnova pola. Fine la vorto hundo.
Hundo – pole estas pies (pron. pjes). La vorto devenas el latina (arja) vorto pecus signifanta hejmbesto, brutaro. En la kazoj estas:
pies – hundo, psa – de hundo, psu – al hundo, psa – hundon, psem – per hundo, (o) psie – pri hundo, psie! – hundo!

Aliaj "dehundaj" vortoj: piesek – hundeto, psina – fihundo, psisko – hundego, psinina – hundaĵo, suka – hundino, szczeniak/ szczenię (ŝĉenjak, ŝĉenje) – hundido, sfora – hundaro, psiarnia – hundejo, psi/pieski – hunda

StefKo (Montri la profilon) 2018-oktobro-24 12:04:34

En la fino de la diraĵoj kun „hundaj” vortoj

Hunda vivo (rakonto)

Krepuskis. Jan elrampis el lito. Hejme estis malvarme kiel hundeje. Li ekrigardis tra la fenestro – ventis kaj pluvis.
La vetero subhunda” – li diris al si mem – sed mi ne restos ĉi tie solece kiel hundo. Li rememoris
ian diraĵon, kiun ie aŭdis kaj kiu ekplaĉis al li: “Mi ne havas eĉ hundon bojantan kontraŭ mi”.
Li enrigardis fridujon – tie estis nur peco da kolbaso. Li flaris ĝin kaj eksakris: „Hundsango! Hieraŭ aĉetita kaj
hodiaŭ jam malfreŝa”. “Kion diri? – Li plue diris. – Por malalta prezo hundoj manĝas la viandon”.
Li ekmanĝis la bombonon, kiun enmetis hieraŭ en la fridujon.
Kaj muŝo bona por hundo” – li ekpensis.
Li surmetis botojn kaj malfermis ŝrankon por preni mantelon. Ĝi kuŝis kunvolvita, sube – hieraŭ nokte
post reveno li ne pendigis ĝin sed enĵetis en la ŝrankon.
Kiel el hunda gorĝo elprenita” – Li ekmurmuris.
Li vestiĝis kaj eliris el domo. Sur ŝtuparo embuskas ia besteto.
Ĉe vido de li fulmrapide ekfuĝis kaj malaperis sub ŝtuparo.
Je hunda sorĉo! – li ekkriis kaj ekkraĉis sub piedojn. – Kio estis tio!? Nek hundo, nek lutro!
– Kio okazis, najbaro? – li ekaŭdis subite voĉon de la najbarino.
Jan ekrigardis flanken. Sur teraso en rulseĝo sidis maljuna Novakova kaj evidente volis interparoli.
„Tiu estas sola, kiel hundo – li ekpensis – kaj plie alligita al rulseĝo kiel hundo per ĉeno”.
Sed li ne volis subteni la interparolado ĉar kontraŭ sia unu frazo ŝi respondis ordinare per siaj dek,
ofte malicaj. Kaj pro tio li ne ŝatis ŝin, tial ke ŝi estis tiel elbojema. “Pro tio ŝi vivas solece kiel hundo,
eĉ la filino ne vizitas ŝin. Ili vivas kiel hundo kun kato” – li ekpensis. – Sed, aliflanke, ŝi estas ŝia filino. Do ŝia
hunda devo estas prizorgi sian patrinon. Ŝi certe estas kanajla hundino”.
– Bonan vesperon, sinjorino Novakova – li ĵetis en ŝia direkto.
– Nu, vi alveturis fine, Jaĉjo!. Venu al mi, ni interparolos iomete, mi tre ŝatas vin!
Kiel hundoj almozulon sur mallarĝa strato” – li murmuris kaj ĉimomente eniris flakon.
Hundsango! – li eksakris.
– Mi ne havas iun por interparoli – ŝi daŭrigis. – De jaro eĉ lama hundo ne alvenis ĉi tien.
„Ĝuste, tie ĉi hundo estas enterigita – li ekpensis. – Pro tio ŝi kroĉiĝis al mi kiel lapo al hunda vosto
– Mi iras manĝi ion, ĉar mi estas malsata kiel hundo kaj hejme mi havas nenion por manĝi. Tre volonte sed povas esti ke alifoje – li mensogis kiel hundo.
Li eliris survojon kaj miregis… Li ne povis ekkoni sian straton, sur kiu pelis sian hundidan aĝon
Ok jaroj antaŭe li forveturis al Ameriko. Hieraŭ li revenis sed antaŭe, ankoraŭ en trajno, li eltrinkis “por kuraĝo” botelon da vodka, kiun li aĉetis ie en vendejo, kaj tuj post alveturo, sur stacio, li trafis – laŭdire per hunda odoro (facile, senpene, hazarde) plej bonan amikon el lernejo, kiu, kiel ŝajnis, pro drinkado hundiĝis. Ili eniris drinkejon, por rememori sian feliĉan hundidan aĝon, kaj tute ebriiĝis. Evidente, li tiam malmulte vidis…

Daŭrigo ne sekvos…

sergejm (Montri la profilon) 2018-oktobro-25 16:38:13

Ĉi tion/lin/ŝin ĉiu hundo scias

StefKo (Montri la profilon) 2018-oktobro-25 21:01:15

Origino de la diraĵoj

Ĉiuj cititaj diraĵoj estas uzataj en la pola. Tio ne signifas, evidente, ke ilia origino estas pola. Multaj el ili devenas el diversaj lingvoj: rusa, germana, franca, latina kaj aliaj.

sergejm (Montri la profilon) 2018-novembro-03 09:17:47

"Лежит пьяный и собаки на него костят." (dialekta diraĵo)
Kuŝas ebriulo kaj hundoj sur lin ...
Se vi rigardos vortaron, vi trovos tradukon "костить" => "insulti"
Do, ĉu la hundoj bojas? Ne, ili pisas!

Reen al la supro